sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 037a



De prezidant-edzino de Turvelo al sinjorino de Volanĝo


Mi obeu, sinjorino, la konsilojn el via amiksento. Mi kutimas ĉiam sekvi vian opinion, kaj kredi ĝin prava. Mi eĉ konfesu, ke s-ro de Valmono certe estas danĝerega, se li kapablas ĉi tie ŝajnigi sin tia, kia li aperas, samtempe restante la alia, kiun vi priskribas. Ĉiel mi forigos lin de mi, laŭ via postulo, almenaŭ laŭ mia eblo, ĉar ofte afero aspekte plej simpla estas konkrete malfacile realigebla.


Ŝajnas al mi neeble peti de lia onklino, ke ŝi forpelu lin ; tio estus ofenda tiel por li, kiel por ŝi. Same malagrabla estus mia foriro ; kiel klarigi ĝin al s-ro de Turvelo, kiel mi jam skribis ? Kaj se tiu foriro eble malplaĉus al s-ro de Valmono, li facile povus sekvi min Parizen. Ĉu tiu reveno lia ne ŝajnus celi min, kaj fine esti pli suspektinda, ol kampara renkonto ĉe parencino lia, kiu samtempe estas amikino mia ?


Do ne restas al mi alia rimedo, ol peti, ke li mem konsentu al sia foriro. Mi sentas, kiom malfacila estas tiu peto ; tamen mi ne malesperas sukcesi, ĉar li ŝajne nepre deziras sin montri pli honesta, ol oni kredas lin. Mi eĉ kun intereso provos tion, por juĝi, ĉu li diras la veron, kiam li asertas, ke vere honestajn virinojn li neniam ofendas. Se li foriros laŭ mia deziro, tio ja pruvos lian estimon al mi, ĉar mi certas, ke li antauvidis pasigi ĉi tie grandan parton de l’ aŭtuno. Se li malkonsentos kaj obstine restos, mi promesas al vi, ke mi tiam mem foriros.


Jen, sinjorino, kiel mi tuj kontentigas la postulon de via korsento ; mi volas pruvi, ke malgraŭ mia varma defendo de s-ro de Valmono, mi tamen ne nur aŭdas, sed ankaŭ obeas bonan konsilon el amikino.


Mi estas via honorata,


El... la 25an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren