sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Eli Urbanova : En sonĝo nur... (rimpoemo)



Eli Urbanova
En sonĝo nur...


En sonĝo nur
ni niajn korpojn tuŝas
tremante pro volupt’,
en sonĝo nur
mi en la brakoj kuŝas,
venkito jen sen lukt’.


En sonĝo nur
ni pekas sen pudoro
regataj de pasi’,
en sonĝo nur
mi tra feliĉa ploro
diradas al vi : ci !


1958



Eli Urbanova en Vikipedio

Sama rubriko :


puce Marie Hankel : Simbolo de l’ amo (rimpoemo)

puce Sarah Kirsch : Jen tiu ĉi vespero, Bettina (prozpoemtraduko)

puce  Gioconda Belli : Speguldoloro

puce Eli Urbanova : En sonĝo nur... (rimpoemo)

puce Ivan Goll : Nur de kiam....




Supren