sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 036a



De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo (stampita el Diĵono)


Via severo ĉiutage pliiĝas, sinjorino, kaj mi aŭdacas diri, ke ŝajne vi preferas esti maljusta, anstataŭ indulga. Vi kondamnis min ne aŭskultinte mian pledon, fakte sentante, ke estos pli facile por vi malakcepti, ol rebati miajn argumentojn. Obstine vi rifuzas miajn leterojn ; malestime vi resendas ilin. Vi devigas min al ruzo, en la tempo mem, kiam mia sola celo estas konvinki vin pri mia sincero. La neceso de mia defendo certe sufiĉe senkulpigas mian rimedon. Mi permesis al mi tiun artifiketon pro mia konvinko, ke por pravigi miajn sentojn sufiĉos, ke mi bone klarigos ilin al vi. Mi ankaŭ aŭdacas anticipi vian pardonon kaj vian konsenton, ke amo estas pli lerta por manifestiĝi, ol por toleri forpuŝon pro indiferenteco.


Do permesu, sinjorino, ke mia koro tute senvualiĝu antaŭ vi. Al vi ĝi apartenas ; prave vi konu ĝin.


Kiam mi alvenis Sinjorinon de Rozmondo, mi tute ne antaŭvidis mian sorton. Vian ĉeeston mi ne sciis ; cetere mi aldiru, kun mia kutima sincero, ke tiu scio ne estus ŝancelinta mian trankvilon ; ne ĉar mi rifuzus al via beleco ĝian merititan omaĝon, sed tial ke, sub la nura premo de deziroj facile kontentigeblaj, mi ne konis la turmentojn de amo.


Vi konstatis la insiston de sinjorino de Rozmondo, ke mi iom plurestadu. Mi jam estis pasiginta unu tagon apud vi ; tamen mi konsentis — aŭ almenaŭ kredis konsenti — nur al la bona kaj komprenebla plezuro omaĝi al respektinda parencino. Certe la vivo ĉi tie multe diferencis de mia kutima ; tamen mia adaptiĝo estis tute senpena ; ne komprenante ties kaŭzon, mi atribuis mian ŝanĝiĝon al mia facileco de karaktero, pri kiu mi kredeble jam parolis al vi.


Bedaŭrinde (nu, kial tio devas esti bedaŭrinda ?) plikonante vin, mi baldaŭ komprenis, ke via mirakle bela vizaĝo, kiu tuj ĉe sia apero surprizigis min, estas la malplej grava el viaj logoj ; via paradiza animo mirigis, allogis la mian. Admirinte vian belecon, mi ekadoris vian virton. Ne arogante vin posedi, mi strebis vin meriti. Petante vian indulgon por mia pasinteco, mi ambicie deziris vian aprobon por mia estonteco. Mi ĝin serĉadis en viaj diroj, gvatis en viaj rigardoj, kiuj gutigis venenon des pli danĝeran, ke ĝi estis distilata senintence kaj sorbata senkonscie.


Tiam mi ekkonis amon, tute ne plendante pri tio ! Decidinte ĝin kaŝi en eterna silento, mi sentime kaj senreziste allasis min al tiu delica sento. Tagon post tago kreskis ĝia regado. Baldaŭ la plezuro vidi vin ŝangiĝis al bezono. Ĉe nedaŭra foresto via, malgajo premadis min ; ĉe l’ aŭdo de via reveno mia koro plibatis pro ĝojo. Mi vivis nur pro vi kaj por vi. Tamen mi petegas vian ateston : ĉu iam, en la gajo de petolaj ludoj aŭ en l’ intereso de serioza konversacio, mi ellasis unu solan vorton perfidantan la sekreton de mia koro ?


Sed venis la tago, kiam komenciĝis mia malfeliĉo ; pro nekredebla fatalo ĝin inaŭguris bonkora faro mia. Ja, sinjorino, inter la kompatinduloj helpitaj de mi, allasante vin al tiu rara sentemo, kiu eĉ plibeligas la belecon kaj plivirtigas la virton, vi finkonfuzis mian koron jam tro ebrian de amo. Vi eble memoras, en kia embaraso mi troviĝis dum la reveno. Ve ! kontraŭ sento nevenkebla mi provadis lukti.


Elĉerpinte miajn fortojn en tiu malegala batalo, mi iam troviĝis sola kun vi, pro neantendita hazardo. Mi konfesu, ke tiam mi kapitulacis. Mia tro plena koro povis deteni nek parolojn nek larmojn. Sed ĉu tio estas krimo ? kaj eĉ se krimo, ĉu miaj netolereblaj turmentoj ne sufiĉe ĝin punas ?


Ardante pro amo senespera, mi petegis vian kompaton, kaj ricevis nur vian malamon. Mia sola feliĉo estas vin vidi, miaj okuloj kontraŭvole serĉadas vin, kaj tamen mi time tremas renkonti vian rigardon. En la kruela situacio, kien vi pelis min, mi pasigas la tagojn maskante miajn suferojn, kaj la noktojn allasante min al ili, dum vi, trankvila kaj kvieta, tiun turmentadon kaŭzas kaj aplaŭdas. Tamen riproĉas vi, kaj devas senkulpiĝi mi !


Jen, sinjorino, la fidela priskribo de tio, kion vi nomas mia malpravo kaj kion vi devus pli ĝuste nomi mia malfeliĉo. Vi inspiris al mi amon puran kaj sinceran, konstantan respektemon kaj tutan obeadon. Tiajn sentojn mi aŭdacus oferi eĉ al Dio mem. Ho vi ! lia plej bela verko, imitu lian indulgon ! Pensu pri miaj kruelaj suferoj ; precipe pensu, ke balancigita de vi inter senespero kaj nesuperebla feliĉo, mia poreterna sorto dependos de la unua vorto via.


El... la 23an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren