|
serĉado :
|
De Cecilo Volanĝo al Markizino de Mertejo
Panjo malsanetas, Sinjorino, do restos hejme ; do ankaŭ mi devas resti apud ŝi kaj ne havos la honoron akompani vin en la Operejon. Mi asertas, ke mi multe pli bedaŭras mian foreston de vi, ol la spektaklon. Estu certa pri mia sincero, mi petas. Mi tiom multe amas vin ! Mi petas vin sciigi al kavaliro Dancenio, ke mi ne posedas la kolekton de melodioj, pri kiu li parolis ; se li povos ĝin alporti morgaŭ, li multe plezurigos min. Se li venos hodiaŭ vespere, la pordisto respondos, ke ni forestas, ĉar Panjo rifuzas vizitantojn. Mi esperas, ke morgaŭ ŝi pli bone fartos.
Mi honore salutas vin.
El... la 13an de Aŭgusto 17**.