sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Petro Levi : Post la franca referendumo...




La francaj civitanoj certemeritas gratulon, kun konsidero pri la frakasa oficiala propagando, kiu superŝutis nin dum multaj monatoj. Tamen triumfi estus ne singarde, ĉar tiu venko ne lasas al ni facilan
situacion.


Mi ne pretendas nun fari kompletan analizon, kiu devus esti objekto de debato. Tamen kelkaj punktoj estas notindaj.


Ĉiuj defendantoj de la nea respondo kritikis la "sendependecon" de la Centraj Bankoj kaj de la Centra Eŭropa Banko. Mi metas citilojn, ĉar tiuj bankoj estas institucie sendependaj de ĉia demokrata povo, sed ne de la tutmonda financa "merkato" !


Oni diris ke tiun "sendependecon" de la eŭropa banka sistemo volis "la germanoj" pro la sperto pri Hitler, kiu uzis la germanan bankan sistemon kiel ilon de sia politiko. Tio pensigaspri naiva persono de romano de Grafino de Segur (naskita Rostopŝin), kiu ĵetis sin en riveron por ŝirmi sin kontraŭ pluvo : ja estas konata la subteno, kiun Hitler kaj lia sistemo ricevis de la tutmonda financistaro, precipe en sia supreniro al la povo.


Alia interesa konstato estas, ke praktike neniu defendanto de la nea respondo batalis kontraŭ la ideo de eŭropa konstruo : la demando, "ĉu por aŭ kontraŭ unuigita Eŭropo" estas ekstertema. Oni ne rifuzas unuigitan Eŭropon, sed tian formon de konstruo, konkretigitan per la proponita teksto.


Notindas, ke reprezentantoj de ĉiuj francaj politikaj tavoloj esprimiĝis favore al nea respondo, kaj ne nur ekstremoj, kontraŭe al la diroj de oficiala propaganda martelado.


En la tendaro de la jesa respondo troviĝis, apud la ekstreme dekstra partio de la nunaj ŝtatprezidanto kaj registaro, ne nur aliaj dekstraj partioj, kiel UDF, defendanto de sociliberala politiko, sed ankaŭ partioj, kiuj kutime situas principe maldekstre, kiel la Socialista Partio kaj la "maldekstraj Verduloj"
("ekologiistoj"). Okazis disigo de la Socialista Partio, kies kongresintaj aktivuloj esprimiĝis demokrate por jesa respondo, sed kies parto de gvidantoj kaj plimulto de simpatiantoj-voĉdonantoj voĉdonigis aŭ voĉdonis por la nea respondo.


Problemoj estas la evidenta malbona volo de la prezidanto Ŝirak kaj de lia registaro akcepti la demokratan verdikton, kaj ĉefe la peza heredaĵo de maldemokrate truditaj antaŭaj traktatoj : la
demokrate venkitaj politikistoj pretendas, ke la traktatoj, kies kompilado konsistas la III-an parton de la rifuzita teksto, restas aplikeblaj malgraŭ la okulfrapa malaprobo. La aliaj registaroj, kiuj jam ratifis tiun "konstitucion", kompreneble subtenas tiun vidpunkton kaj esprimas sian funebron pri la franca voĉdono. Ĉi tiu ankaŭ povas esti esperiga signalo por aliaj popoloj, precipe tiuj, kiujn oni ne konsultis por decidi anstataŭ ili.


Kia ajn estas la rezulto de la voĉdono, ni nun devas kune fronti nefacilan situacion. Jesa rezulto estus lasinta alian sed ankaŭ nefacilan situacion. La historia disvolviĝo ne estas blanka aŭ nigra sed neniam finiĝas.


laŭ mesaĝo el "SAT-diskuto", la 30an de majo 2005, responde al gratulmesaĝoj de alilandaj kamaradoj post la rezulto de la franca balotado

Sama rubriko :


puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo

puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie

puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)

puce Petro Levi : Post la franca referendumo...

puce Vinko Markov : Eŭropa Konstitucia Traktato - ĉu granda aŭ malgranda trompaĵo ?

puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato

puce Vincent Charlot : Pri traktato por la Eŭropa Konstitucio

puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico

puce Bernard Cassen : Eŭropo

puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio

puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Wolfgang Pomrehn : La tasko estas armado

puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)

::: Ĉiuj :::



Supren