Antaŭparolo de la tradukinto
Martemjan Nikitiĉ Rjutin (1890–1937) estis bolŝevisto ekde 1914. En 1927–1930 — kandidato al anoj de la CK de VKP(b)1. En 1928 li estis akuzita pri tio, ke li okupis « bufran starpunkton » rilate al la tiel nomata « dekstra devio », estis eksigita el la postenoj. En 1929–1930 li estis plenrajtigito de la CK de VKP(b) pri kolektivigo de la agrikulturo en la Orienta Siberio. Post reveno en Moskvon li turnis sin al la Politburoo de la CK kun raporto pri faktoj de perfortoj kaj troigoj en konstruado de kolĥozoj. En 1930 li estis ekskomunikita el la VKP(b), arestita pro akuzo pri kontraŭrevolucia propagando, en komenco de 1931 estis liberigita pro manko de pruvoj. En 1932 li preparis programajn dokumentojn, kiuj iĝis bazo de la platformo kaj proklamo de la « Unio de marksistoj-leninanoj », kie estis analizita kaj akrege kritikita la stalina diktaturo. Baldaŭ li ree estis arestita kaj kondamnita al 10 jaroj da prizono. La 10-an de januaro 1937 li estis mortpafita.
Diference de multaj aliaj, Rjutin neniam agnoskis sian kulpon kaj ne cedis al premo. La dokumentoj de Rjutin fakte estas akuza verdikto al stalinismo. Antaŭ ili ekzistis aliaj, sed per sia akuza ŝargo kaj argumentoj la laboraĵoj de Rjutin estis la plej fortaj. Liaj laboraĵoj montras, ke identigi socialismon kaj Stalinon, kiel nun faras multaj (kaj en la komunista, kaj en la kontraŭkomunista tendaroj), estas malprave, ke stalinismo estis ne socialismo, sed ties misformaĵo, ke la viktimojn kaŭzis ne socialismo mem, sed ties krima distordo fare de Stalino kaj lia kliko, kaj ke ekzistis reala alternativo kaj kontraŭstaro de veraj bolŝevistoj al Stalino.
Jurij Finkel
1 VKP(b) — nomo de la bolŝevista partio en 1925–1952, ruslingva mallongigo por « Tutunia Komunista Partio (bolŝevista) » (en 1952 ĝi alinomiĝis al KPSU). CK — Centra Komitato. (trad.).
Martemjan Rjutin
Stalino kaj krizo de la proletara diktaturo
1. « Hazardo » kaj rolo de persono en historio
Markso en sia letero al Kugelmann diras : « La mondhistorio... havus tre mistikan naturon, se « hazardoj » ne ludus rolon. Tiuj hazardaĵoj envenas, kompreneble, eĉ en la ĝeneralan iradon de la evoluo kaj estas kompensataj de aliaj hazardoj. Sed rapidiĝo kaj malrapidiĝo tre dependas de tiaj « hazardoj » — inter kiuj troviĝas ankaŭ la « hazardo » de la karaktero de la homoj, kiuj unue staras ĉe la pinto de la movado » 2.
En niaj kondiĉoj tia hazardo, kiel karaktero de la homo, gvidanta la movadon, la partion kaj la laboristan klason, — la karaktero de Stalino, ludas vere fatalan rolon. En kondiĉoj de proletara diktaturo, koncentrinta en siaj manoj ĉiujn regilojn de la ekonomio, posedanta aparaton, dekoble pli potencan kaj disbranĉitan, ol aparato de ajna burĝa ŝtato, en kondiĉoj de senlima dominado en la lando de unu partio kaj de giganta centralizo de la tuta partia estrado — la rolo de ĝenerala sekretario estas grandega. Liaj personaj kvalitoj ricevas eksterordinaran politikan signifon.
Ĝuste tial Lenino en sia « Testamento » donis tian grandan signifon al la personaj kvalitoj de ĝenerala sekretario, ĝuste tial Lenino, sciante personajn kvalitojn de Stalino, insiste en sia « Testamento » emfazis neceson de forigo de Stalino el la posteno de ĝenerala sekretario kaj anstataŭigo de li per persono pli konvena por tiu rolo.
Lenino en sia « Testamento » skribis :
« Stalino estas tro malĝentila, kaj tiu manko, tute tolerebla en medio kaj en rilatoj inter ni, komunistoj, iĝas netolerebla en la posteno de ĝenerala sekretario. Tial mi proponas al kamaradoj pripensi manieron transmovi Stalinon el tiu posteno kaj nomumi al ĝi alian homon, kiu en ĉiuj rilatoj diferencas de k-do Stalino nur per unu avantaĝo, nome — estas pli tolerema, pli lojala, pli ĝentila kaj pli atentema al kamaradoj, malpli da kapricemo k. t. p. »3.
« K-do Stalino, iĝinte ĝenerala sekretario, koncentris en siaj manoj senliman potencon, kaj mi ne estas certa, ĉu li sukcesos ĉiam sufiĉe singarde uzi tiun potencon »4, — diras poste Lenino.
Stalino, komentante la « Testamenton », kutime per sofismo reduktas la tutan aferon al malĝentileco, fortirante la atenton disde aliaj siaj kvalitoj, pri kiuj parolis Lenino. Tamen ĝuste tiuj kvalitoj ja havas decidan valoron.
Lenino dubis, ke Stalino sukcesos sufiĉe singarde uzi la senfinan potencon de ĝenerala sekretario. Lenino postulis, ke la ĝenerala sekretario estu pli « lojala ». Do, Stalino jam tiam estis ne sufiĉe lojala. Kaj lojala signifas fidela, fidinda, honeste plenumanta siajn « devojn ».
Stalino ne sufiĉe fidelas al interesoj de la partio, nesufiĉe fidindas, nesufiĉe honeste plenumas siajn devojn. Ĝuste en tio estas la esenco de la karakterizo, donita de Lenino al Stalino. Kaj se tiujn siajn « kvalitojn » Stalino ĉe Lenino kaŝadis, maskadis, subpremadis, do post Lenino li donis al ili plenan liberon. Se ĉe Lenino Stalino estis nesufiĉe lojala, fidela al interesoj de la partio, honeste plenumanta siajn devojn, do nun li iĝis vera perfidulo de la partio, forĵetinta flanken partian honestecon, ĉion subiginte al interesoj de sia gloramo kaj potencavido.
Poste Lenino notas netoleremon de Stalino al opinioj de aliuloj. Tiu kvalito en kuniĝo kun la unua — nelojaleco, nehonesteco — kondukis al tio, ke li, ne tolerante apud si homojn de memstara, sendependa partia opinio, homojn, kiuj spirite, idee, teorie staras super li, apogante al la partia aparato kaj al la GPU5, elĵetis ilin el regantaj postenoj, prikalumniis, pufigis iliajn antaŭajn erarojn kaj « inventis » dekojn da novaj, trompis la partion, terorizis la partiajn amasojn kaj anstataŭ misfamigitaj de li gvidantoj de la partio metis homojn, limigitajn en teoria rilato, malklerajn kaj senprincipajn, sed obeemajn lakeojn kaj flatantojn, pretajn « agnoski » ajnan lian « teorion » lenineca, ajnan lian kontraŭleninan artikolon « historia ».
Kio koncernas ĝentilecon de Stalino rilate al kamaradoj, kion postulis Lenino de ĝenerala sekretario, do kiel ĝia specimeno povas servi lia « historia » letero al la « Proleta revolucio »6 pri Sluckij kaj Voloseviĉ7, kie forto de pruvoj estas inverse proporcia al forto de krio de la tro fieriĝinta, arogantiĝinta gvidanto, sentanta sin en la partio kaj en la lando kiel en sia bieno, kie li povas ekzekuti kaj absolvi ĉiun.
2 Markso K., Engelso F., Verkoj, vol. 33, p. 175 (ĉiuj indikoj estas donitaj laŭ la 2-a rusa eldono — trad.). Kugelmann Ludwig (1820–1902) — germana kuracisto, partopreninto de la revolucio 1848–1849 en Germanio, ano de la 1-a Internacio, amiko de Markso kaj Engelso.
3 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 45, p. 346 (ĉiuj indikoj estas donitaj laŭ la 5-a rusa eldono — trad.).
4 Saml., p. 345.
5 GPU (1922–1923), poste OGPU (1923–1934) — servo de politika sekureco en la USSR (rusa mallongigo por « (unuigita) ŝtata politika departemento ») (trad.).
6 Letero de I. V. Stalino « Pri kelkaj demandoj de historio de bolŝevismo » en la redakcion de revuo « Proleta revolucio » (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 13, p. 84–102).
7 Sluckij A. G. (1894–1979), sovetia historiisto, aŭtoro de laboraĵoj pri historio de revolucia movado de la Okcidenta Eŭropo ; Voloseviĉ V. O. (1882–1953), bolŝevisto, en 1913–1922 — en elmigrado en Francio, post reveno en Sovetan Rusion — altlerneja instruisto de historio, aŭtoro de malnova kurso de historio de la VKP(b).
2. Stalino kiel senprincipa fipolitikisto
En teoria rilato Stalino montris sin dum la lastaj jaroj plena nulo, sed kiel intriganto kaj politika artifikulo li montris brilajn « talentojn ». Post la morto de Lenino li pliarogantiĝadis kun ĉiu jaro.
Komence singarde, kaj poste ĉiam pli kuraĝe deĵetante de si la maskon de « modesta » malnova bolŝevisto, kiun la partio « devigis » porti la pezan ŝarĝon de ĝenerala sekretario, li ĉiam pli klare montradis strebon enŝteliĝi en panteonon de grandaj homoj, senhezite uzante ĉiujn rimedojn. Jam sian kvindekjaran jubileon li transformis al vera « kronado ». Miloj de plej malnoblaj, aĉaj, lakee servutaj rezolucioj, salutoj de la « popolamasoj », faritaj de dresita partia, sindikata kaj soveta aparato, adresitaj al la « kara gvidanto », « la plej bona disĉiplo de Lenino », « genia teoriisto » ; dekoj da artikoloj en « Pravda »8, en kiuj multaj aŭtoroj deklaradis sin disĉiploj de Stalino, kiel ekzemple Voroŝilov, proklamadis Stalinon la plej granda teoriisto k. t. p. — tia estis la ĉefa fono de la jubileo. Al ĉiu bolŝevisto, ne perdinta ankoraŭ definitive honton kaj ne forgesinta malnovajn partiajn tradiciojn, tuta tiu komedio de « kronado » kaŭzis sentojn de abomeno kaj honto pri la partio.
Fine, la « historia » artikolo de Stalino en la « Proleta revolucio » definitive kaj kun tuta cinikeco demonstras liajn verajn intencojn. Refari la historion tiel, ke Stalino okupu en ĝi « konvenan » lokon de granda homo, — jen la intima senco de la artikolo de Stalino. Nun, post 15 jaroj da proletara diktaturo, ĉiuj lernolibroj pri historio de la partio iĝis ne taŭgaj, entenantaj « trockisman kontrabandon ».
Ekde nun la historion de la partio oni skribos, pli ĝuste falsos denove. Jaroslavskij en la Moskva regiona partia konferenco en sia penta parolado malkaŝe kaj cinike elbabilis la « sekreton ». Li deklaris : « Mi devas substreki, ke en kelkaj lernolibroj pri historio de la partio, unuavice tio rilatas al mi, la rolo de k-do Stalino en disvolviĝo de bolŝevismo, speciale en la antaŭmilitaj jaroj, estis prilumita nesufiĉe ». Jen kie estas la radikoj de ĉiuj krioj pri « trockisma kontrabando », pri kalumnio al la partio, pri putra liberalismo k. c. La enigmo estis facile divenebla ! Falsi historion de la partio sub flago de ties defendo, pufigi unujn faktojn, prisilenti aliajn, fabriki triajn, mezkapablulon starigi sur piedestalon de « historia figuro » — jen en kio konsistas la esenco de la reellaboro de lernolibroj pri historio de la partio. Ekde nun Jemeljan Jaroslavskij definitive transformiĝas al Jemeljan Ilovajskij9. Kaj tiuj homoj, ne ruĝiĝante, deklaras, ke historio de la partio devas esti prilumita objektive.
Stalino, sendube, eniros en la historion, sed lia « famo » estos famo de Herostrato. Limigita kaj ruza, potencavida kaj venĝema, perfidema kaj enviema, hipokrita kaj aroganta, fanfaronema kaj obstina — Ĥlestakov10 kaj Arakĉejev11, Nerono kaj grafo Cagliostro12 — tia estas la idea kaj spirita fizionomio de Stalino.
Nun al ĉiu estas tute klare, ke sian « 18-an de brumero »13 Stalino ekintencis fari jam en la 1924–1925-aj jaroj. Kiel Luizo Bonaparto ĵuris antaŭ la parlamento pri fideleco al la konstitucio kaj samtempe estis preparanta proklamon de si imperiestro, tiel ankaŭ Stalino en lukto kontraŭ Trocko, kaj poste kontraŭ Zinovjev kaj Kamenev deklaradis, ke li luktas por kolektiva estrado de la partio, ke « estri la partion ekster kolegaro ne eblas », ke « estri la partion sen Rikov, Buĥarin, Tomskij ne eblas », ke « sangon de Buĥarin ni al vi ne donos », ke « la politiko de fortranĉado estas abomena al ni »14 — kaj samtempe estis preparanta « sensangan » 18-an de brumero, farante fortranĉon de unu grupo post alia kaj elektante en la aparaton de la CK15 kaj en sekretariojn de guberniaj kaj provincaj komitatoj persone fidelajn al li homojn.
Se dum la ŝtatrenverso de Luizo Bonaparto la loĝantaro de Parizo dum kelkaj tagoj aŭdis bruon de kanonoj, do dum la ŝtatrenverso de Jozefo Stalino la partio dum kelkaj jaroj aŭdas « pafadon » de kalumnio kaj trompo. La rezultojn Stalino, samkiel ankaŭ Luizo Bonaparto, atingis : la renverso estas farita, la persona diktaturo, plej senkaŝa, trompa, estas efektivigita.
La ĉefa kohorto de la kunbatalantoj de Lenino estas forigita el estraj postenoj, kaj unu ĝia parto sidas en prizonoj kaj ekziloj, la dua, kapitulacinta, demoralizita kaj prikraĉita, — trenas mizeran ekzistadon en la vicoj de la partio, la triaj, definitive koruptitaj, — iĝis fidelaj servantoj de la « gvidanto »-diktatoro.
Dum la lastaj 4–5 jaroj Stalino superis ĉiujn rekordojn de politika hipokriteco kaj senprincipa fipolitikado. Eĉ burĝaj politikistoj kun tia senhonteco ne ŝanĝas siajn principojn, kiel tion faras Stalino.
En kio estas la esenco de senprincipa fipolitikado ? En tio, ke pri unu sama demando hodiaŭ oni havas unujn konvinkojn, kaj morgaŭ (en la samaj cirkonstancoj kaj kondiĉoj aŭ en la ŝanĝiĝintaj, sed ne pravigantaj efektive tian ŝanĝon de politika konduto, — en interesoj de aparta persono aŭ kliko) — tute kontraŭajn. Hodiaŭ oni pruvas unu aferon, kaj morgaŭ pri la sama demando, ĉe la samaj kondiĉoj — alian. Ĉe tio la senprincipa fipolitikisto kaj en la unua, kaj en la dua okazoj opinias sin prava kaj konsekvenca. Li spekulas per tio, ke la popolamasoj hodiaŭ forgesas pri tio, kio estis dirata kaj promesata hieraŭ, kaj morgaŭ forgesos pri tio, kio estis al ili dirata hodiaŭ. Se la amasoj rimarkas la artifikon, tiam la senprincipa fipolitikisto sian transiron al alia starpunkto penas bazi per tio, ke nun kvazaŭe la politika kaj ekonomia situacio, interrilato de la klasaj fortoj radikale ŝanĝiĝis, kaj tial necesas alia politiko, taktiko, strategio k. c.
Marksisto-leninano ŝanĝon de politiko, taktiko kaj strategio deduktas el vera ŝanĝiĝo de la soci-ekonomia situacio kaj interrilato de la klasaj fortoj. Senprincipa fipolitikisto, eĉ se li kaŝas sian fipolitikecon per marksisma-leninisma frazeologio, — male, al ŝanĝo de sia persona konduto aŭ konduto de kliko, grupo, partio subigas analizon kaj priskribon de la soci-klasa situacio. Tia estas Kautsky16, tia estas la tuta kliko de la gvidantoj kaj teoriistoj de la 2-a Internacio, tiaj estas « teoriistoj » de diversaj « maldekstraj » grupoj kaj grupetoj, tia estas ankaŭ Stalino. La « metodologia » esenco de senprincipeco kaj tie kaj ĉi tie estas unu sama.
Por ilustro de hipokriteco kaj senprincipa fipolitiko de Stalino eblus doni milojn da faktoj, ĉar lia estrado en la lastaj jaroj iĝis senĉesa senprincipa fipolitiko kaj trompo je la popolamasoj, sed ni limigos nin per la plej elokventaj kaj grandaj faktoj.
1. Stalino akuzis la « trockistojn » pri tio, ke ili postuladis : a) akcelon de la industriigo ; b) plifortigon de lukto kontraŭ la kulakoj ; c) enkondukon de ekstra imposto por kulakoj ; ĉ) altigon de prezoj kaj d) elprenon de 1500 milionoj da rubloj el la kooperado.
La « trockistojn » li deklaris kontraŭrevoluciuloj, kaj « trockismon » — social-demokratia devio. Tamen tuj post la 15-a kongreso, kies decidoj estis plene direktitaj kontraŭ la « trockistoj », kiam li decidis post la « trockistoj » puni la « dekstrulojn » kaj kiam li ekvidis, ke bati Buĥarin-on kaj lian grupon de dekstre taktike estis maloportune, li en la tereno de industriigo kaj politiko en kamparo komencis plenumi politikon, rekte kontraŭan al la decidoj de la kongreso.
Priŝtelinte ĝis lasta havaĵo Trockon kaj lian grupon, Stalino asertas, ke lia superindustriigo, premo ne nur al la kulako, sed ankaŭ al la mezulo17, ekstra imposto, elpreno de unu kaj duono de miliardo da rubloj el la kooperado, kaj poste ankaŭ altigo de prezoj, kuponoj, vicoj — ĉio ĉi estas io tute alia, ol la propono de la « trockistoj ». Por tio li, tamen, devis ĉion renversi kaj starigi sur la kapon : tion, kion li en la tereno de industriigo kaj kampara politiko nomis leninismo, — li deklaris dekstra oportunismo, kaj kion li antaŭe deklaris trockismo — nun nomis leninismo.
2. Speciale pri rapideco de disvolvo en la rekonstrua periodo18 Stalino en la 14-a kongreso diris :
« La ĉefa afero en la industrio estas en tio, ke ĝi jam aliris la limon de la antaŭmilitaj prezoj, ke pluaj paŝoj en la industrio signifas disvolvon de ĝi sur nova teĥnika bazo, t. e. novan aparataron, novan konstruadon de uzinoj. Tio estas afero tre malfacila. Transpaŝi tiun sojlon, transiri de la politiko de maksimuma uzado de tuto, kion ni havis en la industrio, al politiko de konstruado de nova industrio sur nova teĥnika bazo, bazo de nova konstruado de uzinoj, postulas grandajn kapitalojn. Sed ĉar ni havas grandan mankon de kapitaloj, do estontece disvolvo de nia industrio iros, plej probable, ne tiom rapide, kiom ĝi iris ĝis nun »19.
Do, Stalino ĉi tie klare parolas pri malrapidiĝo de disvolvo en la rekonstrua periodo. Liaj opinioj, eldiritaj en la donita citaĵo, sendispute estas pravaj, sed kiu povus kuraĝi eldiri ilin en la 1930–1931-a jaroj ? Laŭ direktivo de la sama Stalino ekde 1928 ĉiuj paroloj pri malrapidiĝo de disvolvo en la rekonstrua periodo estas deklarataj burĝaj, sabotaj k. t. p. Tamen estas nur unu varianto — aŭ pli frue Stalino eraris en la 14-a kongreso, aŭ li eraris poste kun sia nova teorio de kresko de rapideco. Sed Stalino silentas nun kaj pri la malnova, kaj pri la nova « teorio ».
3. En la oktobra plenkunsido de la CK kaj CKK20 en 1927 Stalino diris : « Kaj kio estas pacigo de la kamparo ? Tio estas unu el novaj kondiĉoj por konstruado de socialismo. Ne eblas konstrui socialismon, havante banditajn ekscesojn kaj ribelojn inter kamparanoj »21. Sed jam en julio 1928 Stalino metas tute kontraŭan « teorion » kaj deklaras : « Laŭmezure de nia moviĝo antaŭen sur la vojo al socialismo rezisto de kapitalismaj elementoj kreskados kaj la klasa batalo pliakriĝados » 22. En la 1927-a jaro, laŭ lia opinio, ne eblis konstrui socialismon, ĉar ni havis en la lando banditajn ekscesojn, kaj en Kartvelio — eĉ ribelojn23. Sed en la 1929–30–31 jaroj ni havis centojn da ribeloj, inter kiuj multaj pli grandaj, ol la kartvela, kaj ĉio ĉi estas regula rezulto de la « gigantaj sukcesoj en konstruado de socialismo », kaj ju pli ni moviĝos antaŭen laŭ la vojo al socialismo, des pli multe estos da tiaj ribeloj en la kamparo, ĉar des pli multe « pliakriĝos la klasbatalo ». Tiam la « pacigo » de la kamparo estis « unu el la ĉefaj kondiĉoj por konstruado de socialismo », kaj nun pliakrigo de la klasbatalo en la kamparo, ekscito de tiu batalo estas unu el la ĉefaj kondiĉoj por tiu konstruado.
4. En la sama parolado en la oktobra plenkunsido Stalino deklaris : « En la 14-a kongreso de nia partio la opozicio, gvidata de Zinovjev kaj Kamenev, penis subfosi tiun manovron de la partio, proponante anstataŭigi ĝin, esence, per politiko de senkulakigo, per politiko de restarigo de komitatoj de malriĉularo. Tio estis, esence, politiko de restarigo de la intercivitana milito en la kamparo »24. Tamen post du jaroj li mem levis sloganon de senkulakigo, de likvido de la kulakoj kiel klaso, organizis en la kamparo grandiozan intercivitanan militon, antaŭ kiu paliĝas la tuta politiko de komitatoj de malriĉularo, de konfiskado de agrikultura produkto kaj ribeloj en la kamparo en la periodo de milita komunismo, kaj ĉe tio li restas « konsekvenca leninano ».
5. Speciale koncerne la demandon pri ekscitado de la klasbatalo en la kamparo Stalino parolis antaŭe same ion rekte kontraŭan al tio, kion li faras nuntempe. En siaj « Demandoj kaj respondoj » en la komunisma Sverdlova universitato25 en 1925, kiam li ankoraŭ ne devis tiel mensogi, kiel li tion faras nun, Stalino diris : « Ĉu el tio sekvas, ke ni devas eksciti klasbatalon sur tiu fronto ? Ne, ne sekvas. Male ! El tio sekvas nur tio, ke ni devas ĉiel moderigi batalon en tiu fronto, reguligante ĝin per interkonsentoj kaj reciprokaj cedoj kaj neniuokaze kondukante ĝin ĝis akraj formoj, ĝis kolizioj ». Kaj eĉ speciale pri lukto kontraŭ la kulakoj li emfazis : « Povas ŝajni, ke slogano de ekscito de la klasbatalo estas tute aplikebla al la kondiĉoj de lukto en tiu ĉi fronto. Sed tio estas malĝusta, tute malĝusta. Ĉar ni ĉi tie same ne estas interesitaj pri ekscito de la klasbatalo. Ĉar ni tute povas kaj devas eviti ĉi tie eksciton de batalo kaj komplikaĵojn »26.
Do, en 1925 Stalino deklaras, ke ni « tute povas kaj devas eviti eksciton de la klasbatalo » kontraŭ la kulakaro, kaj la sloganon de pliakrigo de la klasbatalo kontraŭ la kulakaro li nomas kontraŭrevolucia, sed en 1928 li deklaras : « Laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo rezisto de kapitalismaj elementoj kreskados kaj la klasbatalo pliakriĝados ». Sed se pliakriĝo de la klasbatalo kontraŭ la kulakaro estas neevitebla « leĝo » por proleta diktaturo, tiam ĉiuj paroloj pri tio, ke « ni povas kaj devas eviti eksciton en tiu fronto », estas nur bonkoreta etburĝa, reformisma kaj reakcia deziro. Se, male, vere « ni povas kaj devas eviti eksciton de batalo » kontraŭ la kulakaro, tiam la aserto, ke « laŭmezure de nia moviĝo antaŭen laŭ la vojo al socialismo rezisto de kapitalismaj elementoj kreskados kaj la klasbatalo pliakriĝados », — ne povas esti traktata alie, ol kiel pravigo kaj aprobo de ekscito de la klasbatalo. Ĝi vere estas tio. Lia nova teorio de « pliakriĝo de la klasbatalo » estas ĝuste pravigo de la politiko de ekscito de la klasbatalo ne nur kontraŭ la kulako, sed ankaŭ kontraŭ la mezulo, kaj pravigo de arbitro super la laborantoj de la kamparo. La implikiĝinta « gvidanto » kaj liaj « doktaj » flatuloj povas diri, ke la eldiroj de Stalino koncernas nur la restarigan periodon, kaj por la rekonstrua periodo ekzistas tute aliaj leĝoj. Sed tio estus ordinara stalina artifiko. Unue, rilate tiun demandon li faras nenian klaŭzon pri tio, ke lia « teorio » koncernas nur la restarigan periodon, due, la tuta karaktero kaj senco de la pensoj, eldiritaj de li ĉi tie, per si mem parolas kontraŭ tia limigita kompreno de la indikita citaĵo.
6. En la Moskva gubernia konferenco la 23-an de septembro 1927 Stalino en sia parolado speciale emfazis, ke industriigo ne penseblas sen ĝusta politiko en la kamparo. Li parolis : « Plenumi politikon de malakordo kun plejmulto de la kamparanaro — signifas malfermi intercivitanan militon en la kamparo, malfaciligi provizadon de nia industrio per kamparaj krudmaterialoj (kotono, beto, lino, ledo, lano k. t. p.), malorganizi provizadon de la laborista klaso per agrikulturaj produktoj, subfosi la bazon mem de nia industrio, fuŝi tutan nian konstruan laboron, (fuŝi) tutan nian planon de industriigo de la lando »27.
Ĝuste tio okazis nuntempe. Kotono, lino, beto kvankam estis semitaj iel-tiel sub vipo de teroro kaj reprezalioj, sed ĉe malbone prilaborita grundo kaj malbona zorgo la rikolto rezultis same malbona, kaj eĉ tio, kio elkreskis, en grandega parto restis nerikoltita, foriris sub neĝon.
Dekoj da milionoj da kvintaloj da beto ne estis elfositaj, dekoj da milionoj da jam elfosita beto malaperis en amasoj sub neĝo, ĉar pro manko de transportiloj kaj de persona intereso de kamparanoj ĝi ne povis esti alveturigita al fabrikoj, kiuj en la plej streĉita tempo devis stari sen laboro. Dekmiloj da hektaroj da nerikoltita kotono same pereis. La samo okazis ankaŭ al lino. La teksa industrio ankaŭ nun laboras kun duona intenseco, uzante surogatojn. Ledo, lano, grasoj kaj aliaj agrikulturaj produktoj, necesaj al la industrio, mankas. La laboristo havas malsatan racionon, ne nur viandon kaj grasojn, sed eĉ terpomon kaj brasikon ne ricevas en sufiĉa kvanto. Laboristoj estas senfortigitaj, aĉeta kaj paga kapablo de la laborantaj amasoj de la urbo kaj la kamparo estas radike subfosita. Subfositaj estas ĉiuj bazoj de la industriigo. La antaŭdiroj de Stalino brile « praviĝis ». Sed li devas pri tio silenti.
7. Koncerne altigon de prezoj Stalino en 1927 parolis : « Mi povus, plue, referenci al vico da dokumentoj de la opozicio por altigo de prezoj de la industriaj varoj, kiu altigo ne povas ne konduki al malfortiĝo de nia industrio, al plifortiĝo de la kulako, al malriĉiĝo de la mezulo, al jugado je la malriĉularo fare de la kulakoj »28. Nuntempe la prezoj estas altigitaj 4–5-oble kompare kun tiu nivelo, sur kiu ili staris antaŭ kvar jaroj, kaj la reala salajro kolose malkreskis. Sed, laŭ Stalino, tio nun kondukas al rapidega kresko de la industrio kaj al senĉesa pliboniĝo de la materia stato de la laborista klaso kaj de la laborantaj amasoj de la kamparo.
8. Stalino, kiel estas konate, mokis siatempe Kamenev-on, kiam tiu penis pri malsukcesoj de preparo de gren-provizo kulpigi la kulakon : « La kulako reguligis » — tio kaŭzis flanke de Stalino « decidan rebaton » 29. Sed nun la kulako sub magia bastono de iluziisto iĝis ĉiopova kaj ĉiea forto : la kulako ĉie insidas la socialisman konstruadon. Kaj ĉi tie Stalino ne iris pli malproksime ol al politika plagiato, uzata kun fervoro, inda je pli bona apliko.
9. Ne pli bone statas la afero ankaŭ kun lia militiro kontraŭ la teorio de « degenero de la agrikulturo »30. Stalino vipadis tiun teorion, kiel « dekstr-oportunisman » kaj pruvadis, ke individua kamparana mastrumaĵo en sia ĉefa maso plu disvolviĝas kaj kapablas je disvolviĝo. Tamen pasis nur jaro post la komenco de la « historia » militiro de Stalino, la militiro ankoraŭ estis daŭranta, kiam Stalino en la konferenco de agraruloj-marksistoj elpaŝis kun nova teoria formulo. « Nia etkamparana mastrumaĵo, — deklaris li, — ne nur ne efektivigas en sia maso ĉiujaran etendon de reproduktado, sed, male, ne ĉiam havas eblon efektivigi eĉ simplan reproduktadon »31. En traduko al la simpla lingvo tio signifas, ke la kamparana mastrumaĵo en sia ĉefa maso (t. e. la mezula mastrumaĵo) ne nur ne disvolviĝas, sed stagnas, aŭ eĉ ruliĝas malsupren.
Poste ni montros teorian malklerecon de ĉi-lasta « teorio » de Stalino el vidpunkto de marksismo-leninismo, kaj nun ni notas tion kiel ekzemplon de « konsekvenceco » kaj « principeco » de tiu « ŝtala » bolŝevisto, ŝanĝanta siajn konvinkojn kaj principojn, kiel gantojn.
8 « Pravda » (« Vero ») — la ĉefa partia ĵurnalo (trad.)
9 Ilovajskij D. I. (1832–1920), rusa historiisto, publicisto, aŭtoro de lernolibroj pri rusia kaj tutmonda historio.
10 Ĥlestakov — protagonisto de la komedio de N. Gogol « La revizoro », fanfaronulo (trad.).
11 Arakĉejev A. A. (1769–1834) — grafo, ŝtata kaj milita aganto de Rusio, milita ministro, ĉefo de militaj setlejoj, estis granda ŝatanto de severa dresado de soldatoj (trad.).
12 Cagliostro, Alessandro (Giuseppe Balsamo) (1743–1795) — itala aventuristo, mistikulo kaj alkemiisto (trad.).
13 La 18-a de brumero de la 8-a jaro de la respubliko (la 9-a de novembro 1799) — dato de komenco de la ŝtatrenverso, farita de Napoleono Bonaparto (1769–1821). K. Markso traktis la ŝtatrenverson, faritan de Luizo-Napoleono Bonaparto (1808–1873) en 1851 kiel karikaturon al la « 18-a de brumero » de Napoleono Bonaparto (vd. Markso K., Engelso F., Verkoj, vol. 8, pp. 115–217).
14 Libera rerakonto de citaĵoj el fina elpaŝo de I. V. Stalino en la 14-a kongreso de la partio (vd. Stalino I., Verkoj, vol. 7, pp. 353–391).
15 CK — Centra Komitato (de la partio) (trad.).
16 Kautsky, Karl (1854–1938), unu el gvidantoj kaj teoriistoj de la germania social-demokrataro kaj de la 2-a Internacio.
17 Kulako — riĉa kamparano, uzanta dunglaborantojn, kampara burĝo. Mezulo — mezriĉa kamparano, memstara, sed ne ekspluatanta fremdan laboron (trad.)
18 Restariga (1921–1925) kaj rekonstrua (1926–1937) periodoj — uzataj tiutempe terminoj de periodoj de disvolviĝo de la lando.
19 Stalino I. Verkoj, vol. 7, p. 315.
20 CKK — Centra Kontrola Komisiono (de la partio) (trad.).
21 En la unuigita plenkunsido de la CK kaj CKK, okazinta la 21-an — 23-an de oktobro 1927, I. V. Stalino elpaŝis kun parolado « La trockista opozicio antaŭe kaj nun » (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 197).
22 Tiu tezo estis formulita de I. Stalino en parolado en la plenkunsido de la CK de la VKP(b) la 9-an de julio 1928 « Pri industriigo kaj la grena problemo » (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 11, p. 171).
23 Pri ribeloj en Kartvelio I. V. Stalino menciis en parolado en la plenkunsido de la CK kaj CKK de la VKP(b) la 23-an de oktobro 1927 (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 196). Temas pri armitaj ribeloj en apartaj distriktoj de Mingrelio kaj Gurio fine de aŭgusto 1924 de kamparanoj, malkontentaj pri plenumo de la agrara reformo, pri imposta politiko kaj pri kontraŭreligiaj aranĝoj de la potencoj. La ribeloj estis subpremitaj de laboristaj taĉmentoj el Batumo kaj Potio kun subteno de la armeo.
24 Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 196.
25 Komunisma universitato omaĝe al Sverdlov — partia altlernejo en 1918–1937 (trad.).
26 Samloke, vol. 7, pp. 177, 179.
27 La 16-a Moskva gubernia konferenco de la VKP(b) okazis la 20-an — 28-an de novembro 1927. La 23-an de novembro I. V. Stalino elpaŝis en la konferenco kun parolado « La partio kaj la opozicio » (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 259).
28 Stalino I. Verkoj, vol. 10, p. 256.
29 Temas pri fina elpaŝo de I. V. Stalino en la 14-a kongreso de la VKP(b), en kiu estas respondo al L. B. Kamenev koncerne de « cedoj al la kamparanoj » (vd. La 14-a kongreso de la VKP(b). 18–31 de decembro 1925. Stenografia raporto. Moskvo — Leningrado, 1926, p. 263).
30 Vd. paroladon de I. V. Stalino en plenkunsido de la CK de la VKP(b) la 19-an de novembro 1928 « Pri industriigo de la lando kaj pri la dekstra devio en la VKP(b) » (Stalino I. Verkoj, vol. 11, p. 245–290).
31 La tutsovetunia konferenco de agraruloj-marksistoj, kunvokita de la Komunisma akademio ĉe la Centra Plenumkomitato de la USSR, okazis la 20-an — 27-an de decembro 1929. La 27-an de decembro I. V. Stalino elpaŝis en la konferenco kun parolado « Pri demandoj de la agrara politiko en la USSR » (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 12, p. 145).
3. Stalino kiel sofisto
Por pruvo kaj « pacigo » de ĉiuj ĉi nepacigeblaj kontraŭdiroj por servo de Stalino ekzistas sofistiko. Senprincipa fipolitikisto laŭ sia naturo estas sofisto, politika iluziisto kaj ĵonglisto. Li surmetas sur sin diversajn maskojn depende de la celo. Kaj ĉar inter dialektiko kaj sofistiko ekzistas certa ekstera simileco, ĉar ambaŭ tipoj de pensado baziĝas sur agnosko de principo de kontraŭdiro, do des pli facile Stalino povas ŝajnigi sofistikon dialektiko.
Sofistiko estas ŝajna dialektiko. Dialektiko ĉe certaj kondiĉoj nerimarkeble transiras al sofistiko, kaj tion Stalino lerte uzas. Sofisto arbitre elektas ajnan tezon kaj pruvas ties « verecon ». Li scias, ke li ĉiam trovos grupon de homoj, kiuj permesos sin trompi.
En kio estas la esenco de sofistiko kaj ties diferenco disde dialektiko ? La esenco de sofistiko konsistas en tio, ke oni metas jen unujn, jen aliajn unuflankajn kaj abstraktajn difinojn en izoleco, sen ligo kun la ĉirkaŭaĵo, elprenas apartajn okazojn, faktojn, ekzemplojn kaj sur tio konstruas « konkludojn » kaj « pruvojn ». Kaj ĉar « ĉe grandega komplikeco de la socia vivo eblas ĉiam trovi ajnan kvanton de ekzemploj aŭ apartaj informoj por konfirmo de ajna tezo »32 (Lenino), do Stalino, tiamaniere, ĉiam pruvas ĉion, kion li deziras, des pli ke pruvi la kontraŭan oni povas nenie — la tuta gazetaro estas en persona dispono de Stalino, kaj en la kondiĉoj de teroro, dominanta super la partio, laborista klaso kaj laboranta kamparanaro, pruvi la kontraŭan neniu kuraĝos, ĉar tio neeviteble estas ligita kun diversaj punoj. « Forton de pruvo » ĉi tie anstataŭas « pruvo de forto » — argumentum baculini. Bastona pruvo — tio estas la ĉefa speco de « pruvoj » kaj « argumentoj » de Stalino rilate al partianoj kaj partiaj organizaĵoj. Ni jam ne parolas pri laboristoj kaj pri la ĉefa loĝantaro de la kamparo !
Sed Stalino kiel sofisto uzas ne nur bastonajn pruvojn, sed ankaŭ ĉiujn bazajn artifikojn kaj metodojn de sofistiko.
Unue, Stalino anticipe prenas kiel pruvitan tion, kio estas pruvenda, sur tiu « dekretita » anticipe tezo li konstruas ĉiujn siajn ceterajn konkludojn. Tiaj estas liaj dekretitaj tezoj : « Trockismo estas avangardo de kontraŭrevolucia burĝaro », « La dekstruloj estas agentoj de la kulako », « La mezulo en sia ĉefa maso turniĝis al la kolektivigo » k. t. p.
Due, tie, kie tio estas profita, li konstruas siajn konkludojn sur la principo : post tio, sekve, pro tio, depende de tio. La sabotuloj strebis al malrapidigo de industriigo, la dekstruloj, kiel dekretis Stalino, same estis kontraŭ rapideco, sekve, la dekstruloj estas agentoj de la klasa malamiko.
Uzante tiun argumentadon, oni povas kun sama sukceso pruvi, ke la germania kompartio « kuniĝas » kun la faŝistoj, ĉar kaj la unuaj, kaj la duaj strebas forigon de la registaro de Brüning33, ke la rusiaj bolŝevistoj en la Dumo « kuniĝis » kun la dekstraj partioj, ĉar kaj la unuaj kaj la duaj voĉdonadis nemalofte same kontraŭ vico da leĝoprojektoj, ke la « kadetoj »34 kaj kelkaj aliaj dekstraj partioj estis « agentoj de la bolŝevistoj », ĉar kaj la unuaj kaj la duaj antaŭ la milito de la jaro 1914 vidis bankroton de la aŭtokratio kaj antaŭdiradis neeviteblon de ĝia falo, kaj en februaro 1917 kune faligis ĝin ; tiamaniere eblas « pruvi », ke nuntempe plejmulto de la konscia parto de la partio « kuniĝas » kun Kautsky, menŝevistoj, « eseroj »35, « kadetoj », estas agentaro de kapitalismo, ĉar ili ĉiuj vidas bankroton de la stalina politiko. Per tia metodo oni povas pruvi kion ajn. Oni prenas pure eksteran, hazardan similecon, cetere nemalofte fabrikitan koncerne de unu aparta demando, elĵetas ĉiujn radikalajn principajn diferencojn — kaj la « pruvo » estas preta.
Trie, Stalino nemalofte uzas substituon je unu disputinda demando per alia. Tiel, ekzemple, en 1931 estis supozata kresko de produktado je 45%, malaltigo de memkosto je pli ol 10%, sed anstataŭ tio ni havas kreskon (eĉ laŭ la falsita statistiko) nur je 20%, ne kalkulante gigantan malpliboniĝon de kvalito de produktoj. Kaj anstataŭ malkresko de memkosto ni havas kreskon. Rezultiĝis « miskalkulo » je proksimume 10 miliardoj da rubloj, t. e. bankroto de la stalina « planado ». En tia situacio elementa devo de iom honesta gvidanto estas deklari : 1) ke la plano estas plejparte ne plenumita — plenumita malpli ol duone ; 2) ke la metodoj de planado evidentiĝis ne taŭgaj kaj ilin necesas revizii kaj rekonstrui.
Anstataŭ tio Stalino mem silentas, kaj per sia kliko kaj gazetaro krias pri tio, ke « ni atingis gigantajn sukcesojn en la tria decida jaro », kvankam la plano estas « ne tute plenumita ». La demando, do, estas transportata en tute alian terenon, estas renversata, metata sur la kapon. Per kaŭĉuka, malklarsenca vorteto « ne tute plenumita » estas ŝirmata neplenumo de la plano, kaj per la krioj pri « gigantaj sukcesoj » — bankroto de la aventurismaj metodoj de planado. Ĝuste tiun metodon de fortiro de atento disde la ĉefa afero uzas iluziistoj en siaj trukoj. De lerteco de la manoj dependas multo, sed eĉ pli grandan signifon havas arto fortiri la okulojn de la spektanto, igi lin observi ne tion, kion necesas. Por tio iluziistoj kaj klaŭnoj akompanas siajn ŝercojn kaj trukojn per senĉesa muziko kaj babilado. Ĉio ĉi havas certan celon — forŝiri la rigardon de la spektanto disde la lertaj manoj kaj manipuloj de la iluziisto.
Kvare, Stalino uzas metodon de substituo je vortoj kaj nocioj per aliaj, kaj ankaŭ uzas vortojn kun vasta senco, kiujn oni povas arbitre interpreti. Hodiaŭ li diras, ke la dekstruloj estas subtenantoj de senlimaj cedoj al la mezulo, kaj morgaŭ li faras ilin agentoj de la kulako. Hodiaŭ « rapida » li nomas kreskon de produktado je 20%, kaj 18 aŭ 15% estas oportunismaj, kaj morgaŭ nur 30% estas bolŝevisma rapideco, kaj 20% jam oportunismaj, kaj jen subite iĝas 45% vera bolŝevisma rapideco, kaj 30% — oportunisma, kaj se la programo pri 45% plenumiĝas nur je 20%, do ankaŭ tiuj 20% taŭgas por vere bolŝevisma rapideco.
Ne determininte ĝuste enhavon de la nocio « rapida kresko », Stalino ludas per tiuj vortetoj, kiel deziras.
Kvine, Stalino uzas en polemiko kaj pruvoj konatan artifikon de sofistoj, konsistantan en substituo de escepto anstataŭ regulo kaj de regulo anstataŭ escepto. Ni prenu por ekzemplo la saman rapidecon de kresko. En la ĉefartikolo de « Pravda » de la 27-a de junio 1931 « La ekonomia plano estas reala, necesas ĝin plenumi » ni legas : « Ni proksimiĝas al la fino de la unua duonjaro. Ĝi alportis al ni grandegajn sukcesojn en la klasbatalo kaj en ĉiuj terenoj de la ekonomio. Multaj decidaj branĉoj de industrio donis dum la unuaj kvin monatoj de tiu ĉi jaro gigantan kreskon de produktado. Dum januaro-majo 1931 kompare kun la respektiva periodo de la pasinta jaro la elektroteĥnika industrio donis kreskon je 42,3% (laboro de distriktaj stacioj je 38%), branĉo de metalaj fabrikaĵoj — je 108%, maŝinkonstruado — je 37%, branĉo de kaldronegoj kaj turbinoj — je 35,5%, naftoprilaborado — je 34,4%, kudra industrio — je 50% ».
Kaj poste, en la mezo de la artikolo, sen bruo, estas modeste aldonite : « Tamen sur fono de niaj atingoj de tiu ĉi jaro ekzistas vico da malhelaj makuloj. Estas branĉoj, kiuj malantaŭas, inklude metalurgion kaj karbon. La plano en tiuj gravegaj sektoroj ne estas plenumata ». Vidu, kiel fajne estas fabrikita la sofisma pruvo ! La branĉoj de industrio, kiuj devas demonstri « plenumon » de la plano, ĉirkaŭprenas 10–15% de industriaj laboristoj, kaj la « malhelaj makuloj » ĉirkaŭprenas 85–90% de laboristoj, kaj se preni la transporton, do eĉ pli.
Sub nedifinita vorteto « vico » Stalino, tiamaniere, kaŝis la tutan ĉefan mason de la industrio, stompis bankroton de la 45%-a kresko de produktado, difinita en la plano, kaj la nedominantajn branĉojn de industrio emfazis kiel ĉefajn. Jen ankoraŭ ekzemplo. Iu regiono ne plenumas planon de grenprovizado, sed en tiu regiono en 5–6 distriktoj per prirabo de la loĝantaro de tiuj distriktoj (senigo de ili ne nur je semaj, sed eĉ je nutraj rezervoj, per senekzempla teroro — juĝoj, arestoj, ekziloj, mortpafoj, disvendoj de havaĵo) oni atingis plenumon de la plano, kaj Stalino « konkludas » : vico da avanaj distriktoj plenumis kaj superis la planon, tio pruvas, ke la plano estas reala, necesas bati al la oportunisma praktiko de postrestantoj kaj atingi plenumon de la plano. Kaj escepto denove iĝas regulo, regulo iĝas escepto.
Sese, Stalino sur ĉiu paŝo uzas prisilentadon, kaŝadon, stompadon de malagrablaj kaj malprofitaj por li faktoj. Kaj ĉar la tuta gazetaro, la tuta aparato estas en liaj manoj, do tion li sukcesas perfekte. Per la gazetaro kaj la partia maŝino — aparato li, kiam necesas, el muŝo faras elefanton kaj inverse. Ekzemplo unua. En la 16-a kongreso de la partio Stalino faras raporton pri gigantaj sukcesoj de industriigo kaj kolektivigo, pri ĝusteco de la « ĝenerala linio de la partio » kaj ĉe tio kaŝas du decidajn faktojn. Raportante pri sukcesoj de industriigo, li kaŝis de la partio, ke tiutempe la tuta teksa industrio kun 600 mil laboristoj pro manko de krudmaterialoj tute ne funkciis dum 4 monatoj, vico da aliaj branĉoj de malpeza industrio, kaj ankaŭ centoj da entreprenoj de la peza industrio laboris je 2/3 kaj eĉ duone. Kial li tiun grandegan ekonomian kaj politikan fakton prisilentis, trompis la partion kaj la laboristan klason ? Tial, ke tio senmaskigus lian politikan bankroton, montrus, ke liaj « mirakloj » en apartaj sektoroj estas atingitaj je konto de paralizo de vico da grandegaj branĉoj de industrio. Tute same, raportante pri la kolektivigo, li kaŝis de la popolamasoj, ke falsaj « sukcesoj » de la kolektivigo estis atingitaj je konto de nekredebla teroro rilate al ĉefaj amasoj de la kamparo, ke en la lando pasis ondo de senekzemplaj kamparanaj ribeloj de mezulaj-malriĉulaj amasoj, ribeloj, kiujn en multaj okazoj partoprenadis partianoj kaj komsomolanoj, ribeloj, kiujn fojfoje gvidis anoj de la partio ekde 1918, kaj en unu okazo eĉ distrikta plenrajtigito de la OGPU. Nur da grandaj ribeloj kun miloj da partoprenantoj en ĉiu dum tiu periodo en la USSR okazis pli ol 500, kaj da malgrandaj eĉ pli multe. Kial pri tiu grandega politika fakto en la raporto de Stalino ne estis dirita eĉ unu sono ? Eble, tial, ke pri tio ne sciu la internacia burĝaro ? Sed kial do tiuokaze estis permesite al la internacia burĝaro scii pri la kartvelia ribelo, pri kiu siatempe Stalino kuraĝe parolis ? Efektive por Stalino ne tiom gravas trompi la internacian burĝaron, kiom la laborist-kamparanajn amasojn de la Sovetunio. Se en la kongreso li dirus la veron pri ribeloj en la kamparo, do kio restus de lia kolĥoza ondo ?
Dua ekzemplo. Fine de 1931 la CK de la VKP(b) publikigis « historian » rezolucion pri kooperado36. Kooperado37 estas la ĉefa kaj giganta organizo, okupiĝanta pri komerco, kaj la decida, radika, principa demando en ĝia laboro estas politiko de prezoj. Sed ĝuste pri la preza politiko en tiu « historia » rezolucio ne estis eĉ unu sono. Per kio do klarigeblas tia « forgesemo » ? Ja per tio, ke en tiu momento estis farita kelkobla altigo de varaj prezoj. Kaj tio estis tiutempe, kiam iris malkresko de aĉetkapablo de la ĉervonco. Pravigi altigon de prezoj ĉi tie neniel eblas. Ja nur antaŭ tri jaroj en lukto kontraŭ la trockistoj la malaltigo de prezoj estis metata kiel alfo kaj omego de la sovetia komerca politiko. Stalino ankaŭ ĉi tie faris unu el multaj politikaj plagiatoj, sed konfesi tion li ne povas. Kaj la politiko de prezoj malaperis el la « historia » rezolucio pri sovetia komerco.
Sepe, tie, kie Stalino evidentiĝas alpremita al muro fare de iro de eventoj, kie evidentiĝas bankroto de lia estrado, kie samtempe neniel eblas prisilenti faktojn, tie li uzas tiajn sofismajn artifikojn, kiujn ordinare uzas nur etaj poŝoŝtelistoj, kiam oni kaptas ilin ĉe la mano, — li metas la kulpon sur aliulojn.
Lenino diris : « Necesas memori, ke politika estro responsas ne nur pri sia politiko, sed ankaŭ pri tio, kion faras liaj estratoj »38. Stalino agas male : li sian propran kulpon, bankroton de sia estrado metas sur aliajn. Ĉe la caro liaj fidelaj servutoj kaj servantoj, kiam ili devis renkontiĝi kun arbitro de lokaj potenculoj, savante la aŭtoritaton, diradis : « La leĝoj estas sanktaj, sed la oficistoj estas fiaj ». Stalino en tiaj okazoj agas same. Li same faligas kulpon pri ĉiuj aĉaĵoj, kiuj estas sistemo kaj neevitebla produkto de lia politiko, sur la lokajn laborantojn, ŝirmas tion por stompi perforton kaj turmentadon je la kamparo per nebulaj vortetoj : « troigoj » kaj « troadministrado » — kaj eliras seka el la akvo. La gvidanto estas bona, la principoj de lia politiko, liaj direktivoj estas idealaj, sed la lokaj plenumantoj, distriktaj kaj vilaĝaj laborantoj maltaŭgas — ili nepre aŭ troadministros, aŭ trafos sub influon de spontaneeco, aŭ faros « maldekstran devojiĝon », aŭ trafos al dekstra devio, aŭ evidentiĝos « agentoj de la kulako ». Nur nemultaj feliĉuloj el lokaj distriktaj kaj vilaĝaj laborantoj dum la lastaj du jaroj saviĝis de akuzoj pri devioj. La plejmulto de la estrantaj partiaj kaj sovetaj laborantoj de distriktoj kaj vilaĝoj estis forigitaj el siaj postenoj pro ĉiaspecaj devojiĝoj kaj oportunismo, miloj el ili estis juĝitaj kaj enprizonigitaj.
Por ilustri la stalinan artifikon pri faligado de siaj krimoj sur aliulojn sufiĉas doni unu klasikan ekzemplon el la multaj. Tio estas lia « fama » artikolo pri troigoj kaj pri la kolektivigo printempe de la 1930-a jaro, — « Kapturno pro sukcesoj »39. Ĉiuj scias, ke la kolektivigo proksimume ekde la fino de la 1928-a jaro estis farata per metodoj de rekta aŭ malrekta devigo, kaj poste — en 1929–1930 — eĉ de rekta perforto kaj teroro. Senkulakigo, grenprovizado, impostoj, amasaj arestoj, mortpafoj k. c. — ĉio ĉi estis uzata por terorizi la mezulajn kaj malriĉulajn amasojn de la kamparo, por enpeli ilin en kolĥozojn. Oficialaj rezolucioj de la CK « pri libervola aniĝo al kolĥozoj » iĝis nur ordinara farisea, hipokrita ŝirmo por la rekte kontraŭa praktiko de kolektivigo. Informon pri tio, per kiaj metodoj estas elbatata el vilaĝanoj greno kaj impostoj, Stalino havis tre bonan.
Stalino kvankam estas limigita, sed sufiĉe saĝa, por scii ĝenerale la realan staton de la aferoj en la lando, speciale en la kamparo. Sed li jam tiam implikiĝis tiom, ke ŝanĝi la politikon por li estis jam ne eble. Turno de la politiko denove sur la leninajn relojn signifus ne nur bankroton de lia nova « teorio » de pliakriĝo de la klasbatalo laŭmezure de nia moviĝo antaŭen sur la vojo al socialismo, de lia « miraklo » kun rapideco de industriigo kaj kolektivigo, sed ankaŭ malhonoran elpelon de li el la posteno de ĝenerala sekretario. Tial li devis meti ĉion sur la karton kaj per plej senhonta maniero falsi en gazetoj, inklude « Pravda »-n — lian personan rektan paroltubon — la faktan situacion. Tamen, kiam printempe 1930 en la tuta lando, kiel rezulto de lia politiko, pasis ondo de senprecedencaj en historio kamparanaj mezul-malriĉulaj ribeloj, kiam Stalino eksentis, ke la grundo sub la piedoj de li kaj lia kliko brulas, ke ilia superregado povas finiĝi, kiam li evidentiĝis premita al muro, do anstataŭ ol lenine honeste kaj malferme agnoski fiaskon de la antaŭa politiko kaj ŝanĝi la kurson, li uzis artifikon. Tiu artifiko estis lia artikolo « Kapturno pro sukcesoj ». En tiu artikolo Stalino deklaris, ke ĝis februaro 1930 la kolektivigo iris libervole, kaj ekde la februaro ĉe lokaj laborantoj « ekturnis la kapo pro sukcesoj » kaj ili komencis kontraŭ direktivoj de la CK perforte devigi kamparanojn aniĝi al kolĥozoj. Tio estis « maldekstra devojiĝo », kiun necesas decide fini, kaj la linio de la partio estas decide korektita. Ĉi tie Stalino rememoris kaj donis vicon da valoraj indikoj de Lenino pri kolektivigo, pri plena libervoleco por kamparanoj aniĝi al kolektivoj. Rezulte de tiu artikolo miloj da distriktaj laborantoj estis ekskomunikitaj el la partio nur pro tio, ke ili plenumadis la politikon de Stalino kaj de lia kliko pri procenta plenumo de la kolektivigo, miloj estis enprizonigitaj pro tio, ke laŭ rektaj direktivoj de sekretarioj de regionaj komitatoj, sub minaco de ekskomuniko el la partio, devis al certa limdato « kolektivigi » certan procenton. La lokaj laborantoj estis ĵetitaj kiel ofero al kolerigitaj amasoj de la kamparo, por fortiri la atenton disde la vera kulpulo, kaj Stalino elpaŝis antaŭ la kamparano en rolo de savinto disde « lokaj fuŝuloj », en rolo de Napoleono.
Lia artikolo estas specimeno ne nur de faligo de kulpo sur aliulojn, sed ankaŭ specimeno de falso kaj hipokriteco de Stalino, ĉar post ĝi estis eldonita dekreto, laŭ kiu per sistemo de impostoj la individua kamparano kun la sama forto estas enpelata en kolĥozojn.
Oke, tie, kie evidentan politikan friponaĵon necesas ŝajnigi vero, li uzas fojfoje metodon de « konsternado », obtuzigo je la popolamasoj per sortimento de speciale laŭtaj kaj teruraj vortoj, komencas furiozan kampanjon en ĉiuj ĵurnaloj kaj gazetoj, ĉiutage, ĉiusemajne, ĉiumonate ripetadante la samon. Senfina nombro da artikoloj en ĵurnaloj kaj revuoj, miloj da broŝuroj kaj libroj pri unu sama temo — ĉio estas direktata al tio, ke mensogon prezenti kiel veron. Kie ne eblas atingi rezultojn per logiko, li anstataŭigas ĝin per retoriko, per efiko al sentoj de popolamasoj, al ilia humoro, timigante per minacaj vortoj unujn, flatante per agrablaj vortoj aliajn, perpleksigante la triajn. Sofistiko en certa grado ĝenerale reduktiĝas al « forto de vorto ». Ĉi tie sofisto per diversaj manieroj atingas sian celon. Li aŭ troe longigos sian rezonadon tie, kie necesas lacigi atenton de aŭskultantoj aŭ legantoj, aŭ implikos ĉiujn « fadenojn » tiel, ke sensperta en politiko kaj logiko homo nenion komprenos, aŭ, kiam al li minacas senduba malvenko, pretekstos per tempomanko por prilumo de la demando, aŭ, fine, kun tute nekonvena patoso komencos alvoki al devo, konscienco, kuraĝo, firmeco de la aŭskultantoj, rememorigante al ili pasintajn heroaĵojn de ili kaj de iliaj prauloj, stampante per malestimo kaj timigante kontraŭdirantojn kaj aprobante konsentantojn. Sub magia bastono de vortoj de la sofisto kriplaĵo iĝas belaĵo, malbono iĝas bono, krimo iĝas heroaĵo, malutilo iĝas utilo. Erara rezono, esprimita simple, ne trompos eĉ infanon. Sed se disvolvi ĝin en kelkaj volumoj aŭ en centoj da artikoloj, se ĝin distribuadi dum kelkaj jaroj en dekmilionoj da libroj kaj broŝuroj, do ĝi povas impliki milionajn popolamasojn, politike malforte evoluintajn. Stalino kaj lia kliko « laŭbezone » uzas ankaŭ tiun metodon por pravigo de sia regado.
Estas memkompreneble, ke la indikitajn metodojn Stalino uzas ne aparte, sed ĉiujn kaj kelkajn samtempe, ĉar ĉiuj ili dense interplektiĝas unu kun la alia kaj transiras unu en la alian. Pro tio ili ne ĉesas esti sofismaj. Ĉiuj ĉi artifikoj de « pruvoj » en lukto kun politikaj kontraŭuloj, alipensantoj en la partio, konsistigas la « arsenalon » de la stalina « dialektiko ».
Per kio diferencas la stalina « dialektiko » disde la dialektiko de Markso — Engelso — Lenino ? Per tio, ke ĝi estas radikale malamika al marksismo-leninismo.
Lenino en sekva maniero karakterizas esencon de la vera materiisma dialektiko, dialektika metodo. Dialektika logiko postulas tion, ke ni iru pluen. Por vere scii objekton, necesas ĉirkaŭpreni, esplori ĉiujn ĝiajn flankojn, ĉiujn ligojn kaj peraĵojn. Ni neniam atingos tion plene, sed la postulo de ĉiuflankeco gardos nin disde eraroj kaj morto. Lenino postulas ĉiuflankan konsideron de fenomenoj en ilia konkreta evoluo, ne permesas elŝiradon de unu kaj alia peceto (« Ankoraŭfoje pri sindikatoj... »)40. Kaj tiu metodo havas nenion komunan kun stalinaj sofismaj « hokusoj-pokusoj », kun lia fabrikado kaj falsado de faktoj, kun lia elŝirado de apartaj fabrikoj, apartaj kolĥozoj por « pruvo » de ĝusteco kaj realeco de la tuta plano.
En alia loko, en frua nefinita laboraĵo de Lenino « Statistiko kaj sociologio », ni trovas pri la sama demando sekvantan fragmenton, trafantan tre precize al Stalino kun lia metodo de falsado kaj fabrikado de faktoj, tordado de la realo por pravigo de siaj planoj.
« En tereno de sociaj fenomenoj ne ekzistas artifiko pli vaste uzata kaj pli senbaza, ol elprenado de apartaj faktoj, ludo pri ekzemploj. Elekti ekzemplojn tute ne estas malfacile, sed tio havas nenian signifon aŭ nur negativan signifon, ĉar la tuta afero estas en historia konkreta situacio de apartaj okazoj. Faktoj, se preni ilin tute, en ilia ligo, estas ne nur obstina, sed sendube pruva afero. Faktetoj, se ili estas prenataj ekster tutaĵo, ekster ligo, se ili estas fragmentaj kaj arbitraj, estas ĝuste nur ludilo aŭ io eĉ pli malbona. [...] Necesas peni instali tian fundamenton el precizaj kaj sendubaj faktoj, sur kiun eblus apogiĝi, kun kiu eblus kompari ajnan el tiuj « ĝeneralaj » aŭ « proksimumaj » rezonoj, kiujn oni tiom senmezure trouzas en iuj landoj en niaj tagoj. Por ke tio estu vera fundamento, necesas preni ne apartajn faktojn, sed tutan aron de faktoj, rilatantaj al la traktata demando, sen ajna escepto, ĉar alie neeviteble aperas suspekto — kaj tute prava suspekto — pri tio, ke la faktoj estas elektitaj aŭ selektitaj arbitre, ke anstataŭ objektiva ligo kaj interdependo de historiaj fenomenoj en ilia tuteco estas prezentata subjektiva kuiraĵo por pravigo de, eble, malpura afero. Kaj tio ja okazas pli ofte, ol ŝajnas » (« Leteroj al parencoj » — antaŭparolo de M. I. Uljanova, p. 15–16)41.
De te fabula narratur ! Pri vi temas ! Tiun latinan diraĵon indus meti epigrafe super la tuta stalina politiko kaj ĉiuj liaj artikoloj de la lastaj jaroj. Ĝi kvazaŭ speciale estis skribita pri la stalina ludo pri ekzemploj, elprenado de apartaj profitaj faktetoj, pri fikuirado en la stalina kuirejo de ĉiaspecaj devioj, devojiĝoj, deflankiĝoj, degeneroj k. c. por pravigo de liaj malpuraj faroj.
Sufiĉas kompreni solan tiun genian leninan eldiron, por kompreni karakteron kaj metodojn de la stalinaj pruvoj, « teorioj », raportoj kaj bultenoj. Tiuj raportoj kaj bultenoj de « venkoj » de la fronto de industriigo kaj kolektivigo, pri leviĝo de la popolamasoj k. c. kiel du gutoj de akvo similas laŭ la « metodologio » al bultenoj de Kuropatkin pri venko super la japanoj42. Dum la rusi-japania milito en caraj ĵurnaloj hodiaŭ oni mesaĝis, ke centestro tiu kaj tiu kun sia skadro en kuraĝa atako « donis lecionon al japana gardantaro » ; morgaŭ — ke kapitano tiu kaj tiu kun sia bataliono en kuraĝa bajoneta atako muelis roton de japanaj soldatoj ; en la sekva tago — ke « la japanaĉo baldaŭ kaputos », ĉar la tuta armeo ardas pro deziro defendi la « patron-caron », k. t. p. Kaj en tiu momento la 400-mila armeo, frakasita kaj fine demoralizita, malsata, kolera, perdinta kredon je la militestroj kaj je la venko, en paniko estis retiriĝanta de unu pozicio al alia, kaj la situacio iĝadis ĉiutage ĉiam pli danĝera.
Per samaj venkaj raportoj Stalino manĝigas la amasojn de la partio kaj laboristoj. Hodiaŭ oni mesaĝas, ke tiu kaj tiu vilaĝa soveto « en socialisma konkurado kaj avanado, senkompate luktante kontraŭ la kulakaro kaj ties agentaro — dekstraj oportunistoj » sukcese plenumis kontraŭplanon de grenprovizado ; morgaŭ — sekretario de partia ĉelo Petrov kaj direktoro Ivanov « raportas » pri lanĉo de nova fabriko aŭ produktejo ; en la sekva tago — ke laboristoj de fabriko de Petrovskij aŭ Voroŝilov kun entuziasmo plenumis planon de konsento pri deprunto kaj kiel kontraŭplano daŭrigas la deprunton. Kaj en tiu momento la lando, malriĉiĝinta, prirabita, ruinigita, nuda kaj malsata, kun radike subfosita produkta, aĉeta kaj paga kapablo, perdinta kredon je la afero de socialismo, terorizita, kolerigita, reprezentanta veran pulvan kelon, — ĉiam pli kaj pli profunde estas enpelata en sakstraton... Tielas la stalina estrado !
Senprincipa fipolitikisto kaj sofisto, kuiristo de malpura kuiraĵo, specialisto pri organizado de « procesoj de Bejlis »43 aplike al la kondiĉoj de la Sovetunio — tielas la moral-politika aspekto de Stalino !
Lenino en sia testamento senmaskigis nelojalecon, malhonestecon, senkonsciencecon de Stalino ; li eldiris antaŭtimon, ke Stalino ne scipovos uzi singarde la potencon de ĝenerala sekretario. Kaj la iro de la eventoj troe konfirmis lian genian antaŭvidemon. Lenino jam tiam palptrovis politikan hipokritecon de Stalino, lian fariseecon. Nun tiu fariseeco estas klara eĉ por infano.
32 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 27, p. 304 (Imperiismo kiel la plej alta stadio de kapitalismo. Antaŭparolo al la franca kaj la germana eldonoj).
33 Brüning, Heinrich (1885–1970) — germania politika aganto, germania ĉefministro en 1930–1932.
34 « Kadetoj » — mallongigita (laŭ la unuaj literoj) nomo de la partio de konstitucia demokratio (burĝa liberalisma partio en antaŭrevolucia Rusio) (trad.).
35 « Eseroj » — mallongigita (laŭ la unuaj literoj) nomo de la partio de socialistoj-revoluciuloj (maldekstra etburĝa partio) (trad.).
36 Temas pri rezolucio de plenkunsido de la CK de la VKP(b) (28–31 de oktobro 1931) « Pri disvolvo de sovetia komerco kaj plibonigo de provizado de la laboristoj ».
37 Temas pri konsuma kooperado, kiu okupiĝis pri organizado de komerco en urboj kaj precipe en la kamparo (trad.).
38 Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 42, p. 221 (Pri sindikatoj, pri la nuna momento kaj pri eraroj de k-do Trocko).
39 Artikolo de I. V. Stalino « Kapturno pro sukcesoj » estis publikigita en « Pravda » la 2-an de marto 1930 (vd. Stalino I. Verkoj, vol. 12, pp. 191–200).
40 Vd. Lenino V. I. Ankoraŭfoje pri sindikatoj, pri la nuna momento kaj pri eraroj de k-doj Trocko kaj Buĥarin (Plena verkaro, vol. 42, pp. 290, 286).
41 Vd. Lenino V. I. Plena verkaro, vol. 30, pp. 349–356 (Statistiko kaj sociologio).
42 Temas pri Kuropatkin A. N. (1848–1925), ekde oktobro 1904 ĉefkomandanto de militistaro en la Fora Oriento dum la rusi-japania milito de 1904–1905.
43 La proceso de Bejlis — juĝafero (Kievo, 1913) pri judo M. Bejlis laŭ falsa akuzo pri rita murdo de rusa knabo. Ĝi estis organizita de la cara registaro kaj « nigracentanoj » (ekstremaj naciistoj), kaŭzis proteston de progresema publiko en Rusio kaj eksterlande ; la ĵurio malkondamnis Bejlis-on.
4. Stalino kiel gvidanto kaj teoriisto
La partia aparato kaj amaseto da ĉirkaŭantaj Stalinon karieristoj kaj flatantoj persiste, de tago al tago, de monato al monato, sur ĉiuj stratkruciĝoj trumpetas pri tio, ke Stalino estas granda teoriisto kaj gvidanto, genia disĉiplo de Lenino. Lian nomon nuntempe tiuj « doktaj » karieristoj metas apud la nomoj de Markso, Engelso kaj Lenino. Ĉiun, kiu ne faras tion, ili pridubas kaj « pripafas ».
Stalino, alkroĉiĝinte je Markso, Engelso kaj Lenino, malantaŭ iliaj dorsoj fripone intencas enŝteliĝi en vicojn de la instruantoj de la laborista klaso. Se la historio ne agnoskas lin granda homo, do li ne intencas agnoski la historion kaj helpe de siaj « doktaj » karieristoj deziras reskribi ĝin.
Se li neniam kapablas leviĝi sur pintojn de la teoria kaj spirita grandeco de Markso, Engelso kaj Lenino, do li intencas, male, ilin mallevi ĝis la nivelo de sia propra mizereco ; se la regantaj klasoj helpe de gazetaro kaj prilaboro de konscio de popolamasoj fojfoje transformadis geniulojn al aventuristoj, do kial la reganta kliko de aventuristo ne povas transformi lin al geniulo !
Meti la nomon de Stalino apud la nomoj de Markso, Engelso, Lenino — tio signifas moki Markson, Engelson, Leninon, tio signifas moki la proletaron, tio signifas perdi tutan hontemon, transiri ĉiujn limojn de malnobleco ; meti la nomon de Lenino apud la nomo de Stalino estas kvazaŭ Elbruson meti apud sterkamaso ; meti verkojn de Markso, Engelso kaj Lenino apud « verkoj » de Stalino estas same, kiel meti apud muziko de grandaj komponistoj Betoveno, Mozarto, Vagnero k. a. muzikon de strata gurdisto.
Lenino estis gvidanto, sed ne estis diktatoro ; Stalino, male, estas diktatoro, sed ne estas gvidanto. La proleta revolucio bezonas bonajn gvidantojn, la proleta leninisma partio ne povas ekzisti sen gvidantoj, sed la proleta revolucio ne bezonas diktatorojn. La partio kaj la proletaro devas lukti eĉ kontraŭ la plej « bonaj » diktatoroj, ĉar degenero de gvidantoj en diktatorojn signifas degeneron de la proletara diktaturo mem.
Kia diferenco estas inter gvidanto kaj diktatoro ?
Vera gvidanto estas levata antaŭ ĉio de moviĝo de popolamasoj, li apogas sin unuavice sur la popolamasoj kaj ilia fido, li estas profundege ligita kun la popolamasoj, konstante turniĝas inter ili, li iras antaŭ ili, diras al ili veron, ne trompas ilin, kaj la amasoj konvinkiĝas per propra sperto pri praveco de lia gvidado kaj subtenas lin. Tia ĝuste estis Lenino — tiu genia gvidanto de la proletaro, tiaj estis la fondintoj de la scienca komunismo Markso kaj Engelso, tiaj estis ankaŭ veraj gvidantoj de la burĝa revolucio en Francio — Robespjero, Marato k. t. p. Diktatoro, male, plejparte venas al la potenco aŭ per subpremo de revolucio, aŭ post falo de la revolucia ondo, aŭ per internaj intrigoj de la reganta kliko, aŭ per palaca renverso, apogante sin sur ŝtata aŭ partia aparato, armeo, polico. Diktatoro apogas sin precipe ne sur popolamasoj, sed sur sia fidela kliko, sur armeo, sur ŝtata aŭ partia aparato, li ne estas ligita kun la popolamasoj, li ne turniĝas inter ili, li povas flirti kun ili kaj flati ilin, sed li trompas la popolamasojn, li regas ne tial, ke la amasoj fidas al li, sed plej ofte spite al tio. Politiko de diktatoro estas politiko de internaj postkulisaj manovroj, politiko de elekto de fidelaj persone al li homoj, politiko de pravigo, defendo kaj laŭdegado de lia regado. Napoleono, Mussolini, Piłsudski, Horthy, Primo de Rivera, Ĉiang Kaj-ŝek k. c. — ĉiuj ili precipe trafas en tiun karakterizon. En tiun karakterizon trafas ankaŭ la diktaturo de Stalino, kvankam lia diktaturo radikale diferencas disde burĝaj diktaturoj — per tio, ke ĝi elkreskis surbaze de proletara diktaturo, estante misformaĵo de la proletara diktaturo kaj kontribuante ties pluan misformadon kaj degeneron.
Stalino neniam estis vera, reala gvidanto, sed des pli facile por li estis kun iro de eventoj iĝi vera diktatoro. Sian hodiaŭan rolon li okupis ne pro subteno de la popolamaso. Li venis al la nuna senlima regado per ruzaj manovroj, apogante sin sur amaso da fidelaj al li homoj kaj sur la aparato, kaj helpe de trompo je la popolamaso. Li estas deŝirita disde la popolo, li ne estas ligita kun ĝi, li tenas sin ne sur fido de la popolamasoj, sed sur terorizado je ili. Unuvorte, trajtoj de la nuna Stalino estas trajtoj de diktatoro, sed ne de gvidanto.
La « laboro » pri kanonizado de Stalino ricevis grandiozan amplekson. Homoj de ĉiuj rangoj konkure penas superi unu la alian en « socialisma konkurado » en tereno de servado al la « gvidanto ». Teoriaj artikoloj en revuoj iĝis simple peticioj pri promocio kaj motivitaj subskriboj pri politika lojaleco rilate al Stalino. La partia maŝino diligente plenumas la « mendon ». Sed la ideo de kanonizo tamen estas kondamnita al evidenta fiasko. Ni jam ne parolas pri liaj « eraroj » aŭ, esprimante pli ĝuste, pri tuta ĉeno da distordoj de marksismo-leninismo dum la lastaj 4–5 jaroj. Sed se preni lian starpunkton de la periodo 1914–1927, do ankaŭ ĉi tie ekzistas tiaj nigraj « flikaĵoj » sur liaj « puraj » vestoj, kiujn li ne povos forskrapi kaj forviŝi per ajna falsado de la historio de la partio.
Unue, Stalino dum la monda imperiisma milito estis ne bolŝevisto, elpaŝanta por malvenko de sia registaro, sed platona internaciisto, t. e. li staris ne sur la starpunkto de la zimervalda maldekstro, kiel Lenino, sed sur la starpunkto de la plejmulto de la Zimervalda konferenco, t. e. sur la starpunkto de Martov, Trocko k. a.44.
Ke tio estas ĝuste tiel — pri tio atestas neniu alia, ol Stalino mem en sia artikolo « Pri la milito », publikigita en lia artikolaro « Sur la vojoj al la Oktobro ». En tiu ĉi artikolo ni legas : « Konduto de Guesde, Sembat k. a. ricevis ĝustan kaj aŭtoritatan takson en certaj rezolucioj de socialistaj kongresoj en Zimervaldo kaj Kintalo (1915–1916) kontraŭ la milito. La postaj eventoj konfirmis tutan pravecon kaj fruktodonecon de la tezoj de Zimervaldo — Kintalo » (p. 4)45.
Ĉu povas post tiu citaĵo esti dubo, ke dum la mondmilito Stalino ne estis bolŝevisto por malvenko de sia registaro, sed estis centristo : « La eventoj konfirmis tutan pravecon kaj fruktodonecon de la tezoj de Zimervaldo — Kintalo ». Stalino, tiamaniere, jam en 1917 estis tute konsenta kun la decidoj de la Zimervalda kaj Kintala konferencoj. En la realo la eventoj konfirmis ne la « tutan pravecon kaj fruktodonecon de la tezoj de Zimervaldo — Kintalo », sed tutan pravecon kaj fruktodonecon de la zimervalda maldekstro. Kaj tio, kiel estas sciate, ne estas la samo.
Lenino pri la Zimervalda konferenco en sia artikolo « La unua paŝo » skribas : « La konferenco malakceptis, per 19 voĉoj kontraŭ 12, transdonon en la komisionon de la projekto de rezolucio, proponita de ni kaj aliaj revoluciuloj marksistoj, kaj nia projekto de manifesto estis donita en la komisionon kune kun du aliaj por ellaboro de komuna manifesto. La akceptita manifesto fakte signifas paŝon al idea kaj praktika rompo kun oportunismo kaj social-ŝovinismo. Sed samtempe tiu manifesto, kiel montros ties analizo, suferas pro nekonsekvenceco kaj nefindiriteco »46. La bolŝevistoj, sekve, restis en la konferenco en malplimulto kaj opiniis, ke la manifesto kaj la rezolucioj, akceptitaj de la konferenco, suferas pro nekonsekvenceco kaj nefindiriteco, sed Stalino opinias ilin tute ĝustaj (la eventoj konfirmis tutan pravecon de la tezoj de Zimervaldo-Kintalo). Tia estas tiu « ŝtonfirma », « konsekvenca », « ŝtala » bolŝevisto dum la milito. Stalino per diversaj sofismaj artifikoj kaj krioj pri kalumnio penos stompi tiun fakton, sed neniun el honestaj partianoj, marksistoj-leninanoj, laboristoj li sukcesos trompi : la fakto tro klare parolas pri si.
Due, la starpunkto de Stalino en 1917 antaŭ la veno de Lenino estis, kiel estas konate, duonmenŝevisma. En la sama artikolo « Pri la milito » Stalino salutas la alvokon de la Petrograda Soveto « Al la popoloj de la tuta mondo », kaj eliron el la milito li vidas en premado al la Provizora registaro kun postulo konsenti tuj komenci pripacan interparoladon. En tiuj opinioj de Stalino ne estas eĉ grano da bolŝevismo, nek leninismo. En sia antaŭparolo al la artikolaro « Sur la vojoj al la Oktobro » Stalino penas stompi la veran sencon de siaj starpunktoj, kaŝi ĝin malantaŭ la dorson de la partio. Li skribas, ke la tri unuaj artikoloj reflektas certajn hezitojn de la plimulto de nia partio rilate la demandon pri paco kaj potenco de Sovetoj, kiuj ekzistis, kiel estas konate, en marto — aprilo 1917. Nun li agnoskas neniajn « objektivajn kondiĉojn ». Tie, kie eblas kaj necesas atente konsideri objektivajn kondiĉojn kaj kalkuli ilin, li ilin malakceptas. Sed tie, kie estas nepermeseble kaŝiĝi malantaŭ objektivajn kondiĉojn, li ilin altiras por savo de la stato. Tio, vidu, « estis periodo de kruda rompado de la malnovaj s