sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 024a



De vicgrafo de Valmono al prezidant-edzino de Turvelo


Ha ! kompatu, sinjorino ; konsentu kvietigi la konfuzon de mia animo ; konsentu diri, ĉu mi timu aŭ esperu. Inter tro granda feliĉo kaj tro kruela mizero, kiom turmenta estas mia ŝancelo ! Kial mi parolis al vi ? Kial mi ne rezistis al tiu fatalo ordonanta, ke mi malkaŝu al vi mian koron ? Kiam mi adoris vin en silento, mi almenaŭ ĝuadis mian amon ; tiu pura sento ankoraŭ ne konfuzita de la vido de via sufero sufiĉis al mia feliĉo ; sed nun, post la fluo de viaj larmoj, ĝi senesperigas min ; tiuj kruelaj vortoj viaj : Ha ! malfeliĉa mi ! longe sonoros en mia koro, sinjorino. Pro kiu fatalo la plej milda sento vekas en vi nur rifuzemon ? Kia do estas tiu timo ? Ha ! ne temas pri timo antaŭ amo. Mi miskomprenis ; amon via senkompata koro ne toleras ; nur la mia, kiun vi senĉese kalumnias, kapablas senti ĝin. Se tiel ne estus, vi ne rifuzus konsolan vorton al mi, kompatinda rakontanto de propra sufero ; vi ne fuĝus for de mia rigardado al vi, sola plezuro mia ; vi ne ludkruele alarmigus min, sciigante vian malsanon sed malpermesante mian informiĝan viziton ; vi sentus, ke tiu nokto, por vi nur dekduhora ripozo, estos por mi jarcento da doloro.


Kial, diru, mi meritis tiun kruelan senindulgon ? Mi sentime prenas vin kiel juĝanton : kion do mi fifaris ? Mi nur cedis al nevola sento naskita de via beleco, pravigita de via virto sed severe kaŝita pro mia respektemo. Mian naivan konfeson kaŭzis mia konfido, ne mia espero ; ĉu vi perfidos tiun konfidon, kiun vi ŝajne permesis al mi kaj al kiu mi senrezerve allasis min ? Tion mi ne povas kredi ; tio signifus, ke vi malpravas ; tiun ideon mia koro ne kapablas konsenti. Miajn riproĉojn mi nun forviŝas : ilin mi kapablis skribi, sed vere pensi mi ne povas. Ha ! lasu min kredi je via perfekteco, tio estas mia sola restanta plezuro. Almenaŭ pruvu, ke tia vi estas, sindone helpante min. El ĉiuj mizeruloj helpitaj de vi, kiu pli bezonus vian protekton, ol mi ? Ne forlasu min en tiu deliro, en kiun vi dronigis min ; ĉar mian saĝon vi forprenis, pruntu al mi la vian ; reĝustigu mian vojon kaj prilumu ĝin, tiel kronante vian verkon.


Mi ne trompu vin : venki mian amon vi ne sukcesos ; sed vi instruos al mi kiel regi ĝin ; gvidante mian sintenon, diktante miajn parolojn, vi almenaŭ savos min de tiu abomena malfeliĉo : malplaĉi al vi. Antaŭ ĉio malaperigu mian senesperan timon : diru, ke vi min kompatas, indulgas, pardonas. Neniam estos vi tiel korfavora, kiel mi dezirus ; ĉu tamen vi rifuzos al mi la plej urĝan helpon ?


Adiaŭ, sinjorino ; bonkore ricevu l’omaĝon de miaj sentoj ; ĝin akompanas tiu de mia respekto.


El... la 20an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren