sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Colette Weiss/André Weiss : Kanalo de l’ paco

artikolo



MEZORIENTO


La Kanalo de l’ Paco


La 10-an de decembro 2006, en Amman (Amano) ĉefurbo de Jordanio, israelaj, jordanaj, palestinaj reprezentantoj komencis studaĵon pri la ebleco de konstruo de kanalo inter la Ruĝa Maro kaj la Morta Maro.


La diferenco inter la nivelo de la Ruĝa Maro kaj tiu de la Morta Maro estas ĉirkaù 400 metroj. La nivelo de la Morta Maro malaltiĝis je 25 metroj dum la lasta jarcento, kaùze de la natura vaporiĝo sed precipe la kvanto da akvo de Jordano, la unika rivero kiu enfluas en la Mortan Maron, malpliiĝas ĉiujare ĉar la bezonoj por irigacii la kamparon estas kreskantaj. En tiu projekto, pumpiloj repuŝus la akvon de la Ruĝa Maro ĝis la montetoj apud la Ruĝa Maro. Poste, kanalo, kies longo estus 180 kilometroj, alkondukus la akvon ĝis la Morta Maro. Apude de tiu ĉi estus konstruotaj uzino, por sensaligi la maran akvon, kiu liverus ĉiujare 800 milionojn da kubmetroj de dolĉa akvo por la irigacio, kaj hidroelektra centralo, kiu produktus 800 megavatojn. La studaĵo de tiu projekto daùros du jarojn, kaj ĝia kosto estis taksita je 15 milionoj $. Usono, Francio, Japanio kaj Nederlando jam donis 9 milionojn. Tiu projekto estas paca, fruktodona kunlaboro inter tri popoloj, tial oni nomas la kanalon « La kanalo de la Paco ». Krom la ekonomia kaj ekologia disvolvoj de la Regiono, tiu projekto ankaù prezentas simbolan gravecon. La Jordana Ministro pri la akvo, S-ro Mohamed Zafer al-Alem - la Israela Ministro pri la infrastrukturoj, S-ro Benjamin Ben Eliezer kaj S-ro Mohamed Moustapha, ekonomia konsilanto de la Palestina Prezidanto S-ro Mahmoud Abbas reliefigis la gravajn politikajn progresojn, kiujn tiu grandega konstruejo ebligos realigi. Ĉu la studaĵo de la ebleco de konstruo de tiu kanalo inter la du maroj estas unua paŝo al la Paco en Mezoriento ? Ni esperu !


Colette Weiss/André Weiss


El Sennaciulo, februaro 2007

Sama rubriko :


puce 4 000 misiloj sur Nord-Israelon

puce Israelo en la kunteksto de l’ kolizio de la civilizacioj

puce Colette Weiss/André Weiss : Kanalo de l’ paco

puce Favore al kreado de ununura ŝtato en Palestino-Israelo

puce La rajto de Israelo esti rasisma

puce Redaktejo de Sennaciulo : Sanga Sinajo

puce La naciismo en Palestino

puce  A. Weiss : Muro inter Israelo kaj Palestino

puce Demokratio, ne dispartigo

puce Internacia petskribo al la Ĝenerala Asembleo de UNO

puce La palestinan problemon povos solvi nur socia movado reale laika




Supren