I - Kiu fondis IAREV-on ?
La demando povas aspekti stranga, ĉar ?ajne oni delonge konsentas pri tio, ke tiu fondo estis la komuna verko de la germana verkisto Ludwig Renn (Ludoviko Ren) kaj de la ukraina esperantista poeto E. Mi ?alski. Tamen, tiu versio ?ajnas kontestebla pro almena ? du dokumentoj. La unua estas la artikolo de Nekrasov dediĉita al IAREV en la Enciklopedio de Esperanto [1]. Jen legeblas : "Revoluciaj Esp.-Verkistoj unui ?is en Int. Asocio de Rev. E.-Verkistoj (IAREV) en 1931. IAREV iniciati ?is samtempe en du diversaj landoj, komence sen ia reciproka interligo - en Sovetunio kaj Germanlando. En Moskvo la asocion iniciatis N. Borisov (el ?arkov), N. Ho ?lov kaj N. Nekrasov. En Germanlando, en Leipzig la ĉefa iniciatinto estis J. Flamo (el Estonio) kun partopreno de la konata germana rev. verkisto Ludwig Renn... Balda ? amba ? grupoj unui ?is kaj la nomitaj personoj ekformis provizoran estraron de IAREV, samtempe Renn estis unuanime elektita kiel prezidanto..."
La dua dokumento estas la artikolo titolita "La Nova Etapo" en la numero 1 de la samnoma revuo ; proksimume la samaj informoj estas donitaj.
En amba ? kazoj, Mi ?alski estas neniel menciita kiel kunfondinto. Lia nomo aperas kun multaj aliaj nur en la unua listo de ali ?intoj.
Tamen, konfuziga estas la fakto ke, unu apud la alia, sur la pa ?o 6 de n-ro 1 de La Nova Etapo trovi ?as deklaracio de L. Renn kaj poemo de Mi ?alski, "Kanto al Malamo". Ĉu pura hazardo ? A ? rekono de Mi ?alski kiel ĉefa rolulo en la fondo de la asocio ? Se la dua hipotezo estus ?usta, oni devus konkludi, ke Nekrasov dufoje mensogis pro forgesemo.
Sed oni anka ? povas meti alian hipotezon : ke Mi ?alski ne estas menciita kiel kunfondinto kun sia tuta konsento ; ke li preferis resti malanta ?e, a ? oni konvinkis lin tion fari, ĉar en 1931, li ankora ? ne estis oficiale konsiderata kiel reprezenta figuro de la revolucia esperantista literaturo.
Fine, ekzistas lasta ebla klarigo. Okazis konfuzo, ĉe la esperantistaj historiistoj, inter la rolo de Mi ?alski en 1931, kaj tiu, esenca, kiun li ludis en 1934, por reveki la aktivadon de IAREV, ekdorminta la anta ?an jaron.
Almena ? unu fakto estas certa : la iniciato venis el la du landoj, kie la revolucia esperantistaro estis plej multnombra, al kio oni devas aldoni, ke la germana komunista partio ekde 1931 estis unu el plej vasali ?initaj al Sovetunio inter la e ?ropaj komunistaj partioj, kio povis nur faciligi la kunfandi ?on menciita de Nekrasov.
II- Kial IAREV ?
La respondo al tiu demando devas esti serĉata en la kunteksto de la periodo, kiu da ?ris de la jaro 1928 ?is la jaro 1931, dum kiu la ĉefa fakto estis la elekto de Stalin, kiu decidis konstrui la socialismon en ununura lando.
II-1 Socialismo en ununura lando
El ĉiuj elektoj, kiuj prezenti ?is al Stalin, kiam li estis firmiginta sian potencon ĉe la supro de la soveta komunista partio inter 1924 kaj 1928, la konstruo de socialismo en ununura lando similis veran fu ?on anta ?en ; oni do devas konsideri tiun decidon grandparte motivigita de liaj politikaj celoj : la giganteco de la farenda tasko permesas al la ?enerala sekretario de la komunista partio forigi kiel malamikojn de la socialismo ĉiujn, kiuj faras la plej malgrandan kritiketon, tiel ke li tiel povas plifortigi sian potencegon super la partio kaj la lando.
Sed la radikaligo ne manifesti ?is nur interne de Sovetunio. Ĝi same koncernis la konduton adoptitan rilate al la ekstera mondo. Tiu radikaligo estis faciligita de la konkordo inter la progresoj de Sovetunio en la kadro de la unua kvinjara plano kaj la disfalo de la produktado en la kapitalistaj landoj pro la krizo, kiu komenci ?is kun la borsa kra ?o je oktobro en 1929. Tiu kontrasto ebligis al Stalino prezenti ?eneralan bildon tute favoran pri USSR : ĉe la alia flanko estis la landoj suferantaj la krizon, akompanataj de la progreso de la fa ?ismo, pretaj al milito la ? Stalin, por solvi siajn problemojn ; kaj ĉe la propra flanko, la patrio de la socialismo, ligita al la paco, necesa por konstruado de pli kaj pli promesoplena estonteco. La mondo, la ? Stalin, estis de tiam dividita en du kampojn : la kampo de la bono, tiu, kie konstrui ?as la socialismo, al kies defendo estis invititaj ĉiulandaj komunistoj kaj tiuj, kiujn oni de tiam nomis la vojkompanojn ; kaj la kampo de la malbono, tiu de la kapitalismaj landoj, kie estis kunmetitaj la bur ?oj, la fa ?istoj, kaj nova kategorio, la socialfa ?istoj, etikedo gluita dum kelkaj jaroj sur la socialdemokratojn.
II-2 : Unua konsekvenco por la esperantista movado : la kreo de I.P.E. [2]
La decido pri la konstruado de la socialismo en ununura lando kreis iom paradoksan situacion por la sovetaj esperantistoj : interne de Sovetunio la prioritatoj nomi ?is planado, kolektivigo kaj alfabetigo, la internacia lingvo en la plej bonaj kazoj alfrontis ne pli ol la indiferenton a ? la skeptikon de la a ?toritatoj. Male, kiam temis pri ekstera agado, tiuj ĉi a ?toritatoj montri ?is pli komprenemaj rilate al Esperanto, konsiderante, ke en la ?enerala mobilizo de la progresemaj fortoj favore al Sovetunio, sovetaj a ? eksterlandaj esperantistoj povus esti interesaj helpantoj. Necesis nun ekscii kiel.
Ekde la fino de la unua mondmilito, la sola internacia esperantista progresema organizo estis SAT [3]. Oni trovis en ?i ĉiujn maldekstrajn tendencojn : komunisman, socialisman, anarkiisman, pacifisman. Kaj la sovetaj esperantistoj estis multnombraj en ?i. Ĉu eblis fari el tiu ideologie plurisma asocio instrumenton tute subigitan al la moskvaj direktivoj pere de Komintern ? La bro ?uro de E. Lanti, fondinto de SAT, "La Laborista Esperantismo", alvenis kiel oportuna helpo por tiuj, kiuj konsideris, ke la plej bona solvo estas provoko de skismo en la sino de SAT por krei novan organizon multe pli kontroleblan.
En tiu bro ?uro, Lanti, kiu jam anta ? iom da tempo distanci ?is de la heredantoj de la Oktobra revolucio, defendis la sekvan tezon : la emancipi ?o de la laboristoj ne devas kaj ne povas esti gvidata de revolucia partio aganta en nacia kadro, sed per agado en la sino de la entreprenoj ; la organizo de tiu agado devas esti prizorgata en ĉiu industria sektoro en tutmonda tereno. Alivorte, apud la jam ekzistantaj tendencoj en SAT, Lanti proponis novan : la sennaciismon.
La atako kontra ? Lanti, gvidata de la direkcio de SEU [4] kaj ĉefe de E. Drezen [5], okazis en du direktoj : unuaflanke, oni akuzis Lanti-on, ke li volis fari el la sennaciismo la programon de SAT, aliflanke, liaj tezoj estis denuncataj kiel nekompletaj, nebulaj, kaj lastfine imperiismaj. Tiam evidenti ?is, ke ne plu eblis malanta ?eniri. La skismo okazis en du etapoj : en A ?gusto 1931, la oponantoj al Lanti, ĉefe komunistoj, forlasis la 11-an kongreson de SAT, kiu okazis en Amsterdamo. Dum la sekvanta jaro, en Berlino, naski ?is IPE. Male al SAT, kie la ali ?o estis individua, la nova organizo apogis sin sur 18 naciaj sekcioj [6]. Kun la revuo Internaciisto, fondita en 1930, la eldonkooperativo Ekrelo [7], la revolucia esperantista movado ?ajnis disponi pri kompleta arsenalo por plenumi sian taskon. Sed aldoni ?is anka ? IAREV.
II-3 Aneksa konsekvenco : la naski ?o de IAREV
Kronologie, IAREV anta ?is IPE-on, sed kiam la asocio estis kreita en 1931, la skismo sine de SAT estis neevitebla, kaj la decido pri la fondo de IAREV estis ver ?ajne alprenita post la Amsterdama kongreso. Kiagrade estis la esperantistoj en tiu ago a ?tonomaj ? La iniciato ver ?ajne venis, kiel indikas la artikolo de Enciklopedio de Esperanto, de kelkaj sovetaj verkistaj membroj de SEU kaj de Ludoviko Ren (Ludwig Renn) en Germanio, sed la efektivigo ver ?ajne necesigis traktadojn kun jam ekzistantaj organizoj, certe IURV [8], ver ?ajne Komintern. Fakte, de la komenco IAREV deklaris sin kiel kunlaboranta kun IURV kaj estis tiel rekonita nur post la favora raporto redaktita de trimembra komisiono nomita de la sekretariejo de IURV. Sciante, ke tiu asocio evoluis en la orbito de Komintern, estas klare, ke IAREV enskribi ?is dekomence kiel elemento de ampleksi ?anta sistemo kun multaj disdividoj.
Tamen. Por esperantistaj verkistoj kun revolucia idealo, tio konsistigis bonan okazon por pruvi, ke Esperanto povas esti multe pli ol utila komunikilo, ke ?i anka ? estas ta ?ga esprimilo por pli kaj pli riĉa literaturo. Profundigi la lingvisman pripensadon pri la internacia lingvo, disvastigi kaj diskonigi esperantistan revolucian literaturon, kaj tiel plialtigi la kulturan nivelon de la laborista klaso : jen la celoj de la nova asocio.
De tiam, necesis scii ĉu eblos longe protekti la ekvilibron inter la specifaj celoj de IAREV kaj tiuj, ĉefe ideologiaj kaj politikaj, de la sistemo instalita de la soveta re ?imo.
III- La Nova Etapo : de relativa a ?tonomio al instrumentigo.
La historio de La Nova Etapo enhavas du periodojn : la unua, dum kiu la redakta komitato de la revuo ?ajnis disponi pri certa a ?tonomio, kaj la dua, markita de nekontestebla subigo al la volo de la soveta povo. La turnopunkto situis post la apero de la numero 3 de la asocia revuo, en kiu lastfoje trovi ?is artikoloj dediĉitaj al lingvaj problemoj.
III - 1 unua periodo : relativa autonomio
Ekde la unua numero, La Nova Etapo prezenti ?is kiel la komuna organo de IAREV kaj de ISLK (Internacia Sekretario de la Lingvaj Komisionoj), eliga ?o de SEU, dum IAREV deklaris sin kiel Esperanta sekcio de IURV.
Sur kio bazi ?is la partnereco inter IAREV kaj IURV ? Ĉu kompleta egaleco ? a ? ĉu IURV, pli malnova asocio, alkutimigita al la subtila ?oj kaj la serpentumoj de la soveta sistemo, dekomence estis la ĉeforkestranto ? Komenco de respondo ?ajnas trovi ?i en la deklaroj, kiujn la du asocioj kune publikis en la numero 1 de La Nova Etapo.
Unua artikolo de IAREV, provis pruvi, ke La Nova Etapo, kiel indikis ?ia nomo, ne eliris el nenio sed ina ?guras novan fazon en la historio de la revolucia esperantista movado. Äœi estis prezentata kiel la heredanto de La Nova Epoko [9], havanta la samajn celojn kiel ties anta ?o : disvolvi la revolucian esperantistan literaturon, progresigi la internacian proletan kulturon, sed, kaj tio estis la nova ?o, per konstanta referenco al la marksismo-leninismo.
Poste venis du tekstoj, unu je la nomo de IURV, alia je tiu de IAREV. La du asocioj asertis, ke ili havas la samajn celojn : batali kontra ? la minaco de imperiisma milito, konigi la veron pri Sovetunio, batali kontra ? fa ?ismo kaj socialfa ?ismo.
Referenco al marksismo-leninismo, ali ?o al la politikaj celoj difinitaj de la oficialaj sovetaj instancoj : jen signoj, kiuj ?ajnas indiki nekontesteblan envici ?on, same kiel evidenti ?as, ke IURV donis la tonon en sia artikolo titolita "Al la tuta revoluciema verkistaro de la mondo". Sisteme mani ?ea en la enhavo, ekstreme akratona, tiu artikolo sendis alvokon al la ?enerala mobilizo de la verkistoj ; la milito estis deklarita al la bur ?a kulturo, kiu "serĉas subtenon en la konkordato kun la katolika eklezio, renaskas mistikajn teoriojn de la fe ?da mezepoko, penas ka ?i la putrajn apogilojn de sia regado post la fumkurteno de nigra obskurantismo". Post tiu flama parolado, la deklaro de IAREV preska ? ?ajnis esti modelo de modereco. La tempo de la sistema envici ?o ankora ? ne alvenis, kiel atestis la enhavo de la du unuaj numeroj.
La tri anoncitaj temoj, literaturo, kulturo, lingvoscienco estis bone pritraktitaj kaj inter ili la lasta havis belan lokon kun 8 artikoloj, preska ? ĉiuj tre densaj, subskribitaj de la plej bonaj lingvistoj de la revolucia esperantista movado : "Esperanto, kodo a ? reala konscio ?" (E. Drezen), "Esencaj momentoj en la lingva teorio de Zamenhof" (E. Spiridoviĉ), "Ĉirka ? la teorio de Esperanto" (E. Wüster), "La Internacia Lingvo la ? marksisma vidpunkto" (A. P. Andrejev) ktp...
Malpli dense la kultura rubriko ĉefe valoris pro du longaj artikoloj, la unua dediĉita al Goeto okaze de la centjarfesto de lia morto, la alia pritraktanta la rilaton inter Heine (Hajne) kaj la komunismo,skribita de certa Bu ?arin. Ĉu la akcepto de tio ĉi ne estis la signo de la relativa a ?tonomio pri kiu ankora ? disponis IAREV, kaj eĉ de la a ?daco de la redakta komitato, se oni scias, ke Bu ?arin, eĉ se li faris sian memkritikon en 1929, post riproĉoj al Stalin pri perforto de la kampa kolektivigo kaj la manko de demokratio en la partio, ne plu povis esti konsiderata netu ?ebla bol ?eviko.
La literatura rubriko dividi ?is en tri partojn : originalaj verkoj en Esperanto, tradukitaj verkoj, recenzoj. Oni devas konstati, ke la originalaj verkoj ankora ? malmultis : ok en du numeroj, inter kiuj estis ses poemoj, ofte tre mallongaj. Ekzistis nekontestebla manko, kiun substrekis Nekrasov ekde la unua numero. La ? li, en 45 jaroj, de 1883 al 1928, nur 5 verkoj meritis esti konsiderataj kiel eroj de revolucia esperanta literaturo, inter ili trovi ?is tiu de L. Bergiers (Ber ?je) "ILI" kaj tiuj de E. Izgur Je la nomo de l’ vivo" kaj "Nur volu". Amba ? verkistoj estis IAREV-anoj.
Sed Nekrasov tuj aldonis, ke la tendenco iris en bona direkto danke al la eldona agado de Ekrelo, kiu aldonis al la listo tri novajn verkojn : La Himno de Ljubin, Ĉe Abismo de ?rima, Solidareco de Kuzmiĉ. Tiel li, proklamante sian konvinkon, povis konkludi, ke la esperanta revolucia literaturo certe mirinde progresos, kaj balda ? povos trovi ?i en la unua rango en la ?enerala Esperanta literaturo.
Tiu apena ? ka ?ita defio al Literatura Mondo [10] restos sensekva.
III - 2 : La lingvoscienca cignokanto
La lingvista pripenso pri Esperanto esprimi ?is lastfoje en la numero 3 de La Nova Etapo, en teksto titolita "Tezoj pri la internacia lingvo" [11].
Tre dialektike, la dekunu tezoj disvolvis argumentaron, kiu estis nur elmontro de rektlinii ?o la ? la oficiala doktrino, do vera kapitulaco.
Unua fazo : Esperanto estas pravigita kiel komunikilo je la servo de la revolucia proletaro, same kiel estas pravigita lingvista pripenso pri ?i.
Unua konkludo : Esperanto ne estas mortnaskita lingvo, kiel iuj asertas.
Dua fazo : sed la momenta prioritato estas ne la internacia lingvo, sed male la disvolvi ?o de la naciaj lingvoj, kiuj devas servi al la progresoj de la socialismo.
Tria fazo : la dialektika materiismo estas alvokata por klarigi ke, finfine, Esperanto estas nur superstrukturo markita de sia bur ?a deveno, kaj pro tio devojigita kiel ilo de la imperiismo.
Krom kelkaj kritiketoj la direkcio de SEU brue aprobis tion, kaj Drezen ne hezitis paroli pri "kolosa rezulto". Tiel kolosa, ke neniam plu oni parolis pri lingva pripenso en La Nova Etapo.
Kie restis la tempo, tamen ne tiel malproksima (estis en 1930), kiam la ukrainaj esperantistoj S. Sinickij kaj V. Sosjura a ?dacis proponi, ke Esperanto fari ?u la lingvo de la soveta ?tato ? Tiu revo estis ne nur definitive entombigita, sed la soveta povo, malagnoskante sian promeson de batalo por la disvolvi ?o de la naciaj kulturoj, enga ?i ?is ekde 1932 en subprema politiko, kaj la ukraina kulturo estis unu el la unuaj kaj plej gravaj viktimoj.
III- 3 La instrumentigo de La Nova Etapo
La malapero de la lingvoscienco estis nur unua pa ?o. En la dua fazo, la revuo de IAREV perdis ĉian a ?tonomion kaj estis nur la disvastigilo de literaturo sisteme dediĉita al la glorigo de la konstruado de la socialismo.
Ju ?u mem. La lasta numero de La Nova Etapo komencis per longa ekstrakto (13 pa ?oj) de la romano de V. Katajev "Tempo Anta ?en", kiu elvokas la labortagon de skipo de laboristoj dungitaj por fabrikado de la betono uzata en la konstruo de la siderurgia komplekso de Magnitogorsko. La skipo ambicias superi la produktorekordon ?is nun apartenanta al ?arkovaj laboristoj. Misio plenumita fine de la tago. Poste venis la elvoko de la transformo de la kamparoj (kolektivigo, kampara ma ?inismo) kun interalia fragmento el romano de Åœolo ?ov, kies titolo ne estis menciita, oma ?o al la entuziasmo de la Komunista Junularo, glorigo de la te ?nikaj progresoj, de la kultura progresego farita dum la unua kvinjara plano, la tuto interrompita per intermetitaj batalemaj poemoj ("Pretaj por la batalo", "Ni estu pretaj...)".
Entute, 15 tekstoj, veraj panoramoj de la unua kvinjara plano. Kelkaj ilustra ?oj, fotoj a ? desegna ?oj, akompanis tiujn tekstojn. Ili alportis nenion plian, ĉar ili reprezentis traktorojn a ? traktoristojn, altfornojn konstruatajn, fabrikan korton plenan de veturiloj elirantaj el la fabrikoĉenoj, kaj eĉ specimenon el dentaj radoj.
La IAREV-anoj ?ajne subi ?is. Ĉu ili atendis pli favorajn tagojn, akceptante, ke la sukceso de la unua kvinjara plano estas la prioritato inter la prioritatoj ? Sendube. Sed kion signifis la duobligo de la anoj de la redakta komitato, de 5 al 10 ? Ĉu tio indikis la volon paralizi la funkciadon de la asocio per malfaciligo de la a ?dacaj decidoj ? Almena ? estas certe, ke la pli favoraj tagoj ne venis, ĉar tiu numero de La Nova Etapo estis la lasta.
IV Fino de la unua akto de IAREV
La aresti ?o de L. Renn en Decembro 1932 estis la unua bato por IAREV. La germanaj a ?toritatoj riproĉis al la prezidanto de la asocio, ke li metis siajn militajn kompetencojn en la servon de la laborista klaso kun revoluciemaj intencoj [12]. L. Renn estis poste kondamnita je 2 jaroj kaj duono da malliberejo, sed estis liberigita je la fino de sia puntempo.
Pli gravaj estis la konsekvencoj de la transpreno de la kanceliera posteno fare de Hitler, la 30an de Januaro 1933. Dum la sekvantaj semajnoj, la subpremo komencis frapi la komunistojn, kaj inter ili multaj germanaj esperantistoj viktimi ?is. La materialo de Ekrelo en Lepsiko estis ju ?prenita, ?ia direktoro W. Kampfrad arestata ; la sidejo de IPE en Berlino fermita. Dum kelkaj monatoj IAREV estis perdinta sian materian bazon kaj la plej grandan parton de sia germana legantaro.
Senigite de sia ĉefa ekstera subteno, La Nova Etapo povis supervivi nur kun la apogo de la sovetaj autoritatoj. Ver ?ajne tiuj ĉi, konsiderantaj ke la ludo ne plu valoris, lasis la revuon al sia destino. Tio signifis la finon de ?ia apero. Dum pli ol unu jaro, IAREV endormis.
[1] Enciklopedio de Esperanto : Budape ?to 2-a eldono 1978 p.464
[2] IPE : Internacio de Proletaj Esperantistoj
[3] SAT : Sennacieca Asocio Tutmonda
[4] SEU : Sovetlanda Esperanta Unui ?o
[5] E. Drezen : prezidanto de SEU
[6] En Francio, estis FEP : Fédération des Espérantistes Prolétariens(= Federacio de Proletaj Esperantistoj)
[7] Ekrelo : Eldonkooperativo por revolucia Esperanta literaturo
[8] Esperanta siglo nomanta la internacian asocion de revoluciaj verkistoj, kiu havis sian sidejon en Moskvo, kun naciaj sekcioj en pluraj landoj. En Francio, estis AEAR (Association des Ecrivains et Artistes Révolutionnaires = Asocio de Revoluciaj Verkistoj kaj Artistoj) al kiu mia patro apartenis kiel pentristo
[9] Revuo fondita en 1922 de sovetaj esperantistoj, interalie de N. Nekrasov
[10] Literatura Mondo : bonkvalita esperantista literatura revuo, publikigita en Budape ?to, ĉefe ilustrita de J. Bagi kaj Kaloĉaj
[11] Vidu La Dan ?era Lingvo de U. Lins, eldonejo Progreso, p 367-372
[12] L.Renn devenis el aristokrata familio. Li unue karieris en la armeo kaj partoprenis la Unuan mondmiliton. Li poste forlasis la militservon kaj i ?is komunisto.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.