sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)



Tiun parodian version de fama kanto, balado laŭdanta la heroecon de lokomotivestro, verkis la fama muzikisto k aktivulo el la movado ILM (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World) Joĉjo Hilo (Joe Hill), kiu per ĝi faras el heroigita homo fian strikrompanton.



laŭ usona popolkanto.


Origina titolo : Casey Jones - The Union Scab (alklaku por vidi anglalingvan tekston).


Teksto de Joĉjo Hil’ (1911),
trad. Vito Markovo k Gari’ Miklo
(Gary Mickle) (2007).


Sed Kejzi’ Ĝoŭns’ rifuzis kaj li estis la stirist’.
Likadis bolkaldron’, paneis ĉiu stiril’,
Motoro kaj lagraro misis kun malutil’.


Kejzi’ Ĝoŭns’ uzis tian fifatrason.
Kejzi’ Ĝoŭns’ penis plej kun ĝoj’.
Kejzi’ Ĝoŭns’ ja ricevis dankmedalon
Pro fidel’ kaj fordonem’ ĉe SP-fervoj’


Al Kejzi’ oni diris : « Helpu venki ĉe la strik’ ! »
Sed Kejzi’ tuj respondis : « For, al vi mi diras : Fik’ ! »
Do tiam iu metis kelkajn ŝpalojn tra la trak’
Kaj fundon trafis Kejzi’ kun bruega bum-krak’ !


Kejzi’ Ĝoŭns’ trafis fundon de l’ rivero.
Kejzi’ Ĝoŭns’ prave kriis « Hoj’ ! »
Kejzi’ Ĝoŭns’ tiel iĝis anĝeleto
Kaj forflugis nuben per la SP-fervoj’.


Nu kiam Kejzi’ Ĝoŭns’ alvenis ĉe la paradiz’,
Anoncis : « Kejzi’ Ĝoŭns’, ŝoforo de l’ lokomotiv’. »
« Bonvenon, » diris Petro, « jen unua por vi task’ :
La anĝel-muzikistan strikon fuŝu kun hast’. »


Kejzi’ Ĝoŭns’, ĉe la paradiza pordo,
Kejzi’ Ĝoŭns’, staris ĉe la sojl’,
Kejzi’ Ĝoŭns’ tuj anĝelan strikon fuŝis
Kiel jam kun homoj de la SP-fervoj’.


Kunvenis ĉiuj urĝe kaj alvenis ĉe konstat’,
Ke Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikojn fuŝas ĉie sen prokrast’.
La anĝel-sindikat’ kun la numero 24
Decidis lin forpeli tra la ora ŝtupar’

SP-fervoja stacio en Davis’
Fotis G. Miklo


Kejzi’ Ĝoŭns’ iris en inferon rekte.
« Kejzi’ Ĝoŭns’, » gruntis la gargojl’.
« Kejzi’ Ĝoŭns’, nun ŝovelu sed pri sulfur’ :
Jen la pun’ pro strik-fuŝad’ ĉe SP-fervoj’ ! »

Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto
Registrita en Kvinpetalo kadre de muzikstaĝo, dum somero 2007.
Aŭskultebla per Videolanaudacity.


Gloso : SP estas mallongigo por la Sud-Pacifika fervoj-entrepreno (usone Southern Pacific).


Notoj


[1] laŭvorte "Longharaj predikistoj" en la anglalingva originalo


[2] Malsatarmeo : traduko de "Starvation Army", vortludo je "Salvation Army", t.e. Savarmeo


[3] "sanktaj ruliĝantoj" (vd. http://en.wikipedia.org/wiki/Holy_Roller) nomiĝas anoj de kristanaj-fundamentistaj konfesioj ; la nomo estiĝis pro tio, ke iuj el ili kutimas fali en ekstazon, krii, ruliĝi sur la planko k.s. dum la diservo

Sama rubriko :


puce Supernova : Pasio en katen’ (elektroroka muzikvideo)

puce La Fiŝkaptisto

puce Vivu la stel’ ! (kanto)

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan

puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie

puce LA PLEBE : Bella Ciao (muzikvideo)

puce Kompanio Ĵolimoma : Plimultularo de la mond’ (kantotraduko)

puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?

puce Marko Neŝiĉ : Salut’ al vi (packanto)

puce Valentina Canzino : Ami (kanto)

puce LEA Kantaro

puce Kantaro : Verda Trobadoro

puce Kristnaskkanto : Abio vi, abio vi !

puce Infankanto : Zime-zum...

::: Ĉiuj :::



Supren