sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio


Jen resumo de mia kritiko 


kontraŭ la nuna propono de traktato pri Eŭropa Konstitucio. Mi aldonas ĉe la fino mian vidpunkton de laborista esperantisto pri la Esperanto movado en tiu kunteksto :

Mi ne kontraŭas la konstruon de Eŭropa Unuiĝo, sed la nunan konstruon de Eŭropa Unuiĝo pro ĝia ekstreme liberalisma inspiro. Tial mi kondamnas la Romo-Mastriĥtan traktaton kaj la sekvantajn traktatojn inkluzive la nunan projekton de Eŭropa Konstitucio redaktitan sub la prezidanteco de Giscard d’Estaing.

La demando pri la identeco de eŭropa nacio ne estas aktuala. Kontraŭante egale naciŝtatan (tiel misnomatan "jakobenisman") kaj federacian naciismon, mi tamen konstatas, ke ĝis nun demokratio kaj socia progreso rezultas de civitanaj luktoj kondukitaj en nacia kadro kun ĉi ties difektoj. Tiujn rezultojn nun pretekste de eŭropa konstruo nuligas unun post la alia la reakciaj regantoj de Eŭropo. La reakcia inspiro de la franca nuna registaro plene harmonias kun la reakcia inspiro de Eŭropa Unuiĝo kaj de tiel nomata "ekonomia" (kapitalisma) tutmondiĝo. Ili nur reprezentas tri hierarkiajn ŝtupojn de apliko de unu sama unika, reakcie klasbatala penso.

Sen surprizo, mi trovis en la projekto nur la sisteman zorgon plej bone kontentigi financistajn privatmonopolistajn postulojn, kiuj rekte kaj draste kontraŭas la popolajn interesojn materiajn, moralajn kaj kulturajn. En la Romo-Mastriĥta traktato estas almenaŭ kvin fojojn redirita la "principo de malfermita merkata ekonomio, en kiu la konkurenco estas libera". La projekto de traktato aldonas "kaj ne falsita". Tiu principo lastanalize signifas senliman konkurencigon inter vendantoj de sia laborforto.

Ĉiu aktiveco devas esti varo submetita al la universalaj postuloj de la tutmonda merkato nedemokrate regata de la grandaj tutmondaj kompanioj, por produkti privatan, kiel eble plej altan profiton. La publikaj servoj, rebaptitaj "ĝeneralinteresaj servoj" estas nepre privatigotaj kaj subordigotaj al la sankta principo de kiel eble plej alta tuja rentodoneco.

La ekzistantaj, origine pli malpli demokrataj instancoj kaj institucioj ne estas abolitaj, sed estas nur submetitaj al la "merkato", konkrete reprezentata de ECB (Eŭropa Centra Banko) sidanta en Frankfurto (ĝia principo estus la sama, se ĝi sidus en La Valette aŭ en Bjalistoko). ECB ne ricevas nek rajtas ricevi ian ajn instrukcion aŭ konsilon el demokrata fonto, sed regas ĉiujn ekonomiajn decidojn kaj aparte estas konstitucie, nemodifeble komisiata kontroli, kun la povo korektigi, ke la naciaj (precipe sociaj) buĝetoj ne estos tro deficitaj kaj la inflacio ne tro kreskema. Tio celas protekti la kapitalon kaj la profiton. La "inflacio" en la liberalteknokrata ĵargono estas la konservo de la aĉetpovo de la salajruloj, miskromnomata "kosto de la laboro".

La principo de subsidiareco signifas, ke la ĉefa decidpovo pri ekonomia politiko estas centrigita, sed la respondeco kaj la plenumo estas laŭeble malcentrigita. La politikaj konstruantoj de Eŭropa Unuiĝo uzurpe koncentris en ECB la tutan monan povon, jam de longe rezignitan de la ŝtataj respondeculoj, kiu necedeble apartenas al la suvereneco de la popoloj. Se la konstruo de Eŭropo rezultus de la faligo de tirana imperio, la dispartigo de la politika povo inter ĝiaj diversaj membroj estus malcentrigo, sed la konstruo de Eŭropo, konsistanta en transdono de parto de sia politika povo de iam suverenaj ŝtatoj al eŭropaj instancoj ne estas redukto de la politika centrismo. Male ĝi estas ja ĝia pligravigo. Plie ĝi estas pligravigo de nedemokrata, alivorte tirana centrismo en la kazo de ECB. Tion la projekto de Konstitucio celas gravuri en marmoro por la nunaj kaj estontaj generacioj.

La Esperanto movado en sia tuto havas nenian intereson kontribui al la konstruo de tiu tiranio. Rilate identecon, mi estas, kiel efemera individuo, membro de la homaro. Kiel franca civitano mi vole nevole estas eŭropano, kun aŭ sen Esperanto, kun aŭ sen Konstitucio. Zamenhof skribis, ke malbona por ĉiuj popoloj, naciismo ne povas esti bona por judoj.Mi konsentas. Malbona por francoj kaj germanoj, ĝi ankaŭ ne povas esti bona por bretonoj kaj korsikanoj,nek por eŭropanoj kaj esperantistoj. Etnismo potenciale enhavas la kriman principon de etna purigismo.

Mi subtenas, sed sen ia ajn apogo al la projekto de Konstitucio, do sen postulo pri oficialigo de Esperanto kiel eŭropa lingvo, la klopodojn faratajn por enkonduko de Esperanto en la bakalaŭron kiel nedevigan opcion kaj por faciligi per ĝia uzo la internaciajn bazajn rilatojn en la tutmonda klasbatalo kontraŭ la akcelatan disvolviĝon de la kapitalisma homekspluatado.

Sama rubriko :


puce Ken Keable : La traktato por starigi konstitucion por Eŭropo

puce Petro Levi : La franca neado geografie kaj sociologie

puce Richard Schneller : Referendumo en Francio pri Eŭropa Konstitucia Traktato (EKT)

puce Petro Levi : Post la franca referendumo...

puce Vinko Markov : Eŭropa Konstitucia Traktato - ĉu granda aŭ malgranda trompaĵo ?

puce Pablo Foche : Argumentoj kontraŭ la Konstitucia Traktato

puce Vincent Charlot : Pri traktato por la Eŭropa Konstitucio

puce Bernard Cassen : La katastrofa" kompromiso de Nico

puce Bernard Cassen : Eŭropo

puce Bernard Cassen : Eŭropo, konstitucio por nenio

puce Thomas Lemaheux : Dek motivoj por rifuzi la projekton de traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Petro Levi : Ĉefaj kritikoj kontraŭ la propona traktato pri Eŭropa Konstitucio

puce Wolfgang Pomrehn : La tasko estas armado

puce Projekto de eŭropa konstitucio (traduko en Esperanto)

::: Ĉiuj :::



Supren