sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Letero 021a



De vicgrafo de Valmono al markizino de Mertejol


Fine, mia bela amikino, mi faris paŝon antaŭen, grandan paŝon ; ĝi ne kondukis min al la celo sed tamen montris, ke mi jam estas survoje, kaj forigis mian timon de misvago. Mi fine deklaris mian amon ; kvankam ŝi plej obstine silentis, mi ricevis respondon eble la plej flatan kaj la plej certigan. Sed mi ne anticipu, kaj komencu per la komenco.


Vi memoras, ke ŝi spionigis miajn agojn. Nu ! Mi decidis, ke tiu skandala rimedo favoru min antaŭ ĉies okuloj ; jen kion mi faris. Mi komisiis mian eksterserviston, ke li trovu en la ĉirkaŭaÏo iun mizerulon bezonantan monhelpon. Nu, facila tasko. Hieraŭ posttagmeze li informis min, ke la morgaŭon matene oni konfiskos la meblaron de tuta familio nekapabla pagi imposton. Mi do antaŭe certiĝis, ke en tiu domo troviĝas neniu junulino aŭ virino, kies aĝo aŭ belo igus mian faron suspekta. Kiam mi estis sufiĉe informita, mi diris ĉe la vespermanĝo mian intencon de ĉasado dum la morgaŭo. Mi devas esti justa kontraŭ mia prezidant-edzino, sendube bedaŭranta sian spionigon sed nekapabla venki sian scivolon ; ŝi almenaŭ provis kontraŭstari mian ĉasemon : "La varmo estos troa ; mi riskos malsanon ; neniun ĉasaĵon mi trafos ; mi vane laciĝos..." Dum tiu dialogo, ŝiaj okuloj, kontraŭvole tro elokventaj, klare komprenigas ŝian deziron, ke mi konsideru ĝustaj tiujn malĝustajn motivojn. Kiel vi pensas, mi nepre ne cedis, eĉ rezistis al pamfleto kontraŭ ĉasado kaj ĉasantoj, kaj plie al ĉagrena nubeto malheliganta dum la tuta vespero ŝian diine belan vizaĝon. Mi dum tempeto timis, ke ŝi nuligu siajn ordonojn pro delikateco, tiel malutilante al mi. Sed erare estus, ne kalkuli je virina scivolemo ; mia servisto recertigis min iom poste kaj mi enlitiĝis kontenta.


Ĉe la tagiĝo mi leviĝis kaj foriris. Apenaŭ je kvindek paŝoj de l’kastelo, mi ekvidis la spionon malantaŭ mi. Mi ekĉasis, irante tra kampoj al la celita vilaĝo, kun la sola plezuro devigi la kompatindan sekvanton al trioble pli longa kurado malantaŭ mi sur la vojo, ĉar li ne aŭdacis rekte postiri min. Mem en varmego pro tiu ekzercado mi eksidis sub arbo ; la impertinenta same ŝovis sin malantaŭ vepro je apenaŭ dudek paŝoj por ripozi. Mi mallongtempe emis pafi al li per maldikaj plumberoj, por taŭge instrui lin pri la danĝero de troa scivolo. Sed mi rememoris, ke li estas utila al mia projekto ; tio savis lin.


Fine mi alvenis la vilaĝon ; mi vidis homsvarmon, antaŭpaŝis, demandis, oni rakontis. Mi venigis la impostiston, kaj cedante al sindona kompato, mi noble donacis la kvindek ses pundojn necesajn por eltiri kvin personojn el mizero kaj malespero. Vi ne imagus la nekredeblan Ìoron de benado, kiun tiu simpla faro naskis ĉirkaŭ mi el la ĉeestantoj. Kiaj larmoj de dankemo fluadis el l¹ okuloj de la maljuna familiestro, beligante lian patriarkan vizaĝon, kiu Ïus antaŭe abomene aspektis pro abisme profunda malespero ! Tiun spektaklon mi estis ĝuanta, kiam alia kamparano pli juna alkondukis rapide al mi sian edzinon kaj du infanojn, dirante :


«  Ni ĉiuj genuiĝu antaŭ tiu Dieca bildo ! »


Kaj mi tuj estis ĉirkaŭata de tiu adoranta familio. Mi konfesu mian malforton : miaj larmoj ŝprucis, kaj min trafis sento delica kvankam malgraŭvola. Vere mirigis min kiom da plezuro donas bonfarado kaj mi emas pensi, ke la tiel nomataj virtuloj ne estas tiel meritaj, kiel oni volas instrui. Kio ajn estu, mi deziris juste rekompensi tiujn mizerulojn por mia plezuro, kaj donacis al ili dek luidorojn, kiujn mi kunhavis. Tiam ili rekomencis sian dankadon, sed ĝi ne estis tiel kortuŝa ; la grandan, la veran efekton jam atingis la nepre necesa savdono ; la cetero estis nur esprimo de miranta dankemo pro superflua donaco.


Dum meze de tiu zumanta laŭdado mi aspektis kiel drameca heroo ĉe l’intriga elnodiĝo, la fidela spiono aniĝis al la spektantoj. Trafinte mian celon, mi elsvarmiĝis kaj revenis al la kastelo. Mi gratulas min pro mia rimedo ; tia virino certe valoras tian grandan elspezon, kiu iel estas antaŭpago al mia estonta akiro ; tiel mi nenion riproĉos al mi, kiam mi disponos pri ŝi laŭ mia fantazio.


Mi forgesis plu diri, ke por profiti je ĉia eblaĵo, mi petis tiujn bravulojn, ke ili preĝu por la prospero de miaj entreprenoj ; jen vidu, kiel ili jam eksukcesis...


Sed oni informas min, ke la vespermanĝo estas preta ; tiu letero ne forirus ĝustatempe, se mi sendus ĝin nur poste. Do via deserto estos por la venonta manĝotempo. Tio ĉagrenas min, ĉar ĝi vere estas la plej frandinda parto.


Adiaŭ, bela amikino mia ; vi ŝtelas iom el la plezuro de ŝia kunesto.


El... la 20an de Aŭgusto 17**.

Sama rubriko :


puce Letero 001a

puce Letero 002a

puce Letero 003a

puce Letero 004a

puce Letero 005a

puce Letero 006a

puce Letero 007a

puce Letero 008a

puce Letero 009a

puce Letero 010a

puce Letero 011a

puce Letero 012a

puce Letero 013a

puce Letero 014a

::: Ĉiuj :::



Supren