sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 020a



De markizino de Mertejo al vicgrafo de Valmono


Ha ! Fripono, vi dorlotas min, antaŭtimante mian primokon ! Nu, mi senkulpigas vin : vi tiel delire min laŭdas, ke mi pardonas al vi la ĉaston, en kiu via prezidant-edzino katenas vin. Mi opinias, ke mia kavaliro ne tiel indulgus kiel mi ; li certe ne aprobus nian rekontrakton, kaj tute ne ŝatus vian petolan ideon. Ĝi tamen ege amuzis min, kaj mi tre bedaŭris, ke mi devas ridi sola. Kun via tiama eventuala ĉeesto, mi ne scias, kien kondukus min tia gajo ; sed mi havis tempon por pripensi kaj reseveriĝi. Mi ne malkonsentas, sed prokrastas, ja prave. En tiu eventuala rekontrakto nia, mi enmetus mian memfieron ; kien ĝi povus konduki min ? Mi kapablus rekateni vin, sed ĉu mi sukcesus forgesigi al vi la prezidant-edzinon ? Cetere, mi, pekantino, riskus abomenigi al vi ŝian virton : kia skandalo ! Por ke vi evitu tiun danĝeron, jen miaj kondiĉoj.


Tuj kiam vi estos venkinta vian belan piulinon, venu al mi kun pruvo de via sukceso, kaj mi tuj cedos al vi. Sed vi scias, ke ĉe grava afero nur valoras provo skriba. Tiel mi fariĝos rekompenso, kaj ne konsolo ; tion mi multe pli ŝatas ; krome via venko estos ankoraŭ pli pika, kroniĝante per tuja malfidelo. Venu do plej rapide alporti la pruvon de via sukceso, kiel mezepoka kavaliro al la piedoj de sia damo. Serioze, mi scivolemas pri la skribado de piulino post tia evento, pri ŝia vualado de la frazoj post senvualado de la korpo. Vi taksu mem ĉu mia prezo estas tro alta ; sed mi avizas : nenian rabaton ! Ĝis tiam, kara vicgrafo, konsentu, ke mi fidelos al mia kavaliro kaj lin feliĉigos, malgraŭ la ĉagreneto tiel kaŭzota al vi.


Tamen, se mi ne estus tiel virtama, mi konfesas, ke li nun havus danĝeran rivalon : knabino Volanĝo ! Mi ŝategas tiun etulinon, vere pasie. Se mi ne eraras, ŝi fariĝos plej laŭmode monduma. Mi vidas la kreskadon de la sentokapabloj en ŝia koreto ; ja plej aminda spektaklo tio estas. Ŝi jam freneze enamiĝis al sia Dansnio, kvankam ŝi ankoraŭ ne prikonscias. Li, ankaŭ reciproke tre enamiĝinta, ne aŭdacas tion konfesi, pro junaĝa timemo. Ambaŭ min adoras. Aparte la knabineto sopiras konfesi al mi sian sekreton, kiu precipe de kelkaj tagoj peze premadas ŝin ; estus de mia flanko granda kompato iom helpi ŝin ; sed mi ne forgesu, ke ŝi estas ankoraŭ infano : mi ne risku kompromitiĝon. Dansnio parolis al mi iom pli klare ; sed mi decidis, ke mi ne aŭskultos lin. Cetere mi ŝatus utili al Ĵerkuro : instrui la knabineton kiel mian lernantinon. Li lasas al mi tempon, restonte en Korsiko ĝis Oktobro. Mia ideo estas, ke mi okupos tiun tempon edukante ŝin, ke li ricevu tute lertan edzinon, anstataŭ naivan pensiulinon. Kial tiu viro kviete dormus en trankvila sekureco, dum mi, virino ofendita de li, ne ankoraŭ venĝis min ? Nu, se la knabineto nun ĉeestus, mi ne scias, ĉu mi ne komencus ŝian instruadon.


Adiaŭ, vicgrafo ; bonan vesperon kaj gloran venkon ; sed, je Dio, antaŭen ! Memoru, ke se vi ne sukcesos posedi tiun virinon, la aliaj honte ruĝiĝos, ke ili cedis al vi.


El... la 20an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren