Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi
UNUA PAĜO

En la sama rubriko

puce  JoMo frapas la ĉielan pordon de Bob Dylan
puce E.McCurdy : Ĉi nokte sonĝis mi (kanto el "Verda Trobadoro")
puce Earl Robinson / Alfred Hayes : Joe Hill (kantotraduko)
puce Esperanto Desperado : Skavirino (muzika video)
puce Esperantoband : Kiam vi ne estas ĉi tie
puce Georges Moustaki : Per alud’ (kantotraduko)
puce Georgo Brasenso : La Balado de homoj fieraj pri sia deveno
puce Himno de la Popola Unuiĝo de Ĉilio : Ja ni venkos ! (kantotraduko)
puce Infankanto : Zime-zum...
puce Jevtuŝenko : Ĉu la rusoj celas al milit’ ?
puce Joe Hill : Kejzi’ Ĝoŭns’ la strikrompanto (folkkanto)
puce Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)
puce Johano Baptisto Klemento & Antonio Renardo : La Tempo ĉeriza (kantotraduko)
puce Kantaro : Verda Trobadoro

Joe Hill : La predikisto kaj la sklavo (Torto post la morto)


Tiun parodian version de fama kanto, mokantan la iluziojn ligitajn al religio k denuncante la manipulojn de religiaj influuloj, verkis la fama muzikisto k aktivulo el la movado ILM (Industriaj Laboristoj de la Mondo, usone IWW : Industrial Workers of the World) Joĉjo Hilo (Joe Hill).


El pluraj kanzonoj parodiantaj tiujn de la Savarmeo, kiun la ILM-anoj regule frontis dum siaj manifestacioj (la Savarmeanoj provadis haltigi la surtstratajn publikajn paroladojn laŭtkantante siajn religiajn antemojn por kovri la voĉon de la laboristaj agitantoj), tiu ĉi estas la plej fama. La esprimo "torto post la morto" (pie in the sky, laŭvorte "pasteĉo en la ĉielo"), t.e. iluzia promeso neniam plenumota aŭ neatingeblaĵo, eĉ transiris al kutima uzado en la ĉiutaga lingvo.


Jen la kanto kun muziko laŭ usona religia himno.


Origina titolo : The Preacher and the Slave - Pie in the Sky (alklaku por vidi anglalingvan tekston)


Teksto de Joe Hil’ (1911),
trad. Vito Markovo k Gari’ Miklo
(Gary Mickle) (2008).


Longharuloj eliras dumnokte,
Vin instruas pri virta vivo dokte ;
Sed se vi demandetas pri manĝo,
Ili jen respondadas sen ŝanĝo :


Ĝis plensato manĝos vi
Supernube en ĉiela idili’.
Labor’, preĝ’ ; vivo-streĉ’,
Sed jen tort’, ĝua sort’, post la mort’ !


Kaj la Malsatarmeo spektaklas,
Jen kantadas, preĝadas, manklakas,
Ĝis vi lastan moneron fordonas,
Por vi trampo denove jen sonas :


Ĝis plensato manĝos vi...


Ruliĝantoj Saltantoj eliras,
Kaj ĉu hurle, ĉu salte, ebrias,
« Vian monon al Jesuo donu
Tiel ĉiuj resaniĝos nun ! »


Ĝis plensato manĝos vi...


Se vi ŝvitas por edzin’ kaj idoj -
Provas ĝueti iom da ridoj -
« Vi, pekant’, malbonul’ » ili diras,
Kaj ĉe l’ mort’ al infero vin tiras.


Ĝis plensato manĝos vi...


Laboruloj de l’ Ter’, unuiĝu,
Solidare por liber’ batalu ni, ĉu ?
Kiam ni la plebanoj venkantos,
Al la fiprofituloj ni kantos :


Ĝis plensato manĝos vi
Kiam kuiros por ĉiuj ni.
Lignohak’ : eka task’ ;
Manĝos vi kiam pretos la tort’ !






Notoj


[1] laŭvorte "Longharaj predikistoj" en la anglalingva originalo


[2] Malsatarmeo : traduko de "Starvation Army", vortludo je "Salvation Army", t.e. Savarmeo


[3] "sanktaj ruliĝantoj" (vd. http://en.wikipedia.org/wiki/Holy_Roller) nomiĝas anoj de kristanaj-fundamentistaj konfesioj ; la nomo estiĝis pro tio, ke iuj el ili kutimas fali en ekstazon, krii, ruliĝi sur la planko k.s. dum la diservo

La pirarmido de la la kapitalisma sistemo
 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio