Ni ne plu vivu kiel sklavoj, filmo de Janiso Juluntaso
Ekstaro la 12-an de Majo 2012
Alvoko de Mikiso Teodorakiso al internacia publika opiniularo
Ni ĉiuj estas grekoj ! Tutmondan solidarecon !
Solidareco kun la luktanta greka popolo (2012/02/12)
De la 11-a al la 18-a de Januaro : Internacia Agoro de Romo
#14Ja - Tutmonda tago pri la popularaj asembleoj
HOMAJ RAJTOJ NE ESTAS LAŬVOLAJ ! (2011-12-10)
MI NE FORIRAS - Filmeto - Okupu Wall Street
Ĝenerala striko kaj amasagada tago en Oaklando
15-an de Oktobro - Unuiĝo por Tutmonda Ŝanĝo
Ŝuldoplafono : ne, dankon ! (05-09-2011)
Al la indignantaj civitanoj de Grekio k Eŭropo (25a de majo)
15M-Movado - Madrido - Asembleoj (29a de majo)Ĝenerala/popola asembleo
Kiam iu popolo estas atakata, ja estas atakataj ĉiuj popoloj
La 10an de februaro, la ne-elektita estraro de Grekujo adoptis novan konsumbridan planon, ankoraŭ pli malmildan kaj detruan. La minimuma salajro estos malpliigita je 22% kaj frostita por tri jaroj, la kolektivaj interakordoj (konvencioj) estas simple malaperigitaj (nuligitaj), okazos 15 000 maldungoj en la ŝtatfunkciularo kaj 150 000 postenoj estos detruitaj per nerenovigo.
La Greka popolo ekbolas, ribeladas kontraŭ tiu ĉi politiko bazita sur socia timegigo. Akompanataj de terura silento far la informrimedoj, protestmanifestacioj multobliĝas, kaj ankaŭ la ĝeneralaj strikoj, malgraŭ sovaĝa subpremo (punhaltigo).
La Grekoj bezonas internacian solidarecon, kaj alvokas pri ĝi.
Ni nepre respondu al tiu alvoko.
La mobilizadon de la Grekoj haltigas iu eŭropa kaj internacia diktaturo, nome tiu de la financaj merkatoj kaj de la "troiko" : EU, ECB, IMF, kiuj trudis al la Grekoj tiujn konsumbridajn planojn, samtempe kun estraro neelektita. La estraroj de EU, aparte tiu de Francujo, partoprenas en tiu diktaturo, kaj aplikas en la aliaj landoj samspecajn politikojn. Por ili, Grekujo estas nur iu laboratorio, antaŭ ĝeneraligo. La situacio pli kaj pli fariĝos danĝera per la nova eŭropa traktato, kiu trudos nin akcepti la "oran regulon" en niaj konstitucioj.
Ni unuigu niajn luktojn kaj ni kune konstruu iun movadon, kiu ebligos rezisti kaj krei. Ni defendu niajn rajtojn kaj refariĝu mastroj de niaj vivoj.
Ekde novembro, indignulaj marŝantoj iradas de Nico al Ateno, pro solidareco kun la Grekoj. La asembleo Reala Demokrateco de Parizo, kuniĝante la 12an de februaro, esprimas sian apogon kaj sian amikecon al la mobilizita greka popolo, kaj alvokas ĉiujn civitanoj partopreni en la manifestacioj kiujn la kolektiva grupo de grekaj laboristoj kaj studentoj organizos en la venontaj tagoj, sekve al la hodiaŭa kuniĝo antaŭ la Greka Ambasadejo
Deklaracio akceptita en kunkonsento je la Ĝenerala Asembleo en Parizo, la 12an de februaro 2012
Tradukis Dominik’ Vaskoni-Kuturiero (Dominique Vasconi-Couturier)
Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)
67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris
Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58
Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org
Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro
Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto
Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.