sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Ivan Goll : Nur de kiam....

prozpoemtraduko


Ivan Goll
Nur de kiam...

  Nur de kiam vi konas min,
 mi konas min mem !


V  Iam mia korpo kuŝis malproksime de mi
  kiel fora kontinento


Kaj mi sciis de mi
 nek la orienton nek la sudon

Solecaj estis miaj ŝultroj
 kiel forgesita roko

 Ĝis viaj manoj tuŝis ilin ;
 nur de tiam mi sentis min !

 Tiumomente mi ricevis okulojn
 kaj mia buŝo formon

 
L divenis miaj piedoj sian kuradon
 kaj mia koro sian baton

 

L  Nur nun mi min amas
 ĉar amas vi min !
 

tradukis Dorothea kaj Hans-Georg Kaiser


Sama rubriko :


puce Marie Hankel : Simbolo de l’ amo (rimpoemo)

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce  Gioconda Belli : Speguldoloro

puce Eli Urbanova : En sonĝo nur... (rimpoemo)

puce Ivan Goll : Nur de kiam....




Supren