Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita mardon la 23an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2906 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2021 ĝis Majo 2022
puce Aliĝintoj al la 95a SAT-kongreso
puce Deklaracio de la 95a SAT-Kongreso
puce Financa raporto 2021
puce Gvidrezolucio de la 95a SAT-Kongreso
puce Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo
puce Kongresa programo
puce La 95a SAT-kongreso okazis denove rete pro milito
puce Raporto de la Ĝenerala Konsilantaro kaj Konfliktkomisiono 2021-2022
puce Reta aliĝilo
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Deklaracio de la 95a SAT-Kongreso

La 95-a Kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022 :

1. bedaŭras la kreskon de naciismo en multaj landoj, kiu elvokas internaciajn streĉojn, kondukantajn al militoj, kaj obstaklas la internacian kunlaboron necesan por kontraŭagi la ekologian degradiĝon de la planedo ;

2. akre kondamnas la agresmiliton de Rusio, solidariĝas kun la homoj en Ukrainio, kiuj suferas, rezistas aŭ devas fuĝi, solidariĝas same kun la homoj en Rusio, kiuj suferas aŭ poziciiĝas kaj elpaŝas kontraŭ la milito, kaj pro tio estas persekutataj, kaj solidariĝas kun la homoj, kiuj tutmonde poziciiĝas kontraŭ militoj kaj subtenas rifuĝantojn ;

3. ankaŭ akre kondamnas ĉiujn aliajn militojn kaj agresajn okupaciojn, kiuj samtempe estas okazantaj en la mondo, kiel interalie en Sirio, Jemeno, DR Kongo, Palestino, Okcidenta Saharo ;

4. postulas en pli longa perspektivo, ke militoj ĉesu esti instrumento de politiko kaj de ekonomiaj interesoj, kaj, konsekvence, ke estu dissolvitaj ĉiuj militaliancoj, inkluzive de NATO ; tiuj estu anstataŭigitaj per kolektivaj sekurecsistemoj, en kiuj ĉiuj koncernataj ŝtatoj partoprenu, kaj kies kerna celo estu malarmado ;

5. ĉagrene konstatas, ke la pli ol 200 jarojn neŭtrala Svedio, en tiu senco modelo por aliaj landoj, kaj la pli ol 70 jarojn neŭtrala Finnlando, ĉesigis sian militneŭtralecon, aliĝante al milita bloko ;

6. kondamnas persekutadon al tiuj kiuj okupiĝas pri informado dum milito ambaŭflanke aŭ pri aliaj aferoj kontraŭ ŝtataj interesoj kaj subtenas la laboron de ĵurnalistoj ;

7. konstatas, ke kreskanta investado de pluraj ŝtatoj en militiloj kaj la plifortiĝo de militaj kaj ekonomiaj blokoj kontraŭas la interesojn de la laboristaro kaj estas minaco al la bonfarto de la popoloj ;

8. apogas la defendon de indiĝenaj popoloj pri siaj teritorioj kaj rajtoj kontraŭ kapitalisma ekstraktado en Kanado, Usono, Brazilo, kaj aliaj landoj, kaj kondamnas la intensigon de energiekstraktado pro la milito en Ukrainio ;

9. protestas kontraŭ la ʻjura milito’ plenumata kontraŭ laboristoj, pacistoj ktp. en multaj landoj kun la foja kompliceco de plej reakciaj sektoroj de la justica maŝinaro ;

10. solidaras kun la familianoj de la viktimoj de la akcidento en Seulo, kie tri laboristoj pereis dum inundo, kiuj plu batalas por ricevi decan kompenson de la respondecaj ŝtataj kaj kompaniaj instancoj, kaj postulas pli sekurajn laborkondiĉojn por ĉiuj laboristoj en la mondo ;

11. notas, ke diversaj eklezioj provas ĉesigi la disecon de eklezioj disde la ŝtatoj, kio elvokas problemojn en bioetiko, lernejaj programoj kaj rilato al militoj, ekzemple la nuna inter Ukrainio kaj Rusio ;

12. apogas la memorganizon de GLAT-personoj por defendi siajn rajtojn, kaj kondamnas la agadon de eklezioj, ŝtatoj kaj aliaj instancoj, kiuj instigas al persekutado de GLAT-personoj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio