La kvaza ?normaleco, per kiu la ?tato Israelo pretendas rajton trakti nejudojn kiel malpli egalajn, estas ?oka kaj nuligas ĉiun ajn movi ?on al paco, skribas Joseph Massad [1]
La lukto de Israelo por paco estas sincera afero. Fakte, Israelo deziras vivi en paco ne nur kun siaj najbaroj, sed anka ? kaj precipe kun sia propra palestina lo ?antaro, kaj kun palestinanoj, kies terojn ?ia militistaro perforte okupacias. La deziro de Israelo je paco estas ne nur retorika, sed anka ? substanca kaj profunde psikologia. Kun malmulte da esceptoj, elstaraj cionismaj gvidantoj post la ekfunkcio de la kolonia cionismo deziris estigi pacon kun la palestinanoj kaj aliaj araboj, kies terojn ili planis koloniigi kaj prisetli. La sola afero, kiun Israelo petis kaj plu petas por fini la staton de milito kun la palestinanoj kaj kun siaj arabaj najbaroj, estas tio, ke ĉiuj agnosku ?ian rajton esti rasisma ?tato, kiu perle ?e diskriminacias kontra ? palestinanoj kaj aliaj araboj, kaj kiu asignas diferencajn jurajn rajtojn kaj privilegiojn al siaj propraj judaj ?tatanoj kaj al ĉiuj aliaj judoj ie ajn. La rezisto, kiun la palestina popolo kaj aliaj araboj lanĉis kontra ? la rajto de Israelo esti rasisma ?tato, estas la afero, kio plu staras inter Israelo kaj la paco, por kiu ?i luktis kaj al kiu ?i dediĉis sin jam de jardekoj. Efektive, tiu rezisto estas nenio malpli ol la "nova antisemitismo".
Israelo pretas fari ion ajn por konvinki palestinanojn kaj aliajn arabojn pri la kialoj, pro kiuj ?i bezonas kaj meritas la rajton esti rasisma. Eĉ sur la teoria nivelo kaj anta ? ol ?i komencis realigi sin surterene, la cionisma kolonia projekto strebis akiri diversajn rimedojn, per kiuj ?i povis konvinki la homojn, kies terojn ?i volis ?teli, kaj kontra ? kiuj ?i volis diskriminacii, ke ili akceptu kiel memkomprenebla ?on ?ian bezonon esti rasisma. Ĉio bezonata estis, ke la palestinanoj "agnosku ?ian rajton ekzisti" kiel rasisma ?tato. Militistaj metodoj estis neniel la solaj persvadopovaj iloj je dispono ; estis aliaj, inkluzive ekonomiajn kaj kulturajn instigilojn. Cionismo ekde la komenco proponis al iuj palestinanoj financajn profitojn, se ili cedus al ?ia postulo havi la rajton esti rasisma. Efektive, la Ŝtato Israelo ankora ? faras tion. Multaj palestinaj oficialuloj en la Palestina A ?toritato kaj la Palestina Liberiga Organiza ?o ricevis proponojn de multnombraj financaj instigoj agnoski tiun krite gravan israelan bezonon, kaj akceptis ilin. Tiuj inter la palestinanoj, kiuj beda ?rinde rezistas plu, estas punsankciataj pro sia nemovi ?emo per ekonomia sufokado kaj per malsatigo, suplementataj per regulaj bombadoj kaj surprizatakoj, kaj anka ? internacia izolado. Tiuj persvadiloj, kiel Israelo esperas, finfine konvinkos kalcitrantan lo ?antaron agnoski la vivgravan bezonon de Israelo esti rasisma ?ato. La israela rasismo, finfine, manifesti ?as nur en la tiulandaj flago, nacia himno, kaj fasko de le ?oj, kiuj necesas por sekurigi la judan privilegion, inkluzive la Le ?on pri Reveno (1950), la Le ?on pri Ŝtato Proprieta ?o (1951), la Le ?on pri Ŝtataneco (1952), la Le ?on pri Statuso (1952), la Le ?on pri Administrado de Israelaj Teroj (196), la Le ?on pri Konstruado kaj Konstrua ?oj (1965) kaj la provizoran le ?on de 2002, kiu malpermesas intergeedzi ?on inter israelanoj kaj palestinanoj de la okupaciitaj teritorioj.
Ni komencu per la kialo, pro kiu Israelo kaj la cionismo bezonas certigi, ke Israelo restu la ?le ?e rasisma ?tato, kaj kial ?i meritas havi tiun rajton. La pravigo estas ĉefe trielementa kaj ?i bazi ?as sur ĉi tiuj pretendoj :
Judoj ĉiam estas en dan ?ero en la pli vasta ekstera mondo ; nur en ?tato, kiu privilegias ilin rase kaj religie, ili povas esti sekuraj kontra ? subpremado fare de nejudoj kaj prosperi. Se Israelo forigus siajn rasismajn le ?ojn kaj simbolojn kaj fari ?us nerasisma, demokratia ?tato, judoj ĉesus esti plimulto kaj estus kiel diasporaj judoj, t.e. malplimulto en nejuda ?tato. Tiujn zorgojn klare asertas israelaj gvidantoj individue kaj kolektive. Ŝimon Peres, ekzemple, la kolombo de la oficiala Israelo, zorgadas jam de kelka tempo pri la palestina demografia "dan ?ero", ĉar la Verda Linio, kiu apartigas Israelon disde Cisjordanio, komencas "malaperi… kio eble kondukos al kunligi ?o de la estontecoj de cisjordaniaj palestinanoj kaj israelaj araboj". Li esperis, ke la alveno de 100 000 judoj al Israelo prokrastos tiun demografian "dan ?eron" dum 10 a ? pli da jaroj, ĉar finfine, kiel li substrekis, "la demografio venkos la geografion".
En decembro 2000, la Instituto de Politiko kaj Strategio ĉe la Interdisciplina Centro de Herclija en Israelo okazigis la unuan el projektita serio de ĉiujaraj konferencoj, kiuj traktas la forton kaj sekurecon de Israelo, precipe en rilato al la konservo de juda demografia plimulto. La israelaj prezidanto kaj nuna kaj anta ?aj ĉefministroj kaj ministroj ĉiuj ĉeestis. Unu el la "ĉefpunktoj" identigitaj en la 52-pa ?a konferencraporto estas la zorgo pri la nombroj necesaj por konservi la judan demografian kaj politikan superrangecon de Israelo :
"La alta naskokvoto [de "israelaj araboj"] dubindigas la estontecon de Israelo kiel juda ?tato. Israelo havas du alternativajn strategiojn : adapti ?i a ? ĉirka ?limi. Tiu lasta postulas energian cionisman demografian politikon, kies politikaj, ekonomiaj kaj klerigpolitikaj efikoj garantius la judan karakteron de Israelo."
La raporto aldonas konfirmocele, ke "tiuj, kiuj subtenas la konservon de la karaktero de Israelo kiel … juda ?tato por la juda nacio … konsistigas plimulton inter la juda lo ?antaro en Israelo." Tio kompreneble signifas konservi ĉiujn rasismajn le ?ojn, kiuj garantias la judan karakteron de la ?tato. Postaj ĉiujaraj kunvenoj konfirmis tiun sindevigon.
Judoj estas portantoj de la Okcidenta civilizacio kaj konsistigas azian stacion, kiu defendas kaj la Okcidentajn civilizacion kaj ekonomiajn kaj politikajn interesojn kontra ? la terorismo kaj barbareco de la Oriento. Se Israelo transformus sin en nerasisman ?taton, tiam ?ia araba lo ?antaro subfosus tiun sindevigon respektive la Okcidentan Civilizacion kaj ?ian defendon de la ekonomiaj kaj politikaj interesoj de la Okcidento, kaj eble transformus la judojn mem en orientmediteranean barbaran lo ?antaron. Jen kiel Ben Gurion iam diris tion :
"Ni ne volas, ke israelanoj fari ?u araboj. Ni estas devligitaj batali kontra ? la spirito de la orientmediteranea regiono, kiu koruptas unuopulojn kaj sociojn, kaj konservi la a ?tentikajn judajn valorojn tiaj, kiaj ili kristali ?is en la [e ?ropa] diasporo."
Efektive, Ben Gurion esprimis sin klare pri la cionisma rolo en la defendado de tiuj principoj :
"Ni ne estas araboj, kaj aliaj mezuras nin la ? alia normaro … niaj militinstrumentoj diferencas de tiuj de la araboj, kaj nur niaj instrumentoj povas garantii nian venkon."
Pli lastatempe, la israela ambasadoro en A ?stralio, Naftali Tamir, emfazis :
"Ni estas en Azio sen la trajtoj de azianoj. Ni ne havas flavan ha ?ton kaj diagonalajn okulojn. Azio estas baze la flava raso. A ?stralio kaj Israelo ne estas tio – ni estas baze la blanka raso."
Dio donis tiun teron al la judoj kaj diris al ili, ke ili gardu sin kontra ? nejudoj, kiuj malamas ilin. Fari Israelon nejuda ?tato tiam kuntrenus la riskon, ke oni defius Dion mem. Tiun starpunkton havas ne nur judaj kaj kristanaj fundamentistoj, sed eĉ eksaj sekularaj cionistoj (kaj judaj kaj kristanaj). Ben Gurion mem komprenis, same kiel Bill Clinton kaj George W. Bush, ke : "Dio promesis ?in al ni."
Gravas substreki, ke tiu cionisma pravigsistemo estas ĉiupunkte ?usta, se oni akceptas la postulaton de juda escepteco. Memoru, ke la cionismo kaj Israelo tre zorgis ne ?eneraligi la principojn, kiuj pravigas la bezonon de Israelo esti rasisma, sed ili per tre rezoluta sinteno asertas ?in kiel esceptan principon. Ne temas pri tio, ke neniu alia popolo dum la historio estis subpremita, sed pri tio, ke judoj estis pli subpremitaj. Ne temas pri tio, ke la kultura kaj fizika ekzisto de neniu alia popolo estis iam minacita, sed pri tio, ke la kultura kaj fizika ekzisto de la judoj estis pli minacitaj. Tiu kvanta ekvacio estas la ?losilo al la kialo, pro kiu la mondo, kaj precipe palestinanoj, devus agnoski, ke Israelo bezonas kaj meritas la rajton esti rasisma ?tato. Se la palestinanoj a ? iu ajn alia malakceptas tion, ili do evidente dediĉas sin al la fizika kaj kultura neniigo de la juda popolo, se nenion diri pri tio, ke ili kontra ?staras la judan-kristanan Dion.
Estas vero, ke palestinaj kaj arabaj gvidantoj ne lasis sin facile persvadi pri tiuj specialaj bezonoj, kiujn Israelo havas ; ke necesis jardekoj da penoplenaj klopodoj fare de Israelo por konvinki ilin, precipe pere de "militistaj" rimedoj. Dum la pasintaj tri jardekoj ili montris signojn de plia akordi ?emo. Kvankam An ?ar El-Sadat ina ?guris tiun repozicii ?on en 1977, Jasser Arafat bezonis pli longan tempon por agnoski la bezonojn de Israelo. Sed Israelo restis pacienca kaj fari ?is pli ennovigema ĉe siaj persvadaj instrumentoj, precipe la militistaj. Kiam Arafat revenis al prudento kaj subskribis la Interakordi ?on de Oslo en 1993, li finfine agnoskis la rajton de Israelo esti rasisma kaj la ?le ?e diskriminacii kontra ? siaj propraj palestinaj civitanoj. Pro tiu malfrui ?inta agnosko, la grandanima Israelo, ankora ? pacavida, decidis intertrakti kun li. Sed li tamen da ?rigis sian reziston koncerne kelkajn pridisputatajn demandojn. Ĉar Arafat esperis, ke lia agnosko de la bezono de Israelo esti rasisma ene de Israelo okazas inter ?an ?e kontra ? tio, ke Israelo finos sian rasisman apartisman sistemon en la okupaciitaj teritorioj. Tio estis evidente miskompreno liaflanke. Israelaj gvidantoj klarigis al li kaj al lia supera pacintertraktanto Mahmoud Abbas dum maratonaj diskutoj, kiuj da ?ris sep jarojn, ke la bezonoj de Israelo ne limi ?as al trudo de siaj rasismaj le ?oj ene de Israelo, sed devas etendi ?i anka ? al la okupaciitaj teritorioj. Estas mirige, ke Arafat ne kontentis pri la bantustanoj, kiujn la israelanoj proponis eltranĉi por la palestina popolo en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro ĉirka ? la judaj koloniaj setlejoj, kiujn Dio translasis al la judoj. Usono estis venigita por persvadi la fleksi ?eman gvidanton, ke la bantustana solvo ne estas io malbona. Efektive, kunlaborantoj tiom honorindaj kiom Arafat ?uis ?iajn benojn, ekzemple Mangosutho Gatcha Buthelezi en la Sud-Afriko de la apartisma epoko. Ne estas hontinda ?o akcepti ?in, insistis prezidento Clinton al Arafat ĉe Camp David en la somero de 2000. Dum Abbas konvinki ?is, Arafat restis necerta.
Sed, efektive, en 2002 Arafat i ?is iom pli akordi ?ema kaj rekonfirmis sian agnoskon pri la bezono de Israelo havi rasismajn le ?ojn ene de la lando, kiam li forcedis la revenrajton de la ses milionoj da ekzilitaj palestinanoj, kiuj pro la rasisma revenle ?o de Israelo estas malhelpataj reveni al sia hejmlando, el kiu Israelo elpelis ilin, dum judaj ?tatanoj de aliaj ?tatoj ricevas a ?tomatan ?tatanecon en Israelo, kiun plimulto el ili neniam anta ?e vidis. En artikolo sur la apudredakcia pa ?o de la New York Times, Arafat deklaris :
"Ni komprenas la demografiajn zorgojn de Israelo kaj komprenas, ke la revenrajto de palestinaj rifu ?intoj, rajto garantiata la ? la internacia juro kaj la ? UNOrezolucio 194, devos esti efektivigita la ? maniero, kiu enkalkulas tiajn zorgojn."
Li plu eldiris, ke li alstrebas intertraktadi kun Israelo pri
"kreivaj solvoj je la beda ?rinda situacio de la rifu ?intoj, kiuj samtempe respektas la demografiajn zorgojn de Israelo".
Tio tamen ne sufiĉis, ĉar Arafat restis nekonvinkita pri la bezono de Israelo establi sian rasisman apartismon en la okupaciitaj teritorioj. Israelo havis neniun alian elekton ol izoligi lin, teni lin sub domaresto kaj eble veneni lin je la fino.
Prezidento Abbas, aliflanke, bone lernis el la eraroj de sia anta ?ulo kaj montris pli da malfermiteco al argumentoj de Israelo pri sia premanta bezono starigi rasisman apartisman sistemon en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro, kaj je tio, ke la palestinanoj agnosku la legitimecon de tiu apartismo kiel anta ?kondiĉon de paco. Abbas ne estis la sola ka ?olita palestina gvidanto. Pluraj aliaj palestinaj gvidantoj estis tiom persvaditaj, ke ili proponis helpi konstrui la infrastrukturon de la israela apartismo per provizado de la plejparto de la betono, kiun tiu lando bezonis por konstrui siajn koloniojn nur por judoj kaj la muron de apartismo.
Nun la problemo estis Hamas, kiu, kvankam ?i pretis agnoski Israelon, ankora ? rifuzis agnoski ?iajn specialajn bezonojn esti rasisma interne de la Verda Linio kaj starigi sistemon de apartismo ene de la okupaciitaj teritorioj. Jen la momento, ĉe kiu oni partoprenigis Saud-Arabion pasintmonate, en la sankta urbo Mekko. En kiu alia loko, meditis la saud-arabianoj, oni povus peri interkonsenton, per kiu la gvidantoj de la viktimoj de la israelaj rasismo kaj subpremado estus instigitaj solene ?uri, ke ili agnoskas la specialan bezonon de la subpremanto subpremi ilin ? Nu, Hamas da ?re rezistis la formulon, kiun Fatah jam kvin jarojn defendis, nome, "devligi ?i" je tiu krite grava agnosko. Hamas deklaris sin nepova pli fari ol "respekti" pasintajn interkonsentojn, kiujn la PA subskribis kun Israelo, kaj kiuj agnoskis ?ian bezonon esti rasisma. Tio, kiel Israelo kaj Usono insistas, ne sufiĉas, kaj oni da ?rigos la izoladon de la palestinanoj, malgra ? la "respekto" de Hamas al la israela bezono esti rasisma. Kiom koncernas Israelon kaj Usonon, la kondiĉo por paco estas, ke kaj Hamas kaj Fatah agnosku kaj estu devligitaj al la rajto de Israelo esti apartisma ?tato interne de la Verda Linio kaj anka ? al ?ia altrudo de apartismo en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Sub tiu sojlo ne estos interkonsento. La postsekvanta kulmin-konferenco inter Condie Rice, Ehud Olmert kaj la glorata Prezidanto de la PA Abbas estis pasigita per tio, ke Olmert pridemandis Abbas pri la grado, je kiu li restas dediĉita al la bezono de Israelo je apartismo en la okupaciitaj teritorioj. Malgranda ripeta kulmin-konferenco fini ?is sur la sama fundamento anta ? kelkaj tagoj. Abbas esperis, ke la du kulmin-konferencoj povus persvadi Israelon venigi ?is formala fino la aran ?ojn por la bantustanoj, kiujn li deziras regi, sed Israelo kompreneble sentis sin nesekura kaj devis certi ?i, ke Abbas mem estas ankora ? dediĉita al ?ia rajto unue trudi la apartismon. Intertempe, plu da ?rantaj "sekretaj" israelaj-saudarabiaj interparoloj plenigis Israelon de la espero kaj atendo, ke la balda ?a kulmin-konferenco de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj en Riado iom ver ?ajne povus nuligi la rajton je reveno de la palestinanoj, kiun la internacia juro garantias, kaj konfirmi la neatenceblecon de la rajto de Israelo esti rasisma ?tato, kiun la internacia diplomatio garantias. Ĉiuj klopodoj de Israelo por atingi pacon povus finfine frukti, se la araboj finfine koncedus tion, kion la internacia arbitracio jam anta ? ili koncedis al Israelo.
Do devus esti klare, ke en ĉi tiu internacia rilataro, ĉiuj ekzistantaj solvoj je tio, kion oni nomas la palestina-israela "konflikto", garantias la bezonon de Israelo konservi siajn rasismajn le ?ojn kaj sian rasisman karakteron kaj certigas ?ian rajton trudi apartismon en Cisjordanio kaj la Gaza Sektoro. Tio, pri kio ni permesas al Abbas kaj la palestinanoj, ke ili intertraktu pri ?i, kaj pro kio oni invitas la palestinan popolon kaj aliajn arabojn partopreni en tiuj projektataj intertraktadoj, estas la politika kaj ekonomia (sed ne geografia) karaktero de la bantustanoj, kiujn Israelo eltranĉas por ili en Cisjordanio, kaj la kondiĉoj de la sie ?o ĉirka ? la granda malliberejo nomata Gazo kaj la malpli grandaj en Cisjordanio. Ne eraru pri tio – Israelo ne intertraktos pri io ajn alia, ĉar fari tion egalus al rezigno je la propra rasisma regado.
Se temas pri tiuj el ni, kiuj insistas, ke neniu problemsolvo iam eblos, anta ? ol Israelo revokos ĉiujn siajn rasismajn le ?ojn kaj abolos ĉiujn siajn rasismajn simbolojn, tiel malfermante la vojon al nerasisma estonteco por palestinanoj kaj judoj en senkoloniigita dunacia ?tato, Israelo kaj ?iaj apologiantoj havas uzpretan respondon, kiu redifinis la signifon de antisemitismo. Antisemitismo ne plu estas la malamo al judoj kaj diskriminacio kontra ? ili kiel religia a ? etna grupo ; en la epoko de cionismo, oni diras al ni, antisemitismo metamorfozis al io pli insida. Hodia ?, kiel Israelo kaj ?iaj Okcidentaj defendantoj insistas, la genocida antisemitismo konsistas ĉefe el iu ajn provo forpreni kaj rifuzo defendi la absolutan rajton de Israelo esti rasisma juda ?tato.
El Sennacieca Revuo, 2007
[1] La verkinto estas asociita profesoro de modernaj arabaj politiko kaj intelekta historio ĉe la Columbia-Universitato. Lia plej lasta libro estas The Persistence of the Palestinian Question ; Essays on Zionism and the Palestinians.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.