sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 030a



De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio


Mi fine konsentas jesi mian amikecon, mian amon al vi, sinjoro, ĉar se mi ne skribus, vi estus malfeliĉa. Vi diras, ke mi ne estas bonkora ; mi asertas, ke vi eraras, kaj esperas, ke vi nun pri tio ne dubas. Vi suferis pro mia neskribo ; sed ĉu vi opinias, ke tio ne ankaŭ min afliktis ? Nu, antaŭ ĉio, mi ne volis fari maldecaĵon ; mi ne volis konsenti diri mian amon ; sed mi ne povis deteni min, ĉar via aflikto estis tro dolora al mi. Mi deziras, ke vi ne plu suferu kaj ke ni estu tute feliĉaj.


Mi esperas, ke mi havos la plezuron vidi vin hodiaŭ vespere kaj ke vi frue alvenos, ĉar tio okazas neniam sufiĉe frue por mi. Panjo noktomanĝos hejme, kaj kredeble proponos, ke vi restu : mi esperas, ke vi tiam ne havos rendevuon, kiel vi havis antaŭhieraŭ. Ĉu agrabla estis la noktomanĝo, al kiu vi frue foriris ? Sed ni ne plu parolu pri tio ; nun vi scias, ke mi amas vin ; mi do esperas, ke vi restos apud mi kiel eble plej longe ; mi estas kontenta, nur kiam ni kunestas kaj mi esperas, ke tio samas por vi.


Mi bedaŭras, ke vi ankoraŭ nun malgajas ; sed mi ne prikulpas. Mi petos ludi harpon tuj post via alveno, ke vi tuj havu mian leteron. Mi ne povas pli rapidan rimedon.


Adiaŭ, sinjoro ; mi multe amas vin, el mia tuta koro ; ju pli mi ripetas tion, des pli kontenta mi estas. Mi esperas la samon por vi.


El... la 24an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren