|
serĉado :
|
De Cecilo Volanĝo al kavaliro Dansnio
Vi hieraŭ estis en tia malgajo, sinjoro, kaj ĝi tiel afliktis min, ke mi fine konsentis respondan promeson al via letero. Tamen hodiaŭ mi komprenas, ke mi ne devus ; sed mi promesis, do mi devas plenumi mian promeson. Tio devas esti pruvo de mia amikemo al vi. Mi esperas, ke nun certa pri ĝi vi ne plu petos pluan skribadon. Mi ankaŭ esperas, ke vi diros al neniu, ke mi skribis ; oni certe mallaŭdus min, kaj pro tio mi multe afliktiĝus. Mi precipe esperas, ke vi ne prenos malfavoran opinion pri mi ; tio plej suferigus min. Mi asertas, ke tiun sintenon mi havus al neniu alia persono. Mi ankaŭ tre deziras, ke vi ne plu malgaju kiel hieraŭ ; tio deprenas de mi la tutan plezuron de via vizito. Vi ja vidas, sinjoro, kiel sincere mi parolas. Mi tre deziras ĉiaman amikecon inter ni ; sed, mi petas, ne plu skribu. Mi honore salutas vin.
El... la 20an de Aŭgusto 17**.