Sabato, la 24an de januaro, ni ok membroj de la pariza SAT-rondo kunvenis por provi respondi al tiu demando. Jen, por la aliaj, resumo de tiu diskuto.
La politika signifo de la vortoj « dekstro » kaj « maldekstro » devenas de la Franca Revolucio. Tiam, en la dekstra parto (la ? la vidpunkto de la prezidanto) de la nacia asembleo sidis tiuj, kiuj ne volis, ke la sociaj ?an ?oj okazu tro abrupte kaj tro rapide, dum en la maldekstra parto trovi ?is la plej revoluciemaj, kiuj eĉ estis pretaj uzi perfortajn rimedojn por starigi pli justan sociordon. Dum la du postaj jarcentoj, la modelo de bur ?a demokratio disvasti ?is tra la mondo, kaj la ideoj pri dekstro kaj maldekstro estis uzataj tra multaj aliaj landoj. Ĉe la komenco la dekstruloj estis la reakciuloj, kiuj batalis por la interesoj de la mastroj, dum la maldekstruloj defendis la rajtojn de la laboristaro. La afero i ?is multe pli komplika post la « venko » de socialismo en kelkaj landoj, kie teorie maldekstra gvidantaro subpremis la laboristojn. Aliflanke, en la kapitalisma paradizo, maldekstraj politikaj partioj pli kaj pli forgesis siajn komencajn celojn, kaj ofte kontribuis al la liberaligo de la tutmonda ekonomio, kiun ni nun ?uas. Krome, pro la malsameco de la situacioj la ? la landoj, la distingo inter dekstro kaj maldekstro ĉiam estas tre relativa. Do, ĉu ni for ?etu tiujn vortojn por ne fortimigi homojn, kiuj ne plu kredas je politiko ? Ni opiniis, ke ne. Åœajnis al ni, ke eblas konservi la jenan difinon : estas maldekstra ĉio, kio batalas kontra ? kapitalismo kaj homekspluatado. La ? tiu difino SAT estas maldekstra organizo, ĉar ?i kontribuas al tiu batalo per siaj kulturaj kaj klerigaj rimedoj.
Jen pri la ideoj. Sed la situacio i ?as multe pli komplika kiam oni transiras al la homoj, kiuj ?enerale ne estas unublokaj esta ?oj, kaj eĉ ofte montri ?as kontra ?diremaj. Tiel okazas, ke homoj, kiuj sin deklaras maldekstruloj (do homoj agantaj en la senco, kiun ni difinis kiel maldekstra), fakte kondutas pri kelkaj aferoj la ? dekstra maniero, tio estas favore al homekspluatado. Reciproke, homoj, kiuj pro familiaj a ? tradiciaj kialoj sin difinas kiel dekstruloj, foje tre efike batalas favore al la laboristaro, ekzemple kiam ili postulas lingvan demokration kaj subtenas rektan komunikadon inter homoj el malsamaj landoj. Kun tiuj homoj ni ĉiuj povas konstrue kunlabori pri diversaj klare difinitaj projektoj. Ni ĉiuj konsentis, ke eĉ se la ideoj pri dekstro kaj maldekstro havas sencon, ni nepre evitu glui etiketojn sur individuojn. Tio povus esti nur miskompreniga kaj riskas forpeli interesajn homojn. Fruktodona kunlaborado ĉiam eblas kun homoj, kiuj vere akceptas homajn rajtojn.
Ĉe la fino ni konkludis, ke la temo estas plu diskutenda en Sennaciulo kaj dum estontaj kongresoj, por pli precize difini la konkretajn taskojn de SAT, kiel maldekstra organizo en la nuna mondo, kaj por pli klare prezenti nin al la ekstera publiko.
el Sennaciulo, aprilo 2004
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financa ?oj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Po ?tkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkonti ?i kun SAT-anoj en Parizo, informi ?u ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
a ? al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la pa ?o, skribu al pa ?o-aran ?ulo.