|
serĉado :
|
De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo
Nenion alian mi skribis pri mia edziniĝo ĉar mi nenion scias pli, ol en la unua tago. Mi kutimiĝas ne plu pensi pri tio, kaj kontentiĝas per mia nuna vivmaniero. Mi multe studas kantadon kaj harpoludon ; ili ŝajnas al mi pli ŝatindaj sen profesoro, aŭ pli ĝuste kun nova, pli bona : kavaliro Dansnio. Mi jam rakontis pri tiu sinjoro ; ni kune kantis ĉe sinjorino de Mertejo ; nun li kompleze ĉiutage vizitas nin kaj ni duope kantadas tutajn horojn. Afablega, li havas anĝelan voĉon kaj komponas beletajn ariojn, kies parolojn li ankaŭ verkas. Li estas Malta ordenano [1], bedaŭrinde ! Al mi ŝajnas, ke li kapablus feliĉigi edzinon, tiom da ĉarma mildeco li havas. Li kvazaŭ neniam komplimentas, tamen ĉiuj liaj diroj estas flataj. Li daŭre korektas min, tiel pri muziko, kiel pri aliaĵoj ; sed lia kritikado estas tiel gaja kaj interesa, ke mi sentas min plena de dankemo al li. Nur per sia rigardo li ŝajnas diri afablaĵojn ; krome, li estas tre komplezema ; ekzemple hieraŭ, kvankam li estis invitita al granda koncerto, li preferis restadi la tutan vesperon apud Panjo. Tio tre kontentigis min, ĉar dum lia foresto neniu alparolas min, kaj mi enuas ; male, dum lia ĉeesto ni kune kantas kaj babilas ; li ĉiam havas ion por rakonti al mi. Li kaj sinjorino de Mertejo estas la du nuraj personoj, kiujn mi trovas amindaj. Sed nun adiaŭ, kara amikino ; mi promesis, ke mi kapablos kanti hodiaŭ vespere arieton, kies akompano estas tre malfacila : mi tenu mian promeson, kaj studu ĝis lia reveno.
El Parizo, la 7an de Aŭgusto 17**.
[1] Do devus resti sen edzino. Fakte Cecilo eraras ; tiam li ne ankoraŭ estas needziĝebla Malta kavaliro (v. L. 51) sed tia li estos post la disligo de la dramo (NdT)