sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 005a



De Markizino de Mertejo al Vicgrafo de Valmono


Sciu, Vicgrafo, ke via letero estas neordinare ŝoka ; mi plene rajtus ofendiĝi ! Sed ĝi klare pruvas, ke vi perdis la kapon : nur tiu konstato savas vin de mia indigno. Amikino sindona kaj sentema, mi forgesis vian insulton kaj zorgas nur pri via danĝera situacio ; kvankam rezonadi tedas min, mi konsentas al tio, pro via nuna nepra bezono.


Nu, vi volas konkeri Prezidant-edzinon de Turvelo ! Kia plej mokinda kaprico ! Mi ja ĉi-kaze retrovas vian karakteraĉon, kiu kapablas deziri nur la neatingeblon. Kia do estas tiu virino ? Mi konsentas, ke ŝi havas harmoniajn trajtojn, sed nenian esprimivon ; ŝi ne estas missilueta, sed restas sengracia kaj ĉiam ridinde tualetita, kun amaso da ŝaloj sur la brusto kaj korsaĵo fermita ĝis la mentono ! Aŭskultu mian amikan konsilon : konkeru unu-du tiajn virinojn kaj via reputacio tuj forruiniĝos. Memoru do la tagon, kiam ŝi monkolektis en preĝejo Sankta-Rok’ ; vi dankis min, ke mi ebligis al vi ĝui tian spektaklon. Mi kvazaŭ revidas ŝin, tenantan la manon de tiu longhara grandkrurulo ; ŝi senĉese mispaŝis, batis la kapojn per sia tro larĝa korborobo kaj konfuze ruĝiĝis je ĉiu riverenco. Kiu tiam imagus, ke tiun virinon vi iam deziros ! Nu, Vicgrafo, ruĝiĝu mem, kaj retrovu vian memregon. Mi promesas prisekreti.


Krome, ekzamenu la malagrablaĵojn antaŭ vi ! Kian rivalon kontraŭbatali ? Edzon ! Ĉu tiu simpla vorto ne humiligas vin ? Kia honto, se vi malsukcesos ! Eĉ post eventuala venko, kiom malmulte da gloro ! Mi aldonu : esperu nenian plezuron ; tion ne povas doni veraj prudulinoj ; sindetenaj eĉ en la kulmino de la plezuro, ili permesas al amanto nur duonĝuojn. Tiu plena forofero de si mem, tiu deliro de volupto, kie ĝuo kristaliĝas pro sia troa denso, ĉiuj tiuj trezoroj de amoro restas fremdaj al ili. Mi antaŭdeklaras : eĉ okaze de sukceso, via Prezidant-edzino traktos vin kiel sian edzon, tiel kredante plej favori vin ; kaj eĉ en la plej milda intimeco geedza paro neniam vere kunfandiĝas. Krome via prudino estas pia, laŭ tiu pieco de senmalica popolvirino, kiu kondamnas al eterna infaneco. Tiun obstaklon vi eble transpasos, sed ne detruos ; vi venkos ŝian amon al Dio, sed ne ŝian timon al Diablo ; kiam vi premos ŝin al via brusto, vi sentos ŝian koron bati pro timo, ne pro amo. Ĉe pli frua interkonatiĝo vi jam eble kapablus eduki ŝin ; sed ŝi nun estas jam dudek-du-jara, edzino jam de du jaroj. Kredu min, Vicgrafo ; kiam virino tiel enkrustiĝis, ŝi senrimede estos nur amantinaĉo, nepre forlasenda al sia sorto malgaja.


Do pro tiel mirinda ino vi rifuzas obei min, vi entombiĝas apud via onklino, vi malkonsentas plej frandan kaj honoran aventuron ! Pro kia fatalo Ĵerkuro daŭre konservas avantaĝon kontraŭ vi ? Nu, mi senpartie parolu : mi nun emas pensi, ke vian reputacion vi ne meritas, kaj mi emas repreni mian fidon al vi. Mi neniam kutimiĝos konfidi miajn sekretojn al la amanto de Sinjorino de Turvelo.


Sciu tamen, ke knabino Volanĝo jam ebriigis iun koron. La juna Dansnio frenezetas por ŝi ; ili jam kune kantadis ; fakte ŝi pli talentas en kanto, ol ordinara lernantino. Ili estas provludontaj multe da duopaĵoj ; laŭ mi, ŝi volonte unisonus ; sed tiu Dansnio estas ankoraŭ nur infano, kiu perdos sian tempon amindumante, kaj ne konkludos. Siaflanke la junulineto estas neordinare timema ; evento inter ili ĉiel estus multe pli malagrabla, ol inicado far vi ; pro tio mi malbonhumoras, kaj certe estos disputema al mia amanta Kavaliro kiam li alvenos ; li nepre mildu, ĉar en la nuna tempo mi plej facile rompus nian rilaton. Mi certas, ke li vere senesperiĝus, se mi kaprice nun forlasus lin, kaj nenio por mi estas pli amuza, ol ama malespero. Li regalus min per la vorto perfida. Tiu vorto ĉiam plezurigas min ; ĝi estas la plej dolĉa al virina orelo, post kruela ; kaj ĝi estas pli facile meritebla. Serioze, mi devas ekzorgi pri tiu rompo. Jen tio, kion vi kaŭzas ! Mi do sekve apelacias al via konscienco. Adiaŭ. Petu de via Prezidant-edzino, ke ŝi preĝu por mi.


El Parizo, la 7an de Aŭgusto 17**

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren