|
serĉado :
|

En Francio oni decidos la 29an de majo 2005 per referendumo pri Eŭropa Konstitucia Traktato. El historia vidpunkto estas nur la 22a referendumo post la franca revolucio (1789-1799). Ĝi do estas rara kaj grava evento. Ofte referendumo estis plebiscito por aŭ kontraŭ unu homo. Jacques Chirac sciigis ke li restos prezidento eĉ post neakcepto de EKT. Do probable ne multo ŝanĝiĝos en la politiko de la nuna registaro dum la proksimaj du jaroj. Ĉiukaze pozitivaĵo estas (eĉ se la traktato estos malakceptita) ke almenaŭ oni larĝe debatis pri la politika estonto de la Eŭropa Unio. Tamen por la civitanoj estas tre malfacile respondi per simpla jes aŭ ne al kompleksa jura teksto rezultinta el kompromisoj. Bedaŭrinde EU ne pretigis pedagogian dokumenton por klarigi la etapojn de la eŭropa formiĝo, la nuna konsisto de la unio kaj la statuso de la membroj en la unio.
Notindas ke eĉ la kontraŭuloj de la traktato principe konsentas pri la neceso de la eŭropa konstruo, sed ili rifuzas ĝin pro ideologiaj motivoj aŭ ĉar ili timas perdon de nacia suvereneco. La plimulto de la voĉdonontoj naskiĝis post la fondiĝo de EU en Romo (1957). Ili scias nur el historiaj libroj ke EU kontribuis al repuŝado de malordoj : militoj, malriĉo kaj diktaturoj. Se oni volas garantii pacon, prosperon kaj demokration en Eŭropo, jesa voĉdono estas konsilinda. Malgraŭ ĉiuj mankoj EKT ebligas pluan paŝon direkte al politika konstruo de EU. Eŭropo povos pli bone defendi sin dum internaciaj intertraktoj pri universalaj normoj koncerne komercon, kulturon, protektadon de la natura medio, energion, enmigradon, ktp. Ĝi havos pli da pezo dum traktaĵoj en UN vidalvide de Usono, Ĉinio kaj Hindio.
Certe oni povas bedaŭri ke oni kunmetis tri elementojn en unu traktaton : la organizo kaj funkcio de novaj institucioj de EU ; la Ĉarto de fundamentaj rajtoj de la Unio ; la represo de ĉiuj interkonsentoj pri la funkciado de EU jam aplikataj. Fakte ne temas pri konstitucio de federacio, sed pri traktato de sendependaj ŝtatoj en kiu la principo de subsidiareco aplikiĝas. Ekzemple koncerne la socialajn servojn kaj protekton EU fiksas nur minimumajn normojn lasante al la naciaj normoj kaj praktikoj plian detaligon. Tamen EKT ebligas paŝon al pli reala politika ekzisto de EU, ĝis nun nur giganto ekonomia, komerca kaj mona.
Oni do havas la elekton inter ratifo de projekto ebliganta komencon de politika Eŭropo aŭ senŝanĝan staton ĝisnunan. La traktato agnoskas ke la agadoj de publikaj servoj ne estas submetataj al la konkurenco. La Ĉarto de la fundamentaj rajtoj inspiriĝas de la sociala merkatekonomio kaj ebligas apelacion fare de ĉiu EU-civitano al la Kortumo, se li juĝas direktivon el Bruselo neakceptebla. Tion ankaŭ rimarkis la Eŭropa Konfederacio de Sindikatoj kaj ĉiuj socialistaj partioj de Eŭropo, kiuj estas favoraj al la traktato.
Tamen la referendumo ne decidiĝos nur rilate ĉi tiujn pozitivaĵojn. Multaj francoj volas sankcii per voĉdono kontraŭ EKT la politikon de la nuntempa dekstra registaro ĉar ili responsigas ĝin pri la sociaj malekvilibroj kaj la amasa senlaboreco. Kompreneble la eŭropa integriĝo ne estas panaceo por solvi la problemon de senlaboreco en Francio. Tamen estos en la kadro de EU ke necesas fiksi taŭgajn regulojn rilate la cirkuladon de migrantoj, varoj kaj financoj. Sovaĝejo sur ĉi tiu kampo estus ruiniga.
Resume la akcepto de Eŭropa Konstitucia Traktato povas esti ŝanco por estonta realigo de Unuiĝintaj Ŝtatoj de Eŭropo laŭ federacia modelo, en kiu la unuopaj membroj ne perdos sian identecon.
2005-05-24, rearanĝita 2005-06-06
Sama rubriko :
Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo
Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie
Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)
Petro Levi : Post la franca referendumo...
Vinko Markov : Eŭropa Konstitucia Traktato - ĉu granda aŭ malgranda trompaĵo ?
Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato
Vincent Charlot : Pri traktato por la Eŭropa Konstitucio
Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico
Bernard Cassen : Eŭropo
Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio
Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio
Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio
Wolfgang Pomrehn : La tasko estas armado
Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)