
Nekrasov
Mia lingvo
Ĉe sfero, kie vibras lim’
De homparolo ordinara,
Ekplantis mi en la anim’
La lingvon de spirit’ homara.
Al mia slava patrolang’
Mi faris profundegan tranĉon
Kaj al trunket’ en ruĝa sang’
Mi inokulis verdan branĉon.
Sed kiel plej natura hom’
Suĉinta el patrina mamo, -
El la sovaĝa idiom’
Elkreskis mia nova amo.
El profundej’ de loka hum’
Al la trunket’ inokulita
La suko fluas, kiel rum’
Kaj fermentad’ embri-incita.
Ĝi fluas, verda tera suk’,
Fariĝas hele rozkolora
Kaj ekburĝonas ŝelveruk’
Per flor’ mirinde dolĉodora.
Klinite ie sur dekliv’
Mi kreskas ĉe naturkloakoj,
Sed vaste al tutmonda viv’
Sin tiras miaj branĉoj-brakoj.
Per tiu mondoventa tuŝ’
Putriĝas mia homosenco
Grandega frukt’ el mia buŝ’
Plimaturiĝas de komenco.
Do floru lukse kaj sen tim’,
Burĝonu malgraŭ la naturo,
Inokulita lingvanim’
De l’ tuthomara vivkulturo.
el La Nova Epoko, N-ro 3, oktobro 1922