sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 049a



De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio


Mi estas nek frivola, nek trompema, sinjoro ; sed oni komprenigis al mi mian konduton kaj tio sentigis al mi la neceson ŝanĝi ĝin ; tiun oferon mi promesis al Dio, ĝis mi ankaŭ povos oferi al Li miajn sentojn por vi, kiuj estas tiom pli pekaj, ke vi estas eklezia ordenano. Mi ja sentas, kiom afliktiga tio estas ; mi konfesu, ke de antaŭhieraŭ mi tuj ploris, kiam mi ekpensis pri vi. Sed mi esperas ke Dio, laŭ mia ĉiutaga matena kaj vespera preĝpeto, kompleze donos al mi la animan forton necesan por forgesi vin. Mi eĉ esperas de via amika sento kaj honesteco, ke vi ne provos konfuzi la virtan decidon, kiun oni inspiris al mi kaj kiun mi pene provas sekvi. Do mi petas, ke vi bonvolu ne plu skribi : mi ne respondus, kaj devus sciigi Panjon pri la okazaĵoj ; tio senigus min je la plezuro de via vido.


Mi tamen plu havos por vi ĉiun eblan amikemon en la limo de la bona moraro ; el mia tuta animo mi deziras al vi ĉian feliĉon. Mi ja sentas, ke vi poste amos min ne tiom forte, kaj ke baldaŭ vi eble pli amos alian junulinon, ol min. Tio estos plia pentopuno por mia kulpo : doni mian koron al vi anstataŭ al Dio kaj al mia baldaŭa estonta edzo. Mi esperas, ke Dio kompatos mian malforton, kaj punos min nur tiom, kiom mi povos elteni.


Adiaŭ, sinjoro ; mi ja asertas ke, se mi rajtus ami, nur vin mi amus. Mi povas nenion plu diri kaj tio eble jam estas tro.


El... la 31an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren