sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita ĵaŭdon la 6an de junio 2019 . ĝis nun estas 1348 tekstoj










Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)



Plimultularo de la mond’,
Sklavaro de nuklea bomb’ ;
Last-Indian’ de Amerik’,
Pra-ido de sklav’ el Afrik’ ;
Prolet’ malriĉa el Okcident’,
Oceani’, Azi’, Orient’ ;


Iam ni dancos laŭ ari’
De fama la Internaci’.
Per batal’ por forig’ de klas’
Eblas ating’ de daŭra pac’.

Plimultularo de la mond’,
Sklavaro de nuklea bomb’ ;
Knab’ el la stratoj de Bogot’,
De Konakri’ aŭ de Bangkok’ ;
Infan’ de geto, de fiurb’,
Pikdrat’ por vi, kontraŭ perturb’ ;


Iam ni dancos laŭ ari’
De fama la Internaci’.
Per batal’ por forig’ de klas’
Eblas ating’ de daŭra pac’.
(muzika interludo kun ari’ de l’ Internaci’)

Iam ni dancos laŭ ari’
De fama la Internaci’.
Per batal’ por forig’ de klas’
Eblas ating’ de daŭra pac’.


Plimultularo de la mond’,
Sklavaro de nuklea bomb’ ;
Viktimoj de komerc-milit’,
De l’ kapital’ imperiism’ ;
Glutul’ de karnovora bov’,
Infan’ kun aidosa doz’ ;
En tempoj de apokalips’,
De bakteria la milit’ ;


Iam ni dancos laŭ ari’
De fama la Internaci’.
Per batal’ por forig’ de klas’
Eblas ating’ de daŭra pac’.
x2


Hodiaŭ ni estas milionomultaj kontraŭ la milito tutmonde.
Kontraŭ milit’, estas ni milionar’.


Kontraŭ milit’, estas ni milionar’ !
For, la milit’ !
Kontraŭ milit’, estas ni milionar’ !
Revoluci’ !


Origine (franclingve) :
Les majoritaires de la Terre
(Cie Jolie Môme)

Origine (franclingve) :

- http://cie-joliemome.org/spip.php?a...


trad. Markovo-Vito 2014

Sama rubriko :


puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)

puce Tikeno Ĵaho Fakolio : For la landlimojn ! (regea kanzono)

puce Marĉela : La Paliso (kataluna kanzono)

puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ? (kantotraduko de K. Gusev)

puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie (muzikvideo kun subteksto)

puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan (muzikvideo)

puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno (kantotraduko)

puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)

puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")

puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)

puce Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)

puce Valentina Canzino : Ami (kanto)

puce Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)

::: Ĉiuj :::



Supren