sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 003a



De Cecilo Volanĝo al Sofio Karneo


Mi scias ankoraŭ nenion, aminjo. Hieraŭ Panjo havis multe da invititoj ĉe sia vespermanĝo. Malgraŭ mia intereso ekzamenadi ilin, precipe virojn, mi tre enuis. Viroj kaj virinoj, ĉiuj multe rigardadis min kaj poste flustris unu al alia, pri mi, tion mi konsciis kaj mi ne povis malhelpi mian ruĝiĝon. Mi ja forte deziris ne ruĝiĝi, ĉar mi rimarkis, ke aliaj virinoj ne ruĝiĝas, kiam rigardataj ; aŭ eble ilia ruĵo ŝirmas ilin kontraŭ embaraso, ĉar devas esti tre malfacile ne ruĝiĝi antaŭ fiksaj viraj okuloj.


Plej malkvietige estis ne koni ilian opinion pri mi. Tamen mi kredas, ke mi du aŭ tri fojojn aŭdis la vorton beleta, sed ankaŭ nete mallerta ; tio estas sendube la vero, ĉar la parolinto estas parencino kaj amikino de mia patrino ; ŝajne ŝi eĉ tuj sentis amikecon al mi. Nur ŝi iom babilis kun mi dum la vespero. Morgaŭ ni ŝiahejme vespermanĝos.


Mi ankoraŭ aŭdis, post la manĝo, viron diri al alia, certe pri mi : “Ni atendu ŝian maturiĝon, kaj rekonsideros la aferon venontan vintron.” Eble li estas mia estonta edzo. Sed do tio okazos nur post kvar monatoj ! Kiel mi dezirus scii la veron !


Jen Jozefino, diranta sian urĝon. Mi tamen volas rakonti ankoraŭ plian mallertaĵon mian. Ho ! Sendube pravas tiu Sinjorino ! Jen : post la manĝo, kartoludado komenciĝis. Mi eksidis apud Panjo ; mi ne scias, kiel tio okazis, sed mi preskaŭ tuj ekdormis. Ekridego vekis min. Mi ne scias ĉu pri mi, sed mi kredas, ke ja. Panjo permesis mian retiriĝon, tiel farante al mi grandan plezuron. Imagu, jam pasis la dek-unua. Adiaŭ, kara Sofio ; daŭre ametu vian Cecilon. Certiĝu, ke la societo ne estas tiel amuza, kiel ni antaŭe opiniis.


El Parizo, la 4an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren