Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita ĵaŭdon la 11an de aprilo 2024 . Ĝis nun estas 2904 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce Agadraporto de la Plenum-Komitato por la periodo de Junio 2021 ĝis Majo 2022
puce Aliĝintoj al la 95a SAT-kongreso
puce Deklaracio de la 95a SAT-Kongreso
puce Financa raporto 2021
puce Gvidrezolucio de la 95a SAT-Kongreso
puce Komuna Deklaro de SAT Plenumkomitato kaj la Organiza Komitato por la 95a SAT-kongreso, kiu devintus okazi ĉi-jare en Moskvo
puce Kongresa programo
puce La 95a SAT-kongreso okazis denove rete pro milito
puce Raporto de la Ĝenerala Konsilantaro kaj Konfliktkomisiono 2021-2022
puce Reta aliĝilo
LINGVO KAJ TRADUKOJ DE LA ARTIKOLO

Gvidrezolucio de la 95a SAT-Kongreso

La 95-a SAT-Kongreso okazinta perinterrete de la 29‑a de julio ĝis la 1‑a de aŭgusto 2022 :

1. aprobas la proponon starigi teknikan komisionon por pritaksi la retejon de SAT kaj ĝiajn aliajn rimedojn de interreta komunikado, kaj pritaksi eblecojn por ilia plibonigo ;

2. proponas, ke ene de la teknika komisiono oni pripensu ankaŭ ĜDPR-kongruan alternativon por dissendolisto kaj ankaŭ por la videaĵoj de SAT, en kiuj aperas personaj datumoj, ekzemple nomoj kaj vizaĝoj ;

3. proponas elprovi elektronikajn ilojn, interalie referendumojn, per kiuj eblas pli ofte dum la jaro interkontaktigi membrojn de SAT kaj ebligi interŝanĝojn de opinioj pri disputvekaj temoj ;

4. proponas pripensi eblecojn por ŝpari monon ĉe la gazetoj per elekto de alia papertipo aŭ ŝanĝo de la lando de la dissendado ;

5. proponas, ke la PK montru almenaŭ al la kongreso, ke ĝi esploris eblojn por monŝparo dum la pasinta jaro kaj ne simple konstatis kaj akceptis la altiĝon de la prezoj ;

6. instigas la anojn de SAT kaj apudulojn kontribui al Sennaciulo per sendado de artikoloj, fotoj kaj partopreno en la redakta skipo ;

7. solidaras kun la klopodoj de la redakta skipo rekapti la akuratecon en la aperritmo de Sennaciulo kaj funkciigi novan eksped-proceduron ;

8. proponas, ke la frakcioj pli efike komuniku alekstere pri sia mondrigardo kaj siaj agadoj, interalie uzante la disponeblan frakcian spacon en Sennaciulo kaj aliajn rimedojn ;

9. petas la PK-on pridiskuti, aktualigi se necese kaj informi la membrojn pri la statuto de SAT, celante plifortigi aktivan partoprenadon kaj komprenon de ĉiuj SAT-anoj pri la funkciado de la asocio ;

10. kuraĝigas la anojn de SAT aktivi kun LEA-oj kaj pli vigle interŝanĝi siajn opiniojn kaj agadojn inter LEA-oj.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio