sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando



Kiel ĉie, ankaŭ en Finnlando la kamparanoj formas la reakcian elementon.


Ĉi tie ili nomiĝas Lappo. Ilia ĉefsidejo estas en Oesterbotten. Estas fanatik-religia movado, kiu ne ĝenas sin uzi la plej terurajn batalilojn. Malaperigo de homoj estas je la tagordo. Eĉ el la parlamento ili forprenis siajn viktimojn k transportigis ilin al la interno de l’lando. La tiea faŝismo, konsistanta el pastroj, bienuloj k fabrikantoj, povis kolekti facile la nekontentajn amasojn ; ĉar ankaŭ en Finnlando la mizero estas granda inter la mezkamparanoj. Pro timo je senproprigo ili unuiĝis kontraŭ la revolucia laboristaro k postulas forpelon de l’komunistoj k pendigon de la gvidantoj. Ilia organizo estas forta, ĉar ili unuiĝis kun la reakcia ŝirmligo ; ili nombras ĉ. 100 000 armitajn virojn. La registaro interkonsentas kun la "Lappo". Kiam ili en forto de 40 ĝis 50 000 viroj marŝis al la ĉefurbo Helsinki, ĉiuj publikaj konstruoj flagis k la ministroj paroladis. Dum la faŝista parado en Helsinki trifoje delegitoj de la ``Lappo" postulis ĉe la administracio de l’popoldomoj (sindikat-domoj) la suprentiron de l’faŝista flago, lastfoje je minaco de detruo. La administracio telefonis al la polico pro helpo, sed tiu respondis, ke ĝi estas senforta kontraŭ la Lappo-anoj k plej bone estus suprentiri la flagon por malebligi la detruon al la domoj. Nun la administracio suprentiris la flagon. Tiu tago estis la plej nigra en la finnlanda laborista movado.


Laboristaro k kamparanoj kompreneble provis ekorganizi la kontraŭstaron k fondi propran ŝirmligon. Sed sciigoj pri la sukceso ankoraŭ mankas.


Laŭ I. N. O.


El Sennaciulo, la 18an de septembro 1930

Sama rubriko :


puce Marteno Lutero King : Revon havas mi

puce Ni certigu la malsukceson de ekstremdekstro la 7an de julio !

puce Ĝemil Ksus Pri la origino de la civitana milito en Sirio

puce Victor PORI : Kiuj estas la veraj "novkuloj" ?

puce Intervjuo kun franca patro kaj ties filo post la atenco en Parizo : Ili havas armilojn, sed ni florojn...

puce Mortulaj ŝipoj kaj la amastombejo Mediteraneo

puce Ziegler : Ili havas pli da potenco ol iam ajn posedis imperiestro

puce Kabe : Ordona cirkulero de la sultano al la turkaj gazetoj

puce T-ĉemizo Internacia solidareco

puce MEDEF (Tutlanda organizo de francaj mastroj) - franca registaro, konstitucio de Eŭropo, kapitalista tutmondigo,

puce Mikis Teodorakis : Herooj komparataj kun krimuloj (artikolo)

puce D. Sherriff : La Priorganiziga Teorio de Daniel de Leon (artikolo)

puce Jean-Patrick Annequin : Pensi la Komunumon hodiaŭ

puce I.N.O. : La Lappo-faŝistoj en Finnlando

::: Ĉiuj :::



Supren