|
serĉado :
|
De Markizino de Mertejo al Cecilo Volanĝo
Min tre ĉagrenas, mia bela, la perdo de la plezuro renkonti vin, kaj ties motivo. Mi esperas, ke okazo reaperos. Mi plenumos vian peton ĉe kavaliro Dansnio, kiun sendube ankaŭ tre ĉagrenos la malsano de via Panjo. Se morgaŭ ŝi konsentos, mi iros restadi apud ŝi. Ni ambaŭ kune ludos kontraŭ kavaliro de Belroko [1] en pikedoludo ; gajnante lian monon, ni krome havos la plezuron de via duopa kantado kun via afabla majstro, de kiu mi tion petos. Se tio plaĉas al via Panjo kaj al vi, jen afero farita, ĉar mi certas pri la konsento de ambaŭ kavaliroj. Adiaŭ, mia bela ; kun miaj komplimentoj al mia kara Sinjorino de Volanĝo. Mi tre milde kisas vin.
El... la 13an de Aŭgusto 17**.
[1] Tiu, pri kiu jam aludis markizino de Mertejo en siaj leteroj al Valmono, precipe en la 10a (NdA)