Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")
puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)
puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)
puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
puce Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)
puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno
puce Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio : Ja ni venkos ! (kantotraduko)
puce Infankanto : Zime-zum...
puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)
puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)
puce Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)
puce Kantaro : Verda Trobadoro

Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)

usona kanto



Originala titolo : I Dreamed I Saw Joe Hill Last Night


Teksto : Alfred Hayes (1925)

Muziko : Earl Robinson

E-traduko : Jomo Ipfelkofer’ (1977)


Lastnokte vidis mi Joe Hill,
En sonĝ’ aperis li.
Mi diris : “Ĉu ne mortis vi ?”
Neniam mortis mi. (2x)


Ili ekzekutis vin, Joe Hill,
Timigite diris mi.
Nu jes, - respondis li kun rid’,
Sed tamen vivas mi ! (2x)


La kupro-estro murdis vin,
Mortpafis vin, Joe Hill !
La korpo mortis, - jesis li,
sed tute ne l’ anim’ ! (2x)


Li staris apud mia lit’
Kaj ĝoje diris mi :
Do, ne trafite, la spirit’
Ĝi vivos plu sen tim’ !
(2x)


Neniam mortis de Joe Hill
La memor’ al l’ subpremad’.
Subtenas laboristojn li
En ilia batalad’. (2x)


En tuta mond’, - al mi li krias
Vi ĉie trovos min,
Kie strikas, luktas, liberiĝas
Frato kaj fratin’.
(2x)


Lastnokte vidis mi Joe Hill,
En sonĝ’ aperis li.
Mi diris : “Ĉu ne mortis vi ?”
Neniam mortos mi. (2x)

Tiu ĉi verko aperis en La Verda Trobadoro,
komune eldonita de la Junulfako de SAT k
FLE en 1986, p.144.



Joe Hill, 1879-1915, sveda enmigrinto en Usonon, estis fama malneŭtrala kantisto k aktivulo el la movado IWW (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World), kiu kontraŭbatalis la ekspluatadon de la laboristaro. Li estis ekzekutita pro laŭdira murdo post neregula proceso, kaj poste iĝis temo de diversaj popolkantoj, inter kiuj ĉi tiu estas la plej fama.


Liaj lastaj vortoj antaŭ la ekzekuto (la 19-an de novembro 1915) estis : “Ne funebru pri mi - organizu vin !”


Ĉi kanzono famiĝis pro la interpreto de Paŭlo Robeson’ en 1942 k tre populariĝis post la kantado far Joan’ Baez’ dum Ŭudstoka Festivalo en 1962.


Joe Hill

IWW

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio