Busoj regule veturas inter Beogrado kaj Kragujevac. La busa stacidomo troviĝas apud la trajna. Ankaŭ busoj el flughaveno alvenas tute proksime, vidu la mapon. La flughavena buseto situas je 10-30 metroj maldekstre tuj post eliro el la flughavena konstruaĵo. Ĝi trafikas inter la flughaveno kaj urboplaco Slavija je ĉiuj 20 minutoj dumtage (hh:00, hh:20, hh:40, nokte iom malpli ofte), sed vi eliru ĉe busstacidomo (autobuska stanica), tuj post transiro de la ponto, eble duonhoron post ekiro de la flughaveno. La bileto kostas 300 aŭ 400 dinarojn.
La horaroj de la busoj por la kompanio "Lasta" la dimanĉon 5an de aŭgusto estos jenaj :
10h-12h | Beograd - Kragujevac (fina haltejo) |
14h-16h10 | Beograd - Kragujevac - Novi Pazar (fina haltejo) |
17h-19h | Beograd - Kragujevac (fina haltejo) |
Dum aliaj semajnaj tagoj, krom la tri jam menciitaj busoj, veturas unu kvara :
11h20-13h46 | Beograd - Kragujevac (fina haltejo) |
Por trajnemuloj, la plej prokisma trajnhaltejo estas Jagodina. Poste restas 40-minuta aŭtomobila veturtempo ĝis Kragujevac. Anglalingvaj informoj pri trajhoraroj estas haveblaj tie-ĉi :
http://www.srbvoz.rs/eng/timetable.html
Per taksio aŭ luita aŭtomobilo, la veturo inter Beogrado kaj Kragujevac daŭras 1h40.
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.