sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 045a



De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Volanĝo


S-ro de Valmono foriris hodiaŭ matene, sinjorino ; tion vi ŝajne tiel deziris, ke mi volas tuj informi vin. S-ino de Rozmondo multe bedaŭras sian nevon, kies ĉeesto konsentinde ja agrablas ; ŝi pasigis la tutan matenon parolante pri li, kun la sentemo, kiun vi konas al ŝi ; senhalte ŝi laŭdadis. Mi opiniis, ke mi devas kompleze aŭskulti sen kontraŭdiro, tiom pli, ke ŝi nedubeble pravas en multaj punktoj. Mi plie sentis, ke mi tiun disiĝon prikulpas, kaj ke mi ne kapablos mem kompensi la forprenitan plezuron. Kiel vi scias, mia naturo ne estas multe gaja, kaj nia estonta vivo ĉi-tie certe ne rebonigos ĝin.


Se mia konduto ne sekvus vian konsilon, mi timus, ke mi agis iom senpripense, ĉar la bedaŭro de mia respektinda amikino vere afliktis min ; ĝi kortuŝis min tiom, ke mi volonte kunplorus kun ŝi.


Ni nun vivas esperante, ke vi akceptos la inviton de s-ino de Rozmondo, transdonotan de s-ro de Valmono, kaj ke vi venos pasigi kelkan tempon apud ŝi. Mi esperas, ke vi ne dubas pri mia plezuro revidi vin ; verdire vi ŝuldas al ni tiun kompenson. Mi estas tre kontenta pri la okazo ekkoni pli frue fraŭlinon de Volanĝo, kaj plu konvinki vin pri miaj respektemaj sentoj.


El... la 29an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren