Esperanton proponis en 1887 d-ro L. L. Zamenhof, kuracisto vivanta en la okcidenta parto de la rusa imperio, kiel neŭtralan internacian lingvon. Li volis evoluigi kaj elprovi kun kolegoj facile lerneblan, regulan lingvon, por ke ĝi poste estu enkondukita kiel internacia dua lingvo por ĉiuj. Zamenhof konsideris neŭtralan lingvon, kiu apartenus samgrade al ĉiuj homoj, ne nur praktika afero, sed ankaŭ kontribuo al konfliktmildigo kaj al paco.
Unu atentindan trarompon Esperanto jam atingis : ĝi fariĝis transgeneracia vivanta lingvo, kiun dekmiloj en la tuta mondo regas. Kelkaj el ili aliĝis al asocioj. La UEA (Universala Esperanto-Asocio) havas membrojn en 114 landoj. La pli malgranda SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda) havas ĉ. 1000 membrojn. Ĝi estas renkontiĝejo de maldekstraj (ĉefe socialismaj, komunismaj, anarkiismaj kaj kontraŭnaciismaj), sindikate kaj ekologie aktivaj Esperanto-parolantoj. Esperanto konstante demonstras sian vivkapablon. Ĝi plenumas ankaŭ multe da praktikaj servoj por siaj parolantoj.
La tutmonda dominado de nur kelkaj lingvoj baziĝas esence sur la potenco de la ŝtatoj, kiuj uzas ilin. Membroj de neprivilegiitaj lingvokomunumoj komunikiĝas "deklivosupren" internacinivele – kiom ili entute regas unu aŭ pli da hegemoniaj lingvoj. Tiuj, kiuj ne scias iun ajn "ĉefan" lingvon, estas plejparte ekskluditaj el la internacia komunikado.
La internacia uzado de nur kelkaj naciaj lingvoj distordas la kulturan interŝanĝon kaj malekvilibrigas la fluon de informoj favore al la ekonomiaj, politikaj kaj opinigvidantaj elitoj de la lingve privilegiitaj landoj. Neŭtrala, pli facile lernebla lingvo povus krei pli da egaleco kaj ekvilibro.
Iuj fatalisme akceptas la lingvoproblemon, kaj iuj profitas de ĝi, ĉar iliaj propraj konoj de fremdaj lingvoj estas kariere utilaj aŭ prestiĝodonaj. Sed antaŭ ĉio la regantaj klasoj de multaj landoj havas ĉiujn kialojn por konservi la aktualan situacion. Kongruas ja kun ilia intereso, ke la amaso de salajruloj kaj entute la plimulto de la loĝantaro restas unulingva aŭ nur en limigita grado fremdlingve kapabla, ĉar tiuj havas pro tio malpli da aliro al opinioj kaj informoj el aliaj landoj, kiuj ne trapasis la filtrilon de la enlandaj amaskomunikiloj, kiujn ili, la regantaj klasoj, dominas. Ankaŭ la senpera interŝanĝo kun samsortanoj en aliaj landoj estas tiel malhelpata. "Tutmondiĝo de sube", ofte temigata koncepto en la lasta tempo kaj repliko al la senindulga kapitalisma tutmondiĝo de supre, povas esti praktikata nur de homoj, kiuj povas paroli unuj kun la aliaj.
Esperanto estas egalisma. Oni celas per ĝi ebligi, ke larĝaj tavoloj de la loĝantaro en ĉiuj landoj senpere komunikiĝu trans lingvajn kaj politikajn limojn. La angla, kiun multaj rigardas kiel la faktan mondan lingvon, ne sukcesas plenumi tion eĉ en la malgranda grupo de relative riĉaj landoj kun elkonstruita lerneja sistemo. Kvankam la regpovo estas kaj provizore restos en la manoj de kontraŭuloj de la ĝenerala enkonduko de Esperanto, la praktiko montras, ke Esperanto jam hodiaŭ estas rimedo, per kiu iuj lingve malavantaĝitoj povas fariĝi dulingvaj, dum ĝi estas rimedo, per kiu ĉiuj povas partopreni egalecan komunikadon trans lingvolimojn.
Esperanto estas lernebla en proksimume triono de la tempo, kiun oni bezonas por la plej ofte lernataj fremdaj lingvoj. La skribo estas fonetika (unu sono = unu litero) kaj la gramatiko estas tre regula. Ĝia sonsistemo respondas al la principo de internacieco. La parolata Esperanto sonas iom kiel la hispana au itala.
Esperanto estas aglutina lingvo, ĉe kiu ampleksaj partoj de la vortostoko estas kunmetataj el pli malgrandaj elementoj. Tiel reduktiĝas la nombro de aparte lernendaj leksikaj elementoj. La vortostoko respondas al la principo de kiel eble plej alta internacia konateco.
Lingvo taŭga por ĉiuj celoj povas estiĝi nur en kolektiva procezo. De preskaŭ 100 jaroj okazas kongresoj kaj renkontiĝoj, ĉe kiuj oni parolas Esperanton. Estas dekmiloj da libroj kaj kelkcent regule aperantaj, kvankam plej ofte malgrandaj gazetoj en Esperanto. Esperanto ofte iĝas la ĉiutaga familia lingvo ĉe paroj de diversetna deveno (kaj ties infanoj).
Esperanto evoluas same kiel aliaj lingvoj – per leksika pruntado kaj nomado de nocioj el jam ekzistantaj lingvaj rimedoj – sen perdi siajn relativajn simplecon kaj regulecon.
La parolantaro estas stabila en Eŭropo kaj forte kreskis dum la pasintaj jardekoj en kelkaj ekstereŭropaj regionoj (Ĉinio, Irano, Afriko). Esperanto ricevis pli da agnosko ol ĝenerale konate, eĉ se tiu tre malproksimas de tio, kio necesus por tutmonde trapuŝi ĝin kiel duan lingvon por ĉiuj. Unesko en rezolucio de 1954 agnoskis kelkajn el la "per Esperanto atingitaj rezultoj sur la kampo de la internacia interŝanĝo kaj la proksimigo de la popoloj". De tiu tempo la Universala Esperanto-Asocio UEA kunlaboras kun aliaj neregistaraj organizaĵoj en diversaj laborgrupoj de Unesko. Tiu eĉ rekomendis en 1985 pli intense pritrakti la lingvoproblemon kaj Esperanton en lernejoj kaj altlernejoj de la ŝtatoj-membroj.
Kelkaj landoj allasas Esperanton kiel fakultativan lernejan fakon. La Universitato de Budapeŝto havas Esperanto-fakultaton, kaj aliaj universitatoj proponas kursojn en kaj pri Esperanto. Lokaj instancoj eldonas turismajn informilojn en Esperanto, kaj internaciaj elsendejoj en pluraj landoj dissendas ĉiutagajn aŭ ĉiusemajnajn Esperanto-programojn per kurtaj ondoj aŭ satelite.
La pli kaj pli densa reto de la mondskala komunikado, kune kun la kapitalisma tutmondiĝo, prezentas dum la tempopaso kreskantan defion al la laborista klaso – la defion konscie antaŭenigi la tutmondiĝon de sube. Esperanto bone taŭgas por provizi la unuan – plu etendeblan – fremdlingvan lerton. Ĝia uzanto-komunumo konsistigas medion, en kiu demandoj de lingva politiko estas konstante reflektataj. Tiumaniere Esperanto faras sian kontribuon al la necesa plibonigo de la lingva kulturo de la malpli privilegiitaj tavoloj de la socio. Senkonsidere la malcertecon de politika trapuŝo de Esperanto, la lingvo jam de jardekoj montras sin vivkapabla kaj por ĉiam novaj adeptoj alloga.
Multaj havigis al si per Esperanto post modesta lernlaboro mondampleksajn kontaktojn. Kelkaj ekaktivas en organizaĵoj. La plimulto de Esperanto-parolantoj akcentas la praktikan aspekton pli ol la politikan : ili uzas siajn lingvosciojn dum vojaĝoj per kontaktiĝo kun geamikoj kaj havigo al si de novaj kontaktoj per unu el la adresaroj kiel la populara Pasporta Servo, kiu enhavas la adresojn de 1364 personoj el 89 landoj, kiuj pretas loĝigi vojaĝantajn aŭ feriantajn Esperanto-parolantojn dum limigita tempo. Tutjare okazadas dekoj da internaciaj renkontiĝoj, konferencoj kaj libertempaj aranĝoj, kiuj ofte okupiĝas pri aktualaj socipolitikaj kaj kulturpolitikaj demandoj.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.