Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")
puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)
puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)
puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
puce Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)
puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno
puce Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio : Ja ni venkos ! (kantotraduko)
puce Infankanto : Zime-zum...
puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)
puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)
puce Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)
puce Kantaro : Verda Trobadoro

Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?

(kantotraduko de K. Gusev) +angla folkkantoversio "Think again" de Dick Gaughan


Ĉu rusoj celas al milit‘,
al kampoj, kies infinit‘
silente kuŝas antaŭ vi ?
Demandu do pri tio ĉi.
Demandu filojn de luktul‘
dormanta nun sub la betul‘
en la eterna tomba lit‘,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas al milit‘ ?

Ne nur por sia hejma land‘
li falis – glora batalant‘,
sed por ke homoj en futur‘
feliĉe dormu kun plezur‘.
Demandu tiujn, kiuj vin
sur Elbpont‘ borde ĉe la fin‘
brakumis frate kun konfid‘
Ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas al milit‘ ?

Ni militiste lertas, jes,
sed ni ne volas ke sen ĉes‘
soldatoj falu en batal‘
sur nia tero pro fatal‘.
Vi turnu vin al rusa in‘
aŭ al edzino aŭ patrin‘.
Demandos ŝi kun sia id‘ :
Ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas al milit‘ ?

Ekscios knab‘ kaj veteran‘
kaj laborist‘ kaj kamparan‘,
teranoj ĉiuj sen hezit‘ :
ĉu rusoj celas do,
ĉu rusoj celas do
ĉu rusoj celas al milit‘.

Elrusigis K.Gusev


PS : Dick Gaughan : Think again (laŭ la poemo de Jevtuŝenko)

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio