.jpg)
Nikolao NekrasovSoneto pri Esperanto
Vi, Esperanto, estas mia prismo,
Tra kiu vidas mi el mia ĉel’.
Tra vi mi vidas nigron de abismo,
Tra vi mi vidas blankon de ĉiel’.
Kun vi konverĝis mia organismo
Kaj eble do pro tiu paralel’
Mi mem en mia stranga egoismo
Reflektas Esperanton en malhel’.
Ĉu estas mi individu’ unika,
Ĉu nura homarer’, senkvalifika
Kaj kiun rolon ludas mia vers’ ?
Mi mian koron nur konscias bone
Batadi samregule, unutone
Kun la grandega kor’de l’ univers’.