Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita lundon la 9an de septembro 2024 . Ĝis nun estas 2952 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Ar ?ivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAÄœO

En la sama rubriko

puce ENKONDUKO
puce ÄˆAPITRO I : IAREV 1 (1931-1933)
puce ÄˆAPITRO II : DE IAREV 1 al IAREV 2 (1934)
puce ÄˆAPITRO III : IAREV 2 (1934 - 1937)
puce ÄˆAPITRO IV : TRAGIKA EPILOGO
puce KONKLUDO
puce Fontoj kaj bibliografio
puce Anekso : SKISMOJ KAJ REUNUIÄœOJ EN LA PROGRESEMA ESPERANTO-MOVADO (1931-1939)

ENKONDUKO


La historio de IAREV (Internacia Asocio de Revoluciaj Esperantaj Verkistoj) estas la mallonga kaj tragika historio de grupo de revoluciaj esperantistoj, ĉefe sovetaj, kiuj supozis, ke la Oktobra Revolucio de 1917 malfermis novan eraon por la homaro, tiu, dum kiu ĉesos homekspluatado, kaj en kiu Esperanto ludos esencan rolon por la proksimigo de la homoj. Tiuj esperoj estis duoble kaj tragike perfidataj : la revolucio, kies tasko estis liberigi la homojn, naskis totalismon, kaj la esperantistoj trovi ?is inter ?iaj viktimoj.


Fondita en 1931, la asocio ĉesis funkcii dum la unuaj monatoj de 1937, ne pro iu malpermeso, sed ĉar sovetaj komitatanoj unu post la alia estis arestitaj anta ? ol oni ekzekutis ilin krom unu, V. Kuzmiĉ.


Honoré Bourguignon (Honore Burginjon), mia patro, ne estis unu el la unuaj IAREV-anoj. Li i ?is unu el la komitatanoj nur komence de 1934, sed la ĉefa rolo, kiun li de tiam ludis en la asocio permesas al mi pensi, ke lia ali ?o, pli ?uste la akcepto de la taskoj, kiuj estis konfiditaj al li, markis turnopunkton en la historio de IAREV ; pro tio mi distingos almena ? du periodojn en tiu historio : tiu, kiu anta ?is la alvenon de mia patro, kaj tiu, kiu komenci ?is kun li.


Eble mi eraras, sed mi pensas, ke ?is nun neniu provis verki detalan historion de IAREV. En la verkoj pri la historio de la esperantista movado la asocio estas nur mar ?ene menciita en la plej bonaj kazoj, a ? eĉ tute forgesita. Mi eĉ opinias, ke multaj nunaj esperantistoj scias nenion pri ?i. Ver ?ajne, oni respondos, ĉar tiu asocio ne estis multe pli ol grupeto, kies influo estis neglektinda.


La komitatanoj de IAREV 2

H.BOURGUIGNON
1899-1944
mortis en punekzilo

N. NEKRASOV
1900-1938
mortpafita|

E. MIHALSKI
1897-1937
mortpafita

L. BERGIERS
1904- ?

E. IZGUR
1881-1937
mortpafita

L. RENN
1889-1979

V. KUZMIC
1904-1943
mortigita en malliberejo

S. USMANOV
1898-1937
mortpafita

|
Grupeto, eble. Sed grupeto, kiu enhavis la plej bonajn esperantistojn kun revoluciaj idealoj : E. Mi ?alski, V. Varankin, N. Nekrasov, ekzemple, a ? elstaraj lingvistoj kiel E. Drezen, E. Spiridoviĉ, E. Wuster, kies pripensoj nutris la unuajn numerojn de la Nova Etapo, la unua el la IAREVaj revuoj. Eĉ se la kontribuo de tiaj homoj estis efemera, la grupeto ludis nekontesteblan rolon en la pliriĉigo de la Internacia lingvo, kaj jam pro tio, la aserto, ke la influo de la asocio estis ridinda, ne estas akceptebla.


Sed anka ? necesas demandi sin pri la kialoj, kiuj retenis IAREV-on en grupeta stato. Tion mi provos fari, remetante la historion de IAREV en la kuntekston de la 30aj jaroj, tiun de la skismo, kiu dividis la progreseman esperantistan movadon, tiun de la "Granda Historio", tiun de la stalinismo unue ; ni tiam vidos kiel IAREV, post la unua instrumentigo, estis mar ?enigita anta ? la fizika neniigo de la plimulto el ties gvidantoj.


Fine, se necesus, ke mi donu almena ? unu kialon por mia intereso pri IAREV, tio estus jam tute sufiĉa. La rakonto de ?ia historio estas por mi memora devo, ne nur, ĉar mia patro estis implikita en ?i, sed anka ? pro la tragika destino de liaj komitatanaj kamaradoj. Rememorigi tiun destinon, provi kompreni la nekompreneblan : jen la motivoj de tiu eseo. Mi ne intencas la ? la skemo "bono kaj malbono" diferencigi inter ?afide puraj homoj, la IAREV-anoj, kaj la stalinisma sistemo enhavanta ĉiujn imageblajn malvirtojn. Mi ne certas, ĉu la IAREV-anoj estis tute neriproĉindaj ; plurajn detalojn de iliaj personecoj kaj de iliaj vivoj mi tute ne konas. Sed almena ? mi certas, ke ili ne meritis tiom teruran sorton. Tial mi dediĉas tiun verketon ĉefe al la komitatanoj de la dua periodo de IAREV : al E. Izgur, E. Mi ?alski, V. Kuzmiĉ, N. Nekrasov kaj Åœ. Usmanov, kiuj ĉiuj estis viktimoj de la stalinisma teroro, kaj al mia patro, kiu mortis en 1944 en la koncentrejo de Dachau (Da ?a ?).


Mi ne pretendas verki kompletan historion de IAREV. Unue ĉar mi, kiel indikas la titolo, dediĉas al mia patro grandan parton de mia eseo, sed anka ? pro tio, ke eĉ se mi havus al ambicion verki kiel eble plej kompletan historion de la asocio, mi frontus preska ? nesolveblan problemon : la grandega manko de dokumentoj. Kio restas, ekzemple, el la abunda plurjara korespondado inter mia patro kaj la sovetaj komitatanoj a ? la agentoj de IAREV en aliaj mondpartoj ? Ĉe mi, preska ? nenio : deko da leteroj, ?enerale longaj, al japanaj korespondantoj, inter kiuj la ĉefa estis Kurisu Kei, kaj tri leteroj al E. Mi ?alski. Nenio, kompare al la grandega dokumentaro, kiu plenigis tutan ĉambron en la lernejo de Callian (Kaljan, departemento Var), kie mia patro instruis ?is lia aresto fare de GESTAPO-anoj. Ĉio forbrulis je la fino de la milito. La grandegaj mankoj de mia dokumentaro, la neebleco povi kompari tro fragmentajn informojn devigis min uzi la demandosignon pli ofte ol mi ?atus.


Pli kompleta kaj pli firme bazita historio de IAREV restos do farinda post mia eseo. Mi deziras, ke esperantistoj pli bone informitaj ol mi, en pli bona situacio por atingi la necesajn dokumentojn transformos tiun pli malpli kontesteblan skizon en pli fortikan konstrua ?on. Tiam IAREV estos definitive savita de la preska ?a forgeso, en kiu ?i ne meritas resti.

DANKOJ

Mi plej elkore dankas al ĉiuj, kiuj helpis al mi dum mia dokumenta traserĉo : Jean AMOUROUX, Madeleine BENS-FREINET, Michèle CHATEAU, Michel DUC-GONINAZ, Claude GENIN, André GENTE, Jean GIRAULT, Géo JUNIER ? , KURISU Kei, Léo LENTAIGNE, Ulrich LINS, J.M. Luka ?eviĉ, Anne-Sophie MARKOV, Henri MASSON, Daniel MOIRAND, Henri PORTIER, M. POURPE, Léo VULFOVIĈ.

Dankon al amiko Louis Fragier, kiu zorgis pri la enpa ?igo de la franclingva originalo.

Dankon anka ? al mia filino Claude, kies demandemo pri la esperantista aktivado de sia avo estas la origino de tiu eseo.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio