sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)



Sarah Kirsch
Jen tiu ĉi vespero, Bettina


Jen tiu ĉi vespero, Bettina,
ŝanĝiĝis nenio. Ĉiam
ni estas solaj, se ni skribas al la reĝoj,
al tiuj de l’ koro, kaj al tiuj de l’ ŝtato.
Kaj ankoraŭ nun
ektimas nia koro, se aŭdeblas
aliaflanke de l’ domo veturilo.


tradukis Dorothea Kaiser
por ĉiuj inoj de l‘ mondo


Rimarkoj : Bettina de Arnim (1785-1859). Ŝi estis kaprica kaj pasia literaturdamo. Ŝi entuziasmiĝis pri novaj ideoj, ŝi okupiĝis jam tre frue pri politika kaj spirita emancipiĝoj de inoj. Goeto, kiun ŝi ŝatis kaj adoris, ŝi renkontis kaj vizitis plurfoje, ŝi interŝanĝis multajn leterojn kun li. Ĉar ŝi estis forta postulema ino, Goeto iom timis ŝin... Sarah Kirsch estis fama poetino el GDR, kiu ankaŭ post la falo de GDR verkis sukcese.
 

}
Sama rubriko :


puce Marie Hankel : Simbolo de l’ amo (rimpoemo)

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce  Gioconda Belli : Speguldoloro

puce Eli Urbanova : En sonĝo nur... (rimpoemo)

puce Ivan Goll : Nur de kiam....




Supren