|
serĉado :
|
De kavaliro Dansnio al Cecilo Volanĝo
Antaŭ ol allasi min, Fraŭlino, al la plezuro aŭ la neceso skribi al vi, mi komence petegas vian aŭskultadon. Mi bezonas vian indulgon por deklari miajn sentojn, sed ne por pravigi ilin ; tio estus senutila, ĉar fine ili estas via kreo. Kion diri ? Ĉu miaj rigardoj, mia embaraso, mia konduto kaj eĉ mia silento ne antaŭparolis por mi ? Kial vi ofendiĝus pro sentoj, kiujn vi mem vekis ? Kaŭzite de vi, ili inde revenu al vi, ardaj kiel mia animo kaj puraj kiel la via. Ĉu estus krimo la ŝatado de via ĉarma vizaĝo, de viaj allogaj talentoj, de via rava gracio kaj de via kortuŝa senartifiko, kiu senkompare plialtigas viajn netakseblajn kvalitojn ? Certe ne ; tamen, kvankam senkulpa, mi estos plej malfeliĉa, se vi rifuzos akcepti mian omaĝon. Ĝi estas la unua el mia koro. Se mi ne konus vin, mi estus ankoraŭ trankvila, kvankam ne feliĉa. Sed mi vidis vin, mia kvieteco forfuĝis kaj mia feliĉo estas malcerta. Vi miris pri mia malĝojo ; vi petis pri ĝia kaŭzo, kiu ŝajne eble afliktetis vin. Ha ! Nur unu respondon, kaj mia beato estos via verko. Sed antaŭ ol paroli, pripensu, ke unu sola vorto via povos ankaŭ senesperigi min. Estu do la decidanto de mia destino ; pro vi mi fariĝos eterne feliĉa aŭ mizera. En viajn karegajn manojn mi demetas mian sorton.
Mi finos, kiel mi komencis, petegante vian indulgon. Mi jam petis vian aŭskultadon ; mi petos eĉ pli : vian respondon. Ne rifuzu ĝin, tio estus pruvo de tute malprava ofendiĝo : mia koro garantias, ke vin mi tiom respektas kiom amas.
PS. Vi povas uzi por respondi, la saman rimedon, kian mi, por transdono de tiu ĉi letero ; ĝi ŝajnas tiel sekura, kiel oportuna.
El... la 18an de Aŭgusto 17**.