Unu certaĵo estas la impona loko, kiun okupas E. Miĥalski en la numero 1 de Proleta Literaturo. De la frontartikolo al la deklaracioj, kiuj fermas la gazeton, lia subskribo aperas almenaŭ dekfoje. Preskaŭ soleca rajdado, fakte, kiun oni poste riproĉos al li.
Miĥalski certe ne estas unu el la karieristaj komunistoj, kiujn la soveta sistemo abunde sekreciis. Eĉ ne estas certe, ke li estis kompartiano. Tamen : la Oktobra revolucio de 1917 naskis en li entuziasmon kaj aprobon, kiel atestas la revuo Libera Torento, kiun li fondis en 1918, kaj ĉefe la poemo "Fajro kuracas". "Antaŭen kaj antaŭen ! Al novaj idealoj _ Al nova viv-konstruo ! Al nova viv-rimed’ ! _ Ni eĉ ne haltu antaŭ kruelaj sangbataloj ! _ Ni ne kompatu, premu la florojn sur la bed’ !"
Sed la 10 jaroj, kiuj sekvas la povoprenon de la bolŝevikoj ŝajne faris el Miĥalski seniluziĝinton pri la revolucio. Al tiu rezulto verŝajne kontribuas la hororaĵoj faritaj en ambaŭ kampoj dum la civila milito, la rekresko de la sociaj malegalecoj dum NEP, la sufoko de la libereco fare de la bolŝevikoj unue, kaj de Stalin poste. La inspiro de la ukraina poeto ŝajnas elĉerpita. Sed je la fino de la 20aj jaroj, Miĥalski eliras el sia silento kaj sinsekve publikigas "Prologo", "Kanto de L’Amo kaj sopiro", kaj ĉefe "Fajro kuracas", kiuj atestas pri la batalema revolucia sinteno, de nun adoptita sinteno kiu kulminas en "Reforĝo de l’ homoj". Ĉu sincera konvinko ? Ĉu oportunismo ? Laŭ mi la du motivoj ne kontraŭas sin reciproke. Ripetindas, ke Miĥalski fidis je la revolucio kaj oni povas imagi, ke li, post pripenso, konkludis, ke la stalina diktaturo estas nur etapo, tamen doloriga, sur la vojo al pli bona socio. Se oni aldonas la venkon de la naziismo en Germanio, kiu ŝajnas antaŭvidigi malpardoneman lukton inter komunismo kaj naziismo, ne estas strange, ke Miĥalski elektas sian kampon, tiun kie la libereco, laŭ li, estas nur provizore metita inter krampojn, kontraŭ tiun, en kiu ĝi estas minacata de definitiva malapero. Resume, Miĥalski respondas al la alvoko sendita de Stalin al la verkistoj, "tiuj inĝenieroj de la homaj animoj" invititaj al kompleta batalo kontraŭ la faŝismo, por la socialismo.
Sed la ukraina poeto volas okupi sian lokon en tiu batalo kiel esperantista verkisto ; necesas por tio reaktivigi ilon, kiu jam funkciis, tio estas IAREV. Tiam intervenas la dua ĉefrolulo, Honoré Bourguignon.
Tiu naskiĝis la 15an de decembro en la jaro 1899 en Toulon (Tulono). Lia patro estis dungito ĉe la urba gaskompanio kaj lia patrino estis instruistino. Kiel ties patrino, kiel ties geavoj ĉe la patrina flanko, Mathilde kaj Honoré Givaudan (Matild kaj Honore Ĵivodan), li elektas la instruistan karieron kaj prezentiĝas en la enira konkurso de la Normala Lernejo de Draguignan (Draginjano), kie oni akceptas lin en 1916. Sed li estas mobilizita en 1918 (pro la milito) kaj devos rezigni pri la tria lernojaro. Li demetas la uniformon nur en Aŭgusto 1921, post tri jaroj da militservo, ĉefe pasigitaj en Palatinio okupata de la francaj trupoj post la malvenko de Germanio. Sed li ne longe ĝuas la civilan vivon, ĉar li estas revokita en 1923, kiam la franca registaro decidas okupi la Ruhr-regionon, responde al la ĉesigo de la pagoj de la militŝuldoj postulataj de Germanio per la Versajla traktato. Tiuj du devigaj kaj pli malpli longaj restadoj ne restis sen konsekvencoj : unue li profitis de ili por lerni la lingvon de Goeto, kaj ĉefe, oni povas pensi, ke la rigardo de la militaj ruinoj
[1], la impreso pri malŝparo de sia juneco en senfina postmilita tempo, eble ankaŭ la sento pri la troigaj maljustaĵoj faritaj al la germana popolo, preparis la terenon por unu el la ĉefaj trajtoj de lia personeco, por la pacifismo.
Nur en 1924 li do vere komencas sian instruistan karieron, dum kiu li instruos sinsekve en Signes (Sinj), Saint-Maximin (Sankt-Maksimen), Besse-sur-Issole (Bes-sur-Isol), Callian (Kaljan). Ĉiuj tiuj vilaĝoj troviĝas en la Vara departemento.
Sian instruistan metion, mia patro konsideras ĝin nur kiel metitan je la servo de la popolo, tio estas de la popola klaso. Por li la neŭtraleco de la instruo laŭdegata de la oficialaj direktivoj estas nur trompilo, ĉar ĝi kontribuas al la subteno de la sociaj malegalecoj. Kontraŭ instruado, kiu provokas konservadon kaj eĉ disvolvigon de la pasiveco, de la submetiĝa spirito, li aperas kiel adepto de la aktivaj metodoj, kiuj devas fari el la infano ne nur simplan ricevantulon, sed estaĵon aktivan en la konstruo de sia scio. La pedagogio defendita de mia patro estas centrita je la infano. "Senŝancele fidi al la aktiveca bezono de la infano", "instrui vivante ", jen kelkaj el la formuloj, kiuj karakterizas liajn pedagogiajn konceptojn.
Oni rekonas, kun 40-jara antaŭeco, la pedagogion de vekiĝo, laŭdegata dum la 70aj jaroj. Oni ĉefe rekonas la influon de la revolucia pedagogo, kiu estis Célestin Freinet (Celesto Frene), kaj oni sensurprize ekscios, ke mia patro estis tre frua adepto de la metodoj provataj kaj propagadandataj de la instruisto de Saint Paul de Vence (Sankt Paŭlo de Vans), al kiu lin ligis profunda amikeco.
Kiel membro de la kooperativo de laika instruo fondita en 1927 de C. Freinet kaj kelkaj aliaj renovigantaj instruistoj, li do provis apliki tiun nekonformisman pedagogion, en kiu la lernejaj presado kaj korespondado okupis centran rolon.
Dum la lerneja rekomenco de 1931, la pedagogia aktivulo iĝas ankaŭ esperantisto, kiu de nun devas prizorgi la rubrikon dediĉita al la internacia lingvo en la monata revuo publikita de C.E.L., l’Imprimerie à l’ école (la Presejo en lernejo), kiu iĝos dum la venonta jaro l’Educateur prolétarien (Proleta edukisto).
Kiam kaj kiel mia patro esperantistiĝis ? Tiuj demandoj restas por mi sen respondo. Ĉu li estis varbita de Marcel Boubou (Marcelo Bubu), 10 jarojn pli aĝa, ankaŭ ano, kiel li, de Fédération unitaire de l’enseignement (Unuiĝa Federacio de Edukado)
[2] kaj de C.E.L. ? Almenaŭ estas certe, ke li anstataŭis lin kiel redaktanton de la esperantista rubriko de
l’Educateur prolétarien kaj kiel prizorganton de la internacia lerneja korespondado, kiu ĉefe apogis sin sur Esperanto. Ankaŭ estas certe, ke li estis sperta kaj konata esperantisto, almenaŭ en la instruista medio, ekde la komenco de la 30aj jaroj. Kaj la esperantista aktivulo kompletigas la pedagogian aktivulon kun la sama rifuzo de la sekvado de la neŭtralisma vojo. La esperantisto kaj la instruisto en li retroviĝas por komuna celo : sin meti en la servon de la popola klaso por ke ĉesu la socia maljusteco kaj ke iam regu la universala frateco.
"Plus de guerre, paix aux chaumières _ aimons-nous, donnons nous la main _ tous les hommes sont des frères _ que la mort prendra demain"
"Ne plu milito, paco en la hejmoj
ni amu nin, ni donu al ni la manon
ĉiuj homoj estas fratoj,
kiujn la morto forprenos morgaŭ"
tiel komenciĝis unu el la kantoj, kiujn mia patro instruis al siaj lernantoj.
Mia patro interesiĝis pri multaj aferoj
[3] : li pentris, gravuris, ŝatis teatron, tre ŝatis la provencan folkloron, interesiĝis pri sporto, sed dum pentrado, teatro, folkloro estis liaj ŝatokupoj, Esperanto estis lia pasio ; profite al tiu ĉi, li iom post iom foroferis la aliajn, kaj kelkaj erojn el sia familia vivo.
Mi pensas, ke oni povas diri, ke mia patro enamiĝis al Esperanto. Tiun lingvon li defendis kontraŭ la aliaj artefaritaj lingvoj, ekzemple batalante pri Occidental kontraŭ sia kolego G. Pouget (Puĵe), adepto de tiu lingvo
[4] ; li klopodegis por plilarĝigi la esperantistan cirklon, propagandante ties lernadon, unue per perkorespondaj kursoj, poste per diskoj, kaj ĉefe per organizo, kun la helpo de J. Dedieu (Dedje), de tri sinsekvaj esperantistaj somerlernejoj de 1933 ĝis 1935
Li vigle kritikis tiujn, kiuj sen sufiĉa regado de la lingvo malfermis esperantajn kursojn por plenkreskuloj, kiujn rapide forlasis multaj lernantoj, elrevigitaj pro la malalteco de la instrua nivelo ; li revis pri granda esperantista literaturo, konvinkita ke la tempoj estas maturaj por tio. Li mem provis skribi en Esperanto membiografian romanon, kies paĝoj bedaŭrinde malaperis.
Do en la unua duono de la 30aj jaroj oni povas konstati la kreskon de la esperantista aktivado de mia patro.
1931 : li prizorgas la esperantistan rubrikon kaj la internacian lernejan korespondadon en la kadro de C.E.L. Jen derivaĵo de la nacia lerneja korespondado pro la sama ambicio, por disvolvo de la infana motivigeco. I.L.K. plu havis specifajn eĉ pli ambiciajn celojn : preparo de la estonta plenkreskulo al internacia frateco.
1932 : li aliĝas la esperantistan grupon de unuagrada instruado fondita dum la antaŭa oktobro de Ch. Despeyroux (Desperu). Li estas ties departementa delegito por Varo.
La pacifismo de tiu asocio, kies devizo estis "Paco kaj amo", perfekte konvenis al mia patro. Li aliĝas al SAT (matrikulo 17859). Eble li aliĝis en 1931, sed la neekzisto de la jarlibro por tiu jaro ne ebligas kontroli tion.
Li partoprenas al universala esperantista kongreso por la paco, kiu okazas en Parizo inter la 30a de julio kaj la 7a de Aŭgusto. La provizora programo de la kongreso indikas lin kiel tre probabla intervenanto, sed mi ne ricevis konfirmon pri tiu fakto.
1933 : li organizas la unuan somerlernejon en Capbreton (banejo en departemento Landes). Unu el la notindaĵoj de tiu okazaĵo estis la renkontiĝo kun hispanaj esperantistaj instruistoj en Pamplono
."...Estas la unua fojo, aŭ almenaŭ de jam delonge, ke popolaj edukistoj, nur per la internacia lingvo, sukcesis fari ligon trans la landlimoj, tiel realigante la komunan fronton de la bonvolemuloj, tiun internacian solidarecon, tiun unuigon, kiu estas skribita en la originon de ĉiuj niaj postuloj..."
[5].
Renkontiĝo inter francaj kaj hispanaj esperantistoj, Pamplono
(aŭgusto 1933). Meze, H. Bourguignon
1934 : estas la jaro de la plirapidigo de la aktivaĵa kreskado.
Dum la somero la dua esperantista lernejo, kiu okazas en Lesconil (Leskonil, departemento Finistère), kunigas pli ol 80 partoprenantojn. Tiu evento meritas esti iom pritraktata, ĉar ĝi bonege respegulas la bildon de la tiamaj politikaj kaj ideologiaj dividoj en Francio, kaj la ideon pri esperantismo en iuj medioj.
La bretona gazetaro, ĉefe dekstrula, sufiĉe abunde pritraktis la eventon. Le Progrès du Finistère (La Progreso de Finistero), konservativa katolika gazeto, dediĉis 3 artikolojn al la evento, el kiuj du estis tre longaj.
La unua komencis per titolo sufiĉe neutrala, "les vacances espérantistes de l’enseignement" (la esperantistaj libertempoj de la edukado)
[6], la du sekvantaj estis senambiguaj : "Manoeuvre bolchéviste à Lesconil " (Bolŝevista manovro en Leskonil), " La manifestation communiste de Leconil a enfin été interdite, grâce aŭ Patriotes" (la komunista manifestacio de Leskonilo fine estis malpermesita, danke al la patriotoj). Por tiu gazeto, la ekvacio estis simpla : esperantistoj = komunistoj, kaj ne gravas. se la komunistaj partoprenantoj estis malmultaj. La festo de la 2a de septembro, kulmino de la staĝo, estis prezentata kiel "manifestacio de la internacia komunismo". Eminente revoluciema festo, kun granda parado de la francaj provincoj, folkloraj dancoj kaj kantoj ! En la sama maniero kiel le
Progrès du Finistère, Ouest Eclair (Fulma Okcidento) nomis la feston "komunista manifestacio", sufiĉe amuza konsidero, kiam oni scias, ke tiu festo okazis kun la partopreno de la departementa prefekto.
Male, la Dépêche de Brest (La telegramo de Brest), radikala, tiel resumis la feston : "ĝojo, novo, freŝeco", kaj elvokis la "konsiderindan popolamason" veninta el la tuta regiono. Kaj le Socialiste (la Socialisto) aldonis "la esperantista lernejo rericevis grandan sukceson. La kursoj estis sekvataj de multaj aŭskultantoj, al kiuj la laika popolo elmontris la plej elkoran simpation".
Sed estas vere, ke la 3 staĝosemajnoj estis markitaj de kelkaj incidentoj. Kelkaj insultoj estis interŝanĝitaj, la Internacio respondis al la Marseljezo kaj reciproke, kelkaj junaj esperantistoj verŝajne montriĝis provokemaj por amuziĝi. Sed la Dépêche de Brest iel konkludis pri la kritikoj de la dekstrula gazetaro : "multe da bruo pri nenio".
Kiam la ideo pri Popola Fronto komencis disvolviĝi
[7], la ĉarma fiŝisthaveno de Lesconil donis miniaturan spektaklon pri tio, kio estos Francio dum la Popola Fronto : lando dividita en du blokojn.
Sed la jaro 1934 estas ankoraŭ pli markita de du gravegaj eventoj por mia patro : la aprila apero de la unua numero de Infanoj sur TutMondo (IST), revuo celanta infanojn kaj maturiĝantojn, la apero en Junio de la unua numero de Proleta Literaturo, kiu signas la alvenon de mia patro en IAREV.
El la revuo destinita al la infanoj kaj maturiĝantoj mia patro ambiciis fari, laŭ sia propra esprimo, kolekton el "infana literaturo", kie ĉefe troviĝus tekstoj redaktitaj de infanoj. Sume temis pri adapto al la esperanta skalo de tio, kio jam estis sukcese provita kun la Gerbe (La Garbo) en la kadro de CEL. Tiu vidpunkto oponis mian patron al siaj sovetaj kolegoj, kiuj preferis paroli pri porinfana literaturo. Dum mia patro, fidela al siaj pedagogiaj konceptoj, fidis la kreivecon de la infano kaj ĝia kapableco kompreni la realon, liaj sovetaj kamaradoj konsideris, ke ĝi ne povis mem atingi klaskonscion, ke do necesis proponi al ĝi verkojn "saturitaj de proleta spirito", kiuj "elspiras klasbatalon". Tiuj malkonsentoj ne estas surprizigaj, se oni memoras pri la diferenco en la kuntekstoj , ĉefe ĉar post periodo de pedagogia libereco, la soveta lernejo revenis al pli tradiciaj konceptoj, markitaj de la reveno de la lernolibro kaj pli strikta disciplino. Fine, de la komenco ĝis la fino de ŝia apero, IST enhavis infanajn kaj plenkreskulajn verkojn en variaj proporcioj por la redaktado kiel por la ilustrado. Tamen, la ideologia tono konis certan malakrigon. Al la realismaj kaj iom engaĝitaj tekstoj de la komenco pli kaj pli aldoniĝis verkoj markitaj de revoj kaj imagoj. Sendube troviĝas inter la eblaj klarigoj la maldensiĝo, poste la ĉeso de la rilatoj de mia patro kun Sovetunio ekde 1937. Sed almenaŭ pri unu punkto, IST neniam perfidis siajn komencajn celojn : instruo al la infanoj de la amo al paco.
I La IAREV-anoj
Kio estas IAREV-ano ? Tiu demando, ŝajne simpla, pli malpli dividis la membrojn de la gvida grupo.
Laŭ Krys Ungar [12], V. Kuzmiĉ volis altrudi limigon. Laŭ li nur ofciale konfirmitaj verkistoj, tradukistoj, kritikistoj fariĝu membroj de IAREV. Sed, laŭ mia patro [13], la kondiĉoj fine mildiĝis. Inter la kondiĉoj prezentataj al la kandidatoj por akceptigo, mia patro parolas pri tiu-ĉi : "ĉiu IAREV-ano devas produkti sian libron". Alivorte, esperantista verkisteco ne plu estis antaŭkondiĉo, sed farendaĵo. Poste, respondante al la kritikoj de Izgur kaj Kuzmiĉ, kiuj juĝis nesufiĉa la kvaliton de la verkoj proponataj de la verkistaj lernantoj, mia patro defendis tiujn-ĉi lastajn, konsiderante, ke tro elitisma koncepto de la asocio ne estus konforma al ĝia revolucia ideologio [14].
Fine, la problemo ŝajne neniam estis solvita, ĉar homoj kiel Kolĉinski la ukraino aŭ la japano Kurisu Kei, kiuj nur estis en la stato de verkista lernado, estis rekonataj kiel IAREV-anoj.
Pro tiuj kondiĉoj, mi proponas distingon de tri kategorioj de IAREV-anoj, konsistigantaj tri samcentrajn cirklojn. Centra cirklo, tiu de la komitatanoj, cirklo de la membroj de la kontrolkomisiono, kaj lasta cirklo enhavanta ĉiujn aliajn, ĉu konfirmitaj verkistoj aŭ ne.
I - 1 La Komitatanoj
Kvin anoj de Sovetunio (E. Izgur, V. Kuzmiĉ, E. Miĥalski, N. Nekrasov, S. Usmanov), kaj du ne-anoj de Sovetunio (la belgo L. Bergiers, la franco H. Bourguignon) konsistigas la direkcian komitaton.
La misekvilibro favore al la anoj de Sovetunio, komence anoncita kiel nur provizora, fakte daŭros ĝis la fino. Ĉu oni devas tie vidi, kiel oni jam diris, la influon de Kuzmiĉ, kiu defendos sin fronte al NKVD per la fakto, ke li ne enirigis novajn elementojn en la gvidantaron ?
La kvin membroj el Sovetunio havas plurajn komunajn trajtojn. Ĉiuj estas konfirmitaj esperantistoj jam de longa tempo ; ili estas unuahoraj IAREV-anoj, ĉiuj aliĝintoj ekde 1931 ; ili jam estis konataj kiel esperantistaj verkistoj, ĉefe Izgur, Miĥalski kaj Nekrasov ; ili estas alkutimigintaj al kontaktoj kun la ekstera mondo (Izgur, Miĥalski, Nekrasov estis SAT-anoj) ; ili ĉiuj havis fortan personecon, kaj ne hezitis montriĝi kritikemaj en multaj okazoj ; Miĥalski eĉ denuncis la skismon kun SAT. Almenaŭ por unu el ili, Izgur, la personeco forĝiĝis en afliktaĵoj : filo de bakista laboristo, kiu ne vizitis ian lernejon kaj komencis labori en la aĝo de 9 jaroj, poste migrante de unu metio al la alia, sed samtempe memlernanto, vere mirakle savita de la civila milito, ĉar lastminute savita de ekzekuto per la alveno de la bolŝevistoj [15].
La belgo L. Bergiers estas konvinkita komunisto ; li estos unu el la ĉeffondintoj de IPE. Ĉefe konata kiel literaturkritikisto, li ankaŭ estas esperantista verkisto. Ŝajnas, ke liaj kontaktoj kun mia patro ne estis multaj, ĉar mi eĉ ne trovis unufoje lian nomon en la dekvino da leteroj, kiujn mi posedas.
Mia patro iel estis la plurrolulo de la grupo, ĉar, al lia eldona tasko, jam sufiĉe peza, aldoniĝis la ilustrado de la revuo, la prizorgo de la kroniko de IAREV kaj la ligo kun kelkaj landoj, Ekstrema oriento (Japanio, Ĉinio, Hindoĉinio, Malajio) sed ankaŭ landoj estrataj de kontraŭkomunistaj reĝimoj kiel Germanio, Estonio, Bulgario, kie ne eblis rekte komuniki kun Sovetunio.
I - 2 La kontrolkomisiono
Tri el la kvar membroj almenaŭ estas IAREV-anoj de la unua periodo (N. Borisov, Sneĵko, Hohlov). Eble ankaŭ estis tiel por la kvara, Maur, sed mi ne havas informojn pri tio.
La misekvilibro konstatita favore al la sovetianoj en la komitatana grupo iĝas tie vera monopolo, ĉar la kontrolkomisiono estas el Sovetunio, kaj eĉ 100%e rusa (du blankaj rusoj , Sneĵko kaj Maur), "granda" ruso (Hohlov), unu ukraino (Borisov).
Sneĵko havis sinistran privilegion : li estis la unua arestita IAREV-ano. Sed, male al multaj el siaj kamaradoj, kiuj estis ekzekutitaj, li postvivis la stalinan teroron.
I -3 Aliaj IAREV-anoj
Mi volas elvoki almenaŭ du el ili, ne nur ĉar ili estis tre aktivaj IAREV-anoj, sed ankaŭ ĉar mia patro konsideris ilin kiel amikojn. Temas pri la japano Kurisu Kei kaj la ukraino V. Kolĉinski.
Kurisu Kei jam estis komunista kaj esperantista aktivulo, kiam mia patro kontaktis lin unuafoje, fine de 1934. Tiam 24-jara, li jam havis malantaŭ si riĉan aktivulan karieron, ĉar li estis unuafoje arestita en 1933, kaj liberigita post kelkaj monatoj. En 1934, li kreis en Kobe esperantistan revolucian literaturan grupon (Maja Rondo), kies plej aktivaj membroj, krom li, estis Jonemura Ken kaj Oka Kazuta, ambaŭ en letera kontakto kun mia patro.
Kurisu Kei senhezite akceptis iĝi reprezentanto de IAREV en Japanio kaj Maja Rondo tiam iĝis japana sekcio de la asocio. De tiam abunda korespondado estiĝis inter la du homoj, kaj definitive ĉesis kun la aresto de Kurisu Kei la 19an de Majo 1937. Li restis en karcero ĝis la 8a de februaro 1939 [16].
Mia patro ŝategis sian japanan amikon. Li vigle subtenis lian ambicion iĝi esperantista verkisto, kaj tiu ambicio ankaŭ baldaŭ realiĝos danke al la konsiloj de V. Kuzmiĉ. Li laŭdis lian dinamismon, lian organizan kapablon, bedaŭrante plurfoje, ke li ne havis en aliaj landoj IAREV-ajn korespondantojn same disponeblajn kaj efikajn kiel lin.
La pruvo, ke IAREV disvolviĝis en Japanio danke al Kurisu Kei, estas donata en la libro dediĉita al la proleta esperanta movado en Japanio, kies aŭtoro estis la japana prokuroro Takeuti Ziro [17] ; speciala ĉapitro pritraktas IAREV-on.
Kurisu Kei nun estas 90 jara. Li restas konvinkita kaj aktiva esperantisto.
Viktor Kolĉinski : antaŭnomo de venkanto, destino de venkito, sed venkita sen mallevi la kapon.
En 1934, tiam 30 jara, li jam estis konata kiel valora esperantisto, kiel atestas lia rolo de sekretario de SEU por Ukrainio. Kiel entuziasma adepto de la internacia lingvo, li ĉiam sekvos la saman konduktlinion : senĉesa aserto pri sia fido al la estonteco de Esperanto, senindulga kritiko de la varmetuloj kaj aŭ de la oportunistoj kadre de la soveta Esperanto-movado.
En unu el siaj lastaj publikaj skribaĵoj [18], li liveras la plejbonon el sia eperantista kredo : neceso de internacia proleta korespondado el vivantaj informoj [19], ebleco kaj neceso disvolvigi la instruon de Esperanto sen atendi eblajn pli favorajn kondiĉojn, kaj por tio la neceso kunlabori kun la laboristaj organizoj, en Sovetunio kaj alie.
Ŝajnas al mi, ke oni povas percepti tiun nekonformisman artikolon, publikigita ekster Sovetunio [20], kiel specon de alarmokrio, provo averti la okcidentajn esperantistojn pri la problemoj de la soveta Esperanto-movado. Kaj kiam, konklude, li priskribas kiel kapitulacia la pozicion de tiuj, kiuj pensas ke "la esperantista movado ne povas, ne devas esti amasmovado", li komplete kontraŭas la minimumisman sintenon adoptitan jam de pluraj jaroj de la gvidantoj de SEU. Ne estas malpli certe, ke la fakto, ke li publikigis sian artikolon ekster Sovetunio ne plibonigis lian reputacion, dum momento kiam la soveta povo montris kreskantan suspektemon rilate al la esperantistoj kaj ĉefe al tiuj, kiuj havis rilatojn kun la eksterlando.
Tri monatojn poste, V. Kolĉinski estis arestita. Kuraĝa dum sia libera vivo, li ankaŭ estis tia dum sia enkarceriĝo, neniam agnoskante la "krimojn", kiuj estis riproĉitaj al li.
II De Proleta Literaturo al Internacia Literaturo
Titolŝanĝo, nova koncepto pri la rolo de la revuo, ŝanĝo de ĝia formato, tiuj tri samtempaj modifoj atestas samtempe pri la klopodoj por pli efika agado, kaj pri la problemoj, kiujn alfrontis la asocio.
II -1 Titolŝanĝo
La numero 2 de Proleta Literaturo, publikigita en Septembro 1934, estas la dua el mallonga serio. Ekde 1935, la revuo de IAREV nomiĝas Internacia Literaturo.
La debato pri la oportuneco de tiu ŝanĝo estas prezentita al la leganto en la numero 2 de Proleta Literaturo , en la rubriko "Pri nia titolo".
Unua argumento favore al la modifo estis tiu de Miĥalski. Laŭ li Proleta Literaturo estas tro radikala titolo, riskanta timigi eblajn legantojn, kiuj ne agadus laŭ pure revolucia linio. Tiu propono verŝajne celis akordigi IAREV-on kun la nova soveta ekstera politiko kiu naskiĝis, karakterizata per la taktiko de popolfronto.
Alia kialo estas proponita de Kurisu Kei, kiu subskribas sian argumentadon kun la kaŝnomo Talpido. Laŭ li, la titolo estas tro maldiskreta kaj riskas averti la cenzuristojn en la landoj regataj de pli malpli reakciaj registaroj, ekzemple en Ĉinio kaj Japanio. Li substrekas, ke gravas ne la titolo, sed la enhavo, kiu devas resti konforma al la asocia ideologio.
Mi pensas, ke ankaŭ estas tria kialo, eble la pli kredebla : adoptante tiun novan titolon, IAREV montris sian volon akordiĝi kun IURV, kies gazeto, eldonata en Moskvo, nomiĝis, stranga koincido, Internacia literaturo.
La kontraŭantoj al la titolŝanĝo ne svarmas. Mi eĉ demandas min, ĉu mia patro ne estis la sola. Male al Miĥalski, li konsideras, ke la titolmodifo ne gajnigos eĉ unu leganton, kaj ke ĝi male riskas provoki la elreviĝon kaj foriron de iuj abonantoj. Li tamen rekonas, ke la argumento de Kurisu Kei ne estas neglektinda.
Kiu pravis ? Estas malfacile decidi, ĉar se la sekvo de la eventoj ŝajnas pravigi mian patron, ĉar la nombro de abonantoj ekster Sovetunio longe stagnadis, la faktoj, kiuj klarigas tiun stagnadon estas tiom multaj, kiel ni baldaŭ vidos, ke ne eblas aserti, ke tiu decido provokis la bedaŭrindajn konsekvencojn antaŭviditajn de mia patro.
II - 2 Ŝango en la rolo kaj enhavo de la revuo
E. Miĥalski kaj H. Bourguignon atente substrekis ke la nova revuo, Proleta Literaturo, ne prezentiĝas kiel anstataŭanto de La Nova Etapo, ĉar la eklipso de tiu ĉi estis konsiderata kiel provizora. Ne temis, en tiaj kondiĉoj, pri starigo de dua literatura revuo, sed pri enkonduko de nova ilo, komplemento de La Nova Etapo. La anoncitaj celoj estis jenaj :
- aktualigi la bilancon de tutmonda revolucia literaturo, esti, laŭ esprimo de Miĥalski, ĝia "sismografo".
- servi kiel ligilo inter la revoluciaj verkistoj, per organizo de iliaj kontaktoj, per provizado de informoj utilaj al ilia laboro.
- helpi la novulajn verkistojn per konsiloj, per organizo por ili, organizo de vera kuratoreco, kaj se eblas malfermi por ili specialan rubrikon en la revuo.
- plie estis proponita la kreo de "Amikoj de IAREV", kuniganta "aktivajn" legantojn, kiuj helpus la asocion per siaj kritikoj, siaj proponoj, la organizon de legokunvenoj kaj inter kiuj estu varbataj la lokaj agentoj de IAREV.
Tiu ambicia projekto ne havis sekvon, unue ĉar ĝi alfrontis, almenaŭ parte, la kontraŭon de V. Kuzmiĉ [21]. Ĉiuokaze necesis, por tion konkretigi, trovi multajn kaj firmajn apogantojn en pluraj landoj, kio ne estus facila, laŭ la sekvo de la historio de IAREV. Aliflanke, la legantoj de Proleta Literaturo, petitaj pri klarigo de siaj atendoj, sciigis ke ili preferus revuon proponanta "ne nur kritikojn pri literaturaj verkoj, sed ankaŭ verkoj, ĉu kompletaj, ĉu fragmentaj" [22]. Oni aldonu al tio la kreskantajn necertecojn pri la estonto de La Nova Etapo kaj oni komprenos kial tio, kio komence nur devis esti informa kaj diskuta bulteno, iom post iom iĝis literatura revuo. Tiu iom deviga evoluo verŝajne ne malplaĉis al mia patro, ĉar ĝi permesis al li pli direkte implikiĝi en la disvolviĝo de la revolucia esperantista literaturo. Konstatante, ke Esperanto atingis plenkreskulecon, li deklaris sin konvinkita, ke la tempo estis matura por granda esperantista literaturo [23]. Al Kuzmiĉ kaj Kurisu Kei, kiuj propagandis du etapojn en la redaktado de verkoj, unue la skribado en nacia lingvo, poste la traduko en Esperanton, li kontraŭstarigis du argumentojn : la traduko ĉiam pli malpli estas perfido kaj do devus esti rezervita al la ĉefverkoj. Eĉ pli bone, inversante la kutiman koncepton pri la rolo de Esperanto, li certigis, ke iam la verkoj originale verkitaj en la internacia lingvo estos sufiĉe valoraj por esti tradukataj en naciajn lingvojn. Tiel, kontraŭflue, iom utopie, dum multaj revoluciaj esperantistoj ŝajnis reduklti siajn ambiciojn rilate al la lingvo, mia patro alprenis maksimumisman vidpunkton pri Esperanto.
Ĉiuokaze, la transformo de IAREV okazis en la senco de esperantista literatura revuo. Tiu evoluo okazis per etapoj, kaj la decidan turnopunkton markis la nr.2 de Internacia Literaturo en kiu, unuafoje, la literaturaj verkoj okupas la plej grandan spacon. La ceteran lokon plenigas prezento de la poeto L. Ivanov de E. Miĥalski, kaj omaĝo al R. Rolland (Rolan) okaze de lia 70a datreveno.
Sed je la nr.3 de Internacia Literaturo mi volas restadi iom, ĉar ĝi estis la lasta publikaĵo de IAREV, kaj meritas pro tio esti salutata.
Sur la frontpaĝo troviĝis portreto de Maksim Gorki, laŭ ligna gravuraĵo de mia patro. Poste venis artikolo skribita ankaŭ de mia patro omaĝe al la granda rusa verkisto, kiu ĵus mortis ; sekvis teksto salutanta la liberigon de L. Renn, subskribita de sespersona grupo (N. Borisov, H. Bourguignon, E. Spiridoviĉ, O. Bajanova, N. Stejnberg, B. Eggers).
La literatura parto entenis kvar verkojn : "Mi Moskvano" de Nekrasov, 224-versa poemo gloranta la socialistan ĉefurbon ; "la Ruĝa Robo", de V. Kuzmiĉ, proza rakonto pri epizodo (ĉu vera ? ĉu imaga ?) de la civila milito ; "Moderna Hitler German Balado", poemo de L. Ivanov elvokanta, sub la formo de dialogo inter patro kaj lia filo, la mizeron de la germana proletaro ; "Al Proleta Knabo", poemo de Rodanto okupiĝanta pri la temo de la abomeneco de la subpremo en reakciaj landoj. Ĉu nur kvar verkoj ? Malmulte do, oni verŝajne opinios ; efektive estis malmulte , sed necesas scii, ke Internacia Literaturo nr.3 ampleksis nur 12 paĝojn, dum la n-roj 1 kaj 2 respektive estis 6 kaj 20-paĝaj. Kiel klarigi tiun maldikecon ? Mi ne kredas, ke la financa kialo estis la vera, eĉ se mia patro povis lastminute plenumi sian eldonistan taskon nur danke al neatendita monalveno provizita de novaj ĉinaj abonantoj, antaŭ ol komenci la vojaĝon, kiu devis konduki lin en Sovetunion.
Mi kredas, laŭ tio, kion li skribis [24], ke la direkcio de IAREV ne sendis pli da materialo. Mi ne scias kial.
Tamen. Malgraŭ la iom komplika funkcio de la eldonado, mia patro restis fidema kaj anoncis por la nr.4 de Internacia Literaturo novan koncepton : foje estu numero rezervita al ununura aŭtoro, foje pluraj aŭtoroj estu grupigitaj ĉirkaŭ sama temo. Kaj estas certe, ke mia patro multe kalkulis kun la vojaĝo en Sovetunio por solvi multajn mafacilaĵojn. Sed nek okazis vojaĝo, nek aperis la numero 4 de Internacia Literaturo.
II - 3 Ŝanĝo de formato
La titolŝanĝo (Internacia Literaturo anstataŭ Proleta Literaturo ) koincidis kun ŝanĝo de la grandeco de la revuo. La formaton 30 x 21 de Proleta Literaturo anstataŭis prezento sub la formo de pli malgranda kajero (21 x 15). Tiu modifo havis du avantaĝojn : la ĉefa estis la malgrandigo de la preskostoj, sed, samtempe, la pli malgranda formato permesis proponi al la leganto pli allogan revuon se okaze, pro manko de tekstoj, necesus redukti la paĝonombron. Ekzemple, Internacia Literaturo nr.3 jam estis iom maldika kun siaj 12 pagoj, kaj havus nur 6 kun la antaŭa formato, kio verŝajne ne estus tre plaĉa por la legantoj.
III - IAREV kaj la socialisma realismo
Ekzemplo de socialisma realismo : Paŝa bovidservistino, Internacia Literaturo n-ro 2
Mi jam diris, ke la tutrusia kongreso estis kaptata kiel oportunaĵo por reaktivigi IAREV-on. Sed oni ankaŭ scias, ke ĝi estis pripensita de Stalin kiel la funda ago de la varbado de la verkistoj kaj artistoj sub la flago de la socialisma realismo. Oni povas difini ĝin per unu vorto : pozitiveco. Pozitivaj estas la personoj, la agoj kiuj kontribuas al forĝo de nova socio, kiu estas la socialisma socio. Konsekvence, estas negativaj la personoj, la agoj, kiuj ne iras en tiu senco. La paro pozitiva-negativa estas la spino de la socialisma realismo. Ĝi estas esence maniĥea.
Jen do la demando : ĝis kia grado IAREV devis konformiĝi al la novaj verkaj reguloj trudataj al la aŭtoroj ?
Komencon de respondo oni povas trovi per komparo de la du unuaj numeroj de Proleta Literaturo, kaj pli precize, de iliaj frontpaĝoj [25]. Unua rigardo donas la impreson pri certa simileco : sama enpaĝigo karakterizata per la ĉefeco de la titolo, sama centra pozicio de ilustraĵo ĉirkaŭata de tekstoj. Sed kiam oni rigardas pli precize, la diferencoj rapide evidentiĝas.
Jen unue la gravurita ligno de Proleta Literaturo nr.1, verko de mia patro : antaŭe, plugisto laboranta, malantaŭe, ĉielo invadita de amasnuboj, inter kiuj malfermiĝas klarega ĉieltruo ; dekstre, birdoj ekflugas, kun malfermitaj flugiloj. Ĉio en tiu gravuraĵo havas simbolan signifon : la plugisto ne celas nostalgian elvokon de la pasinteco, sed atestas pri la klopodoj farindaj por pli bona estonteco, ideo subtenita de la klariĝanta ĉielo kun ekflugantaj birdoj. Ĉirkauante la gravuraĵon, du tekstoj de R. Rolland kaj H. Barbusse (Barbus) memorigas, ke la du francaj verkistoj estis inter la unuaj subtenantoj de IAREV kaj, ke ili estis kaj restas ardaj defendantoj de Esperanto.
Tiu ilustraĵo verŝajne ne plaĉis al ĉiuj en Sovetunio. Prezento de plugisto tenanta plugilon en epoko, kiam la traktoro iĝis la referenco, vera fetiĉo, ŝajnis esti speco de herezaĵo, korektinda malobeo.
[1] "La regiono, kie ni troviĝas, estas komplete ruinigita. La vilaĝoj ne plu havas eĉ unu starantan domon, estas afliktige. Oni kredas vivi en dezerto" Letero al siaj gepatroj de la 31-a de Aŭgusto en 1919.
[2] FUE, fondita en 1921, ĝi entenis ĉiujn specojn de progresemuloj : komunistoj, anarkiistoj, pacifistoj, socialistoj.
[3] "Bourguignon, la plej firma apogo de la jaroj, kiuj antaŭis la militon, la multdotita kamarado. ... Ne ekzistas kampo, en kiu Bourguignon ne helpis, ne ekzistas iniciato, kiu lin surprizas..." E. Freinet : Naissance d’une pédagogie populaire "Estas ĉiam strangaj aferoj, kiujn movas Bourguignon, ĉiam agema kiel formiko : la lernejaj taskoj, la urbaj arkivoj, la regionaj festoj ; ĉiuj kutimoj kiuj plenigas ŝrankojn, tablojn, kaj eĉ seĝojn de neimagebla kvanto da paperaĵoj, nekompreneblaĵoj, fotoj kaj pli malpli surprizigaj objektoj’’ (atesto de Marcel Turin : letero al sia edzino de la 15-a de Aŭgusto en 1941).
[4] Tri artikoloj de l’ Educateur Prolétarien (aprilo, junio, julio 1933) raportas pri la diskuto.
[5] Artikolo en l’Educateur Prolétarien (oktobro 1933)
[6] Sed la enhavo ne estis neŭtrala
[7] La 27-an de julio 1934, la socialistoj kaj la komunistoj subskribis pakton pri unueca agado kontraŭ la faŝismo.
[8] Mia patro estis tre afabla, ĝenerale grandanima homo, sed li povis, kiam li estis konvinkita ke li pravis, montriĝi akra, kaj eĉ laŭ iuj kontraŭuloj, sektema.
[9] Mia patro neniam estis membro de la komunista partio.
[10] Tiuj akuzoj provokis viglan proteston de mia patro ĉe la direkcio de SEU.
[11] Li subskribas per la plumnomo "Aramis" artikolon en Proleta Literaturo n-ro 2