Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 17an de junio 2024 . Ĝis nun estas 2932 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  A. Weiss : Muro inter Israelo kaj Palestino
puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon
puce Colette Weiss/André Weiss : Kanalo de l’ paco
puce Demokratio, ne dispartigo
puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo
puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO
puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj
puce La naciismo en Palestino
puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika
puce La rajto de Israelo esti rasisma
puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo

La naciismo en Palestino

KOMPILO


La juda enmigrado en Palestino komenciĝis depost kelkaj kvindek jaroj antaŭ la milito per la starigo de agrikulturaj kolonioj, kun la financa helpo de la riĉegulo E. Rotŝild. La mahometanaj terposedantoj, kiuj havis sufiĉe malgrandajn profitojn el siaj bienetoj, preferis ilin vendi al la judoj. Depost la fondo de l’ unua kolonio juda en 1870 transiris en la posedon de l’ novaj koloniistoj iom post iom 51 600 hektaroj da grundo.


Precipe depost 1908 en tiu koloniigado distingiĝis la cionisma movado kun siaj naciaj renaskiĝ-ideoj k surpremis fine la stampon karakterizan al la tuta juda agado en Palestino. La enmigrantoj estis pli k pli terkulturistoj judaj, kiuj trovis al ili rezervitajn koloni-teritoriojn k anstataŭis tie la indiĝenajn laborulojn. Tiu ŝanĝo donis okazon por la unuaj kunpuŝiĝoj inter la araba k la juda elementoj.


Anglio, pro imperiismaj motivoj, dum la milito interesiĝis speciale pri Palestino k la juda problemo. La proksimo de l’ Sues-kanalo, la gravo de l’ haveno de Haifa kiel ŝipar-apogpunkto, k Mosul-petrola enŝarĝejo estis la difinaj motivoj por Anglio por akiri "mandaton" super Palestino, kiun ĝi sukcesis ekhavi dank’ al la tolerema sinteno de l’ franca imperiismo.


Kaj la naciista movado de l’ judoj, la cionismo, servis nun kiel tre utila kontraŭpezo al la depostuloj de l’ araba naciismo en la manoj de l’ britiaj regantoj. Post la deklaro de Belfur (Balfour) de 2. nov. 1917 efektive la cionista movado faris rapidajn progresojn. En la jaroj 1920-29, pli ol dum la tuta periodo de 1870-1914, pluraj miliardoj da kapitalo estis investataj sub diversaj formoj de ekonomia k socia aktiveco ; la juda loĝantaro plialtiĝis, kompare kun 50 mil loĝantoj antaŭmilitaj, je pli ol 100 mil novaj enmigrintoj.


Ĉi tiu "invado" estigis sangajn konfliktojn, kie la religia fanatiko servis nur kiel esprimilo de profunda socia malsano. Jen la bilanco : en februaro 1920 — 9 mortigitoj k 200 vunditoj ; majo 1921 - 95 mortigitoj k 2591 vunditoj ; aŭgusto 1929 - 299 mortigitoj k 521 vunditoj.


Sed en la jaro 1929 Britio ne plu daŭrigas sian politikon de 1917, kiam ĝi ĉiuokaze utiligis la naciistan movadon judan por siaj imperiismaj celoj : nun ĝi ludas duoblan rolon, ĉar la vekiĝo de l’ araba nacimovado antaŭmetas novajn problemojn al ĝi. Ne nur tie, ankaŭ en Persio, Egiptio k en Hindio la angloj devas kalkuli kun la mahometanaj elementoj (en Hindio, por kontraŭstari la hinduanan nacimovadon).


Sekve, Britio atentas nun pri la aspiroj de l’ araboj krei propran ŝtaton ; tio kompreneble ne plaĉas al la cionistaj ĉefoj, kiuj protestis kontraŭ la konkludoj en la "Blanka Libro", kiun publikigis en oktobro 1930 la angla registaro. Oni devas konstati, ke la gvidantoj de l’ cionista movado tute ne havas klarvidon pri la imperiisma politiko de l’ grandaj potencoj ; ili konsideras malvastspirite la judan problemon kiel unu el la ĉefaj problemoj de l’ homaro k ĝian solvon kiel taskon speciale truditan al la historio. Ekzistas, apud tiu naciista elemento, en la cionismo ankaŭ la spirito mesieca, kiu iel ligas la saviĝon de l’ tuta homaro kun tiu de l’ juda popolo. Sed en la kadro de l’ nunepokaj konfliktoj imperiismaj k sociaj la juda problemo forviŝiĝas ne nur kiel elstaranta problemo, sed eĉ ĉesas esti sendependa historia faktoro.


La okazintaĵoj el aŭgusto 1929, kiuj formis la objekton por la raporto Simpson pri enmigrado k koloniigado k por parlamenta enketo, afentigis krude k laŭte pri la sorto de l’ terkulturaj laboristoj arabaj, kiujn senlaborigis la judaj enmigrintoj. Resumon pri la nomita raporto donis la "Revuo Internacia de l’ Laboro" (febr. 1931), kiu skribas interalie :


"La meza nuntempa amplekso de l’ arab-kamparanaj farmoj estas malsufiĉa por certigi al ili iomete decan vivnivelon . . . La araba terkulturisto hodiaŭ troviĝas en malespera situacio."



Kaj ĝi konstatas, ke pro la senlaboreco de l’ indiĝena proletaro la vivnivelo de l’ laborula loĝantaro malaltiĝis konsiderinde. Laŭ araba ĵurnalo, kiu parolis pri vendo de infanoj je la prezo de 50 k eĉ 25 funtoj sterlingaj, la sklavkomerco en Palestino ŝajnas enkondukiĝi kiel sekvo de la kamparana mizero.


La komunistoj konkludas pri la situacio jene :


"La batalo kontraŭ la cionismo fariĝas la bazo de l’ agrara revolucio en Palestino".


La socialistoj rekomendas la kunlaboradon inter judaj k arabaj laboristoj. Sed la sindikata federacio de l’ judaj laboristoj daŭrigas en Palestino politikon klare naciisman ; k tio estas riproĉita en la raporto Simpson per jenaj rimarkoj :


"Se la ĝenerala Konfederacio de Laboro juda ne forlasas la politikon, kiun ĝi sekvas, malhelpante la dungon al araboj en la terkulturaj kolonioj k en la entreprenoj judaj ĉiuspecaj, nenia pliboniĝo povas esti atendata per pliampleksigo de l’ juda agado."


La nacia ekskluzivismo de l’ cionismo k ĝiaj unuflankaj postuloj konsistigas baron al ĉiu akceptebla solvo de l’ palestina problemo. Certe, tiom longe kiom ne ekzistos sindikatoj unuecaj, en kiuj estas egalrajtaj araboj k judoj, la laboristaro en Palestino ne povas esperi pri venkaj elpaŝoj sur la vojo al socialismo.


Laŭ div. fontoj kompilita de Noa.


El Sennaciulo numero 342, 23a de aprilo 1931

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio