|
serĉado :
|

Sur la kordoj de sunaj radioj,
Estingitaj de blua vespero,
Mi muzikas preludon hodiaŭ,
Kiun revis la koro hieraŭ.
Kaj fariĝas magie realaj
Miaj sonĝoj, esperoj kaj zorgoj.
Mi ne dubas : en ĉiuj detaloj
Ĉio plene pravigos sin morgaŭ.
Moskvo, 20.01.1920
el La Nova Epoko, p 3, okt. 1922