|
serĉado :
|
Komento
La kreo de IPE ne estis la sola konsekvenco de la skismo de SAT. Socialistoj, kiujn ne kontentigis la principo de individua aliĝo ankaŭ forlasis SAT-on por fondi ISE. Tiu ĉi havis branĉojn en kvar landoj (Austrio, Ĉeĥoslovakio, Francio, Hungario). La franca sekcio de ISE estis FEO.
En 1936, la proksimiĝo inter komunistoj kaj socialistoj en Francio inspiris la maldekstreman esperanto-movadon. El la kunfandiĝo inter FEO kaj FEP naskiĝis FET, sed la membroj de tiu nova organizo povis daŭre aliĝi al IPE aŭ ISE.
U.E.A. : Universala Esperanto Asocio
S.A.T. : Sennacieca Asocio Tutmonda
I.P.E. : Internacio de Proletaj Esperantistoj
I.S.E. : Internacio de Socialistaj Esperantistoj
S.E.U. : Sovetlanda Esperanto Unuiĝo
K : KOMINTERN
K.P.S.U.:Komunista Partio de SovetUnio
I.U.R.V.:Internacia Unuiĝo de Revoluciaj Verkistoj
I.A.R.E.V. : Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj
F.E.P. : Fédération Espérantiste Prolétarienne (Proleta Esperantista Federacio)
F.E.O. : Fédération Espérantiste Ouvrière (Laborista Esperantista Federacio)
F.E.T. : Fédération Espérantiste du Travail (Esperantista Federacio de la Laboro)