sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 046a



De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo


Kio do okazis al vi, mia adorinda Cecilo ? Kial en vi tiu ŝanĝo tiel rapida kaj tiel kruela ? Kien forsvenis viaj ĵuroj de eterna konstanteco ? Ankoraŭ hieraŭ vi ripetis ilin kun tia plezuro ! Kio povas al vi forgesigi ilin ? Ju pli mi priserĉas, des malpli mi trovas en mi motivon, kaj imagi la kaŭzon viaflanka estas netolereble. Ha ! vi certe estas nek koketema nek trompema ; eĉ en tiu senespera nuno, mi ne lasos hontigan suspekton makuli mian animon. Tamen, pro kia fatalo tiu ŝanĝo en vi ? Kruela, vi ne plu estas vi mem ! La milda Cecilo, kiun mi adoras, kiu promesiĝis al mi, tiu ne evitus miajn rigardojn, ne kontraŭstarus la bonan hazardon, kiu lokis min apud ŝi ; aŭ se ŝi havus por tia severo ian motivon nekonitan de mi, ŝi eltrovus klarigan rimedon.


Ha ! vi ne scias, neniam scios, mia Cecilo, kiom vi hodiaŭ suferigis min, kiom ankoraŭ pluas mia doloro. Ĉu vi do imagas, ke mi povas vivi sen via amo ? Tamen, kiam mi petis vorton, nuran vorton, por forigi mian timon, vi ŝajnigis eviti la riskon, ke oni aŭdos vian respondon ; kaj neekzistantan obstaklon vi tuj kreis, forirante inter la ĉeestantojn. Poste, kiam mi devis foriri, kaj petis de vi la horon de mia morgaŭa vizito, vi ŝajnigis ne scii, kaj informi min devis sinjorino de Volanĝo ! Tiel, la arde dezirata momento de nia renkonto morgaŭ vekos en mi nur maltrankvilon ; kaj la ĝojon de via revido, tiel karan al mia koro, anstataŭos la timo tedi vin.


Jam mi sentas, ke tiu timo bremsas min ; mi nun ne aŭdacas diri mian amon. Tiu mi amas vin, tiel ŝate ripetata, kiam ĝi eĥis en vi, tiu parolo tiel milda, sufiĉa al mia feliĉo, proponas nun al mi, se vi malfidelas, nur la estonton de kruela malespero. Mi tamen ne povas kredi, ke tiu talismano de amo perdis sian tutan potencon, kaj mi provas ankoraŭ uzi ĝin. Ja, mia Cecilo, mi amas vin. Rediru do post mi tiun esprimon de mia feliĉo. Memoru, ke vi kutimigis min al ĝia aŭdado ; ke senigi min de ĝi, estus kondamni min al turmento, kiu, kiel mia amo, nur finiĝos kun mia vivo.


El... la 29an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren