Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce  Aùdado de la Nacia Federacio de la Libera Penso
puce  ATEO Ateista Tutmonda Esperanto-Organizo
puce  Manifesto por la konscienc-libereco
puce  Revolucio kaj kontraŭrevolucio en Katalunujo 1936-1937 kaj Popolo Fronto n°1 1936
puce  Travivita laikeco en Francio
puce "Kunteksto por framasono, liberpensulo, feministo kaj respublikano : Belén de Sárraga (1872-1950)"
puce "Transatlantikaj kulturaj translokigoj kaj luktoj : feminismo, libera penso kaj framasonaj retoj inter Eŭropo kaj Ameriko (1860-1910)"
puce 13 monde famaj Civitanoj de la Mondo alvokas
puce 1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ
puce 1909 : FRANCESC GALCERAN FERRER, DEFENDANTO DE FERRER I GUÀRDIA
puce A. Roosing Respondeculo de la Liberpensula Frakcio en 1949
puce Al ĉiuj organizaĵoj de SESR, al ĉiuj branĉoj de la Proleta Esperanto-Korespondisto en USSR 1930
puce Al ĉiuj organizaĵoj kaj membroj de la CESR 1930
puce Alparolo. France Culture, la 12an de marto 2006.

Liberpensula Frakcio

1905-2005 CENTJARIĜO POR ESPERANTISTOJ

Sennaciulo, januaro 2006 77-a jaro, n-ro 1 (1207) MONATA ISSN 1163.0442

elŝuti :


Sennaciulo2006-1
PDF - 1.1 Mio, 0 x 0 pixels

1905 Kiel bela jaro por laikeco kaj Libera Penso. Por Esperanto estis Bulonjo ĉe maro kun unua Monda kongreso kiel baza fondiĝo de esperantista mondo. Dum tiu ĉi kongreso, parto de la parolado de Zamenhof estis modifita en la senco ke la lingvo ne estu posedaĵo de klerikalaro. Tiu ĉi movado por la disiĝo de Eklezioj kaj la Ŝtato naskiĝis el longa historia procedo en kiu la framasonoj, Nacia Federacio de Libera Penso kaj kelkaj aliaj ludis la ĉefan rolon.

Ni ne forgesu ke niaj avoj, esperantistoj aŭ ne, jam estis origine el diversaj kontinentoj. Oni montris ke tiu ĉi leĝo ne estas nur franca, nek nur kontraŭ romkatolika eklezio, sed kontraŭ la interveno de ĉiuj religiaj instancoj en la publikaj sferoj.

Ni rememorigu parte la ĉefajn artikolojn de la Leĝo pri la disigo de Eklezioj kaj la Ŝtato el 1905 : “Artikolo 1 : La Respubliko certigas la liberecon de penso. Artikolo 2 : La Respubliko ne inkluzivas, ne salajras nek subvencias iun ajn religion.”Jes, ge-SAT-anoj, tiu ĉi jubileo estas tre grava. En la aktuala mondo oni vidas politikistojn kaj religiulojn trudi siajn regulojn al la pensoj kaj korpoj en la tuta mondo. Ili provas per multkulturismo kaj relativismo, per militoj kaj nedemokrataj reĝimoj, ataki kaj detrui la spiriton kaj realecon de la Leĝo el 1905, kiu estas
enskribita de du jarcentoj en la monda demokrata procedo.

Parte pro tiu kialo, pli ol 50 asocioj invitis al manifestacio inter kiuj estis
International Humanist Union, SAT kaj SAT-Amikaro.
Jes, tiu ĉi jubileo sukcesis. Ni estis pli ol 12000 sur la Placo de la Respubliko en Parizo kaj dum du horoj ni marŝis tra parizaj bulvardoj.
Ĉe la kapo estis 50 unuaj subskribintoj de la Invito al laikuloj, kaj ĉirkaŭ 2000 geframasonoj, ĉefe ligitaj al "Grand Orient". Sekvis aliaj asocioj subskribintaj la alvokon inter kiuj “Union des Athées” (Unuiĝo de ateistoj), “Union Rationnaliste” (Unuiĝo de Raciistoj) kaj la sindikato “Force Ouvrière” (Laborista Forto). Post ili estis internaciaj marŝantoj kun la banderolo de “IHEU” kaj reprezentantoj ĉefe el Eŭropo. Sed alvenis mesaĝoj el Usono, Irlando, Argentinio, Ĉeĥio kaj Nov-Zelando. Kaj, sekvis “Fédération Nationale de la Libre Pensée” (Nacia Federacio de la Libera Penso) kun 3000 manifestaciantoj el francaj departementoj kaj 2000 el Pariza regiono. Entute 5000 liberpensuloj estis sekvataj de kelkmiloj da manifestaciantoj inter kiuj esperantistoj, delegacio de anarkiistoj kaj multaj laikuloj kaj ateistoj.

La manifestacio finiĝis per laika mitingo :
Unue, Marc Blondel, sindikatisto kaj liberpensulo, diris : “Laikeco estas la
garantio de egaleco inter la civitanoj, estas la kontestado de ĉiuj privilegioj pro religio aŭ naskiĝsituacio. Estas la laikeco kiu konstruas la fratecon necesan por la starigo de solidareco. Fine, estas la laikeco kiu liberigas individuon de ĉiuj obeemoj estiĝante tiel faktoro de Libereco.”

Jean-Michel Quillardet, granda estro de “Grand Orient de France” rememorigis pri la ĉiama engaĝiĝo de framasonoj por la Respubliko kaj laikeco. Adresante sin al la registaro, li klare indikis ke la “GODF” volas la aplikon de la Leĝo de 1905, kompletan leĝon, sed ne malpli ol la leĝon pri la disigo de Eklezioj kaj Ŝtato.

Fine, Christian Eyschen, ĝenerala sekretario de la “Libera Penso” finis la mitingon dirante : “...Ni povas diri kun fiereco : hodiaŭ, plian fojon, ni unuigis tiujn kiuj estis disigitaj por fari nedisigeblan forton por la Respubliko, Demokratio, Libereco, Egaleco, Frateco kaj Laikeco !... Kaj kune ni decidas pri la komuna agado por defendi, restarigi kaj promocii la laikecon de la publikaj lernejoj kaj de la ŝtato.

Do, ni ĉiuj kune daŭrigos nian batalon. Kaj oni ne ĉesas aŭdi tiun ĉi landon, la malnovan ordonon de liberpensuloj, batalantoj por la emancipiĝo de la Homaro : “Nek dio, nek mastro ! For la klerikaraĉaron ! Vivu la Sociala revolucio !

Karaj gesamideanoj, la gazetaro estis pli ol timema eĉ mensoga por paroli pri manifestacio. Tio indas je “modelo de totalitarismo kaj unika penso.”Mi finas per la SAT-himno “Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu en SAT-rond’ ! ...Solidare kiel bloko ek al nova mondsoci’ ! Kontraŭ dogmoj la raci’ ! Kaj grandnombre ĉiujare, al tutmonda SAT-kongres’ !

Karaj samideanoj, karaj kamaradoj, mi esperas ke ni povos kunigi niajn fortojn.

Dominiko Simeone

Karaj gesatanoj, gesamideanoj,

Mi skribis la artikolon « 1905-2005 centjariĝo por esperantistoj » pri la pariza manifestacio de la 10a de decembro 2005 en Sennaciulo n°1 de januaro 2006.
Kiam mi skribis pri la laika mitingo mi prunteprenis la resumon de la Libera Penso. Sed mi ne citis la prelegon de Babu Gogineni de la Internacia Humanista kaj Etika Unuiĝo (IHEU). Mi aldonas la sekvantan tekston antaù la lasta prelego de la laika mitingo.

"Babu Gogineni ekzekutiva direktoro de la IHEU proklamis ke la laikeco ne estas franca escepto sed ĝi apartenis al la hereda posedaĵo universala de la Homaro. Ne estas demokratio sen laikeco kaj sen apartigo de la Eklezioj disde la Ŝtato kaj tio estas valida sur ĉiuj kontinentoj kaj en ĉiuj landoj."

Humanistaj kaj laikaj salutoj

Dominiko Simeone

La manifestacio de decembro estas malpermesita.

La Nacia Federacio de la Libera Penso decidas grandegan kunvenon
la 5an de decembro 2015 je la 14H30 ĝis 17H30
Gymnase Japy – 2 rue Japy – 75011 Parizo

Defendo kaj disfamigo de la leĝo de 1905 !

Neniu ŝtata financo de la kultoj kaj de iliaj verkoj !

Abrogacio de la kontaŭ-laikaj leĝoj !

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio