|
serĉado :
|
.jpg)
Nun ĝi estas subskribita. Simbolece kolektiĝis la ŝtatestroj kaj registarestroj de la 25 EU-ŝtatoj vendrede en Romo, por meti sian subskribon sub la konstitucion de la Unuiĝo. Kvankam "konstitucio" estas fakte nur eŭfemismo elektita de la oficialula flanko. La multcentpaĝa verko nome havas malmulton komunan kun tiuj bazaj leĝoj, kiujn la civitanoj en la 18-a kaj 19-a jarcentoj perbatalis sur la barikadoj kaj estis baldaŭ poste forgesontaj en siaj koloniaj imperioj. Alie ol en veraj konstitucioj, la homaj kaj civitanaj rajtoj havas nur periferian rolon en la dokumento, kiun oni tiom solene subskribis en Romo. Temas pli precize pri metatraktato, remiksaĵo de la eŭropaj traktatoj, kiuj kolektiĝis ekde la 50-aj jaroj, garnita de kelkaj esencaj plipintigoj.
Merkata ekonomio kaj konkurenco leviĝas al konstitucia rango. Ĉio alia - aŭ preskaŭ ĉio - estas subordigita al tiuj. Ankaŭ tiel bazaj aferoj kiel edukado kaj sano. Kvankam tiu evoluo jam de kelkaj jaroj plikonturiĝis eĉ sen EU-konstitucio, la teksto certe servos ankaŭ por definitive solidigi tiun politikon en betonon.
Esceptoj de la principo de la prioritato de merkato kaj konkurenco troviĝas tie, kie potencaj interesoj tuŝiĝas. Ekzemple kie temas pri franca aŭ germana aŭ eble baldaŭ germana-franca industripolitiko. Ja tial estas planate enpostenigi kiel tiufakan EU-komisaron konfidaton de la germana kanceliero, Günter Verheugen - kun la celo antaŭmalhelpi ĝenajn trudmalhelpojn el Bruselo.
Precipe estas tiel, ke konkurenco kaj merkata ekonomio restas ekstere, kompreneble, kiam temas pri la armila kaj militara politiko. Dum en Berlino kaj Parizo oni vigle prikonstruas komunajn armilkonzernojn, la konstitucio enhavas teksteron, kiu estas supozeble monde unika kaj kiu devontigas la landojn plenumi konstantan sinarmadon. Krome ekzistas multspecaj devontigoj, kiuj preskribas la kreon de komunaj militaraj strukturoj. Multo de tio, kiel la Eŭropa Armila Agentejo, estas jam delonge onstruata.
Tamen : Solena tamtamado, kiel okazis vendrede pro la konstitucio, proponas ankaŭ okazon por eksplicite atentigi ankoraŭ unu fojon pri tiu danĝera evoluo, kaj eble eĉ por haltigi ĝin. Aktuale mankas ankoraŭ la 25 ratifaj dokumentoj, kaj en multaj landoj referendumoj ankoraŭ devas okazi. La eŭropa pacmovado estus bone konsilita, se ĝi per unueca - kaj tiel des pli laŭta - voĉo dirus ne al ĉi tiu dokumento de militarigo kaj novliberalismo.
tradukis Gary Mickle, el la maldekstra germana taggazeto Junge Welt
Sama rubriko :
Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
Petro Levi : Post la franca referendumo...
Vinko Markov : Eŭropa Konstitucia Traktato - ĉu granda aŭ malgranda trompaĵo ?
Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
Vincent Charlot : Pri traktato por la Eŭropa Konstitucio
Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
Bernard Cassen : Eŭropo
Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio
Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
Wolfgang Pomrehn : La tasko estas armado
Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)