OKK de la 91-a kongreso de SAT kunlabore kun la Turisma Organizo de Kragujevac planas kelkajn promen- kaj bus-ekskursojn duontagajn kaj tuttagajn tra Kragujevac kaj al proksimaj lokoj en centra Serbio (la regiono Ŝumadija kaj valo de la rivero Morava). Promenekskursoj tra la kongresurbo gvidos al la loko de ekesto de Kragujevac, laŭ la pontoj super Lepenica, tra malnovaj urbopartoj, apud la unua relvojo en Kragujevac kaj videbligos la unuan metilernejon, la komplekson de Arme-teknika instituto, "La girlandon de Miloŝ" t.e. lokon de iama kortego de duko Miloš Obrenović (Miloŝ Obrenoviĉ), Malnovan preĝejon, Malnovan Parlamentejon, Restadejon de duko Mihailo Obrenović, la unuajn en Serbio Gimnazion kaj Teatron, kaj aliajn arkitekture interesajn kaj historie gravajn konstruaĵojn el la 19–a jarcento, kiam interkruciĝis restaĵoj de turk-balkana arkitekturo, tradicia popola konstruarto kaj modernaj arkitekturaj influoj el Eŭropo. Estos vizititaj ankaŭ Monumento al pereintaj Ŝumadianoj, Granda parko kaj Memorparko Šumarice (Ŝumarice) omaĝa al naziaj viktimoj el la Dua mondmilito.
Eksterurbaj busekskursoj gvidos al perloj de mezepokaj preĝejaj arkitekturo kaj mura pentroarto de Serbio, inter kiuj elstaras la monakejo Manasija el la 15-a jarcento, la plej brila verko de la Morava Skolo de la mezepoka serba konstruarto. En ĝi funkciis la fama manskriba metiejo "Skolo de Resava", fonto de transskriboj de verkoj kaj tradukoj kiuj riĉigis la serban kulturon. Pli novtempa, el la dua jardeko de la pasinta jarcento, estas la kvinkupola preĝejo-maŭzoleo de la dinastio Krađorđević (Karaĝorĝeviĉ) konstruita en bizanca stilo sur la monto Oplenac en urbeto Topola. Ĝi estas siaspeca antologio de mezepoka serba fresko-arto kun mozaikaj kopioj de 725 freskoj el 60 serbaj monakejoj kaj preĝejoj. La mozaikoj konsistas el 40 milionoj da kubetoj en 15.000 nuancoj. En luksa kripto troviĝas tomboj de 25 apartenantoj de la dinastio.
Inter la vizitotaj naturaj belaĵoj elstaras la Kaverno de Resava aĝa 80 milionojn da jaroj kaj akvofalo "Veliki Buk" ("Granda Bruo"), ambaŭ proksime de la monakejo Manasija, vizitotaj dum la sama ekskurso. La Kaverno de Resava konsistas el pluraj haloj, koridoroj kaj kanaloj ornamitaj per mirindaj stalagmitoj kaj stalaktitoj, galerioj, kolonoj, gutoŝtonaj kurtenoj kaj ŝtoniĝintaj akvofaloj.
La ekskursaj tagmanĝoj estos aranĝitaj en etnostilaj restoracioj aŭ vilaĝa etnotradicia familidomo kun tipa menuo de serba gastronomio. Vingustumado en reĝaj vinkeloj de Topola ankaŭ estas planita.
Kiel kutime, unu kongresa tago estos plene ekskursa tago, sed iuj ekskursoj estos ripetitaj ankaŭ en aliaj tagoj dum la semajno.
Detalaj priskriboj de unuopaj ekskursoj, kun prezofertoj, estas haveblaj ĉi-tie :
https://docs.google.com/document/d/1uMYoF3oq5r0yShyzE_jo9ccBIDrU9kApQ5Z2FpePjYk/edit
Ekskursa mendilo estas alirebla ĉe la jena adreso :
https://goo.gl/forms/V3e2bWz2UfgQEzXz1
Radojica Petroviĉ, el la kongresa OKK
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.