Elekti kolorojn : grizaj Verda kaj ruĝa Blanka kaj nigra
Ĝisdatigita sabaton la 16an de marto 2024 . Ĝis nun estas 2897 tekstoj   Rss  Indekso  Privata spaco  Kontakto
Informoj | Libroj | Dokumentoj | SAT-organo | Frakcioj | SAT-kulturo | Fakoj | Ligoj | Arĥivo | Venonta kongreso | Membriĝi

En la sama rubriko

puce La 02an de aŭgusto
puce La 04an de aŭgusto
puce La 05an de aŭgusto
puce La 10an de aŭgusto
puce La 12an de aŭgusto
puce La 15an de aŭgusto
puce La 16an de aŭgusto
puce La 17an de aŭgusto
puce La 21an de aŭgusto
puce La 26an de aŭgusto
puce Viajn mesaĝojn al lernantoj

La 15an de aŭgusto

Atombombita Domo en Hiroŝima

Du Bildoj de damaĝita lando

La 6a de aŭgusto estas Hiroŝima-Tago, la 9a de aŭgusto estas Nagasaki-Tago kaj la 15a de aŭgusto estas la memortago de la fino de la Pacifika Milito. La komenco de aŭgusto estas periodo por japanoj por rememori la militon, sed ĉefe ni kaj ĵurnaloj rememoras ĝin kvazaŭ ni estus viktimoj de la milito, sed ne invadintoj al aziaj landoj. Ĉi-jare tiu tendenco pli fortiĝis pro la nuklea akcidento en Fukuŝima, kiel montras la titoloj de la ĵurnalo Mainiĉi de la 15a de aŭgusto. Ili estas “66 jarojn post la milito, ni denove ĵuras rekonstruo” kaj “ Ni revivigos ankaŭ la damaĝitajn regionojn”.
Dum la milito ni ja estis damaĝitaj, sed antaŭ ĉio ni devas rememori kaj pardonpeti, ke ni donis damaĝon al aziaj landoj, sed pro la granda ŝoko de la katastrofo, nun nia kapo estas plena nur de bildoj de “damaĝita lando”.

Kion diris urbestroj de Hiroŝima kaj Nanasaki ?

Japanio suferis pro atomenergio de Usono kvar fojojn : Hiroŝima, Nagasaki, Bikini kaj Fukuŝima. La reaktoroj de Fukuŝima estas produktitaj kaj duone truditaj de Usono pere de naciperfidulaj japanaj politikistoj. Tial, laŭ mia opinio, la deklaracioj de Hiroŝima kaj Nagasaki devas esti klare kontraŭ la uzo de nuklea energio. Kion la urbestroj de ambaŭ urboj diris en la ceremonio, rilate al la nuklea akcidento ?

Hiroŝima-deklaracio
La urbestro Macui Kazumi
La 11an de marto okazis la granda tertremo de la Orienta Japanio. La katastrofo rememorigas al ni tiun de Hiroŝima antaŭ 66 jaroj, kaj mi sentas grandan doloron en mia koro. Mi esprimas mian profundan kondolencon al multaj mortintoj dum la katastrofo. La urbo Hiroŝima esperas vian plej fruan rekonstruon kaj subtenas vin en la damaĝitaj regionoj.
Sekve okazis nuklea akcidento en la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima, kaj la daŭra minaco de radioaktiveco maltrankviligas suferantojn kaj multajn aliajn, kaj subfosis de la fundamento la fidon de la japanoj al la atomenergia produkto de elektro, kaj troviĝas homoj kiuj insistas ĉesigi ĝin, opiniante, ke nuklea energio kaj la homaro ne povas kunvivi, kaj ankaŭ troviĝas homoj, kiuj rekomendas, ke oni pli severe kontrolu atomenergion kaj samtempe pliutiligu recirkuligeblan energion. La japana registaro, sincere konstatante tiun situacion, devas retaksi energipolitikon kaj fari konkretajn rimedojn por ke ĝi reakiru komprenon kaj fidon de la japanoj.

Nagasaki-deklaracio
La urbestro Taue Tomihisa
Ni estas ŝokita pro la nuklea akcidento de la nuklea centralo n-ro 1 de Fukuŝima de la Elektra Kompanio Tokio sekvanta la grandan tertremon de la Orienta Japanio. Nudaj reaktoroj pro eksplodoj ! Nenie vidiĝas loĝantoj en la ruboj ĉirkaŭ la centraloj. Neniu scias, kiam povos reveni hejmen tiuj rifuĝintoj el la radioaktiveco. Kial naskiĝis tia situacio, en kiu ni en atombombita lando, kiu apelacias “Neniam plu estiĝu atombombitoj”, devas timi la teruron de radioaktiveco ? Venis tempo, ke ni diskutu profunde kaj elektu, kian socion ni volas konstrui, Estas necese, ke ni ekspluatu recirkuligeblan energion anstataŭ atomenergio, kvankam ni bezonos longan tempon por tio, por ŝanĝi nian socion en tiun, kiu dependas de pli sekura energio.

Kiel mizeraj deklaracioj ! Ambaŭ urbestroj ne esprimis sian opinion. Kiu povas postuli pli forte de la elektraj kompanioj, la industria mondo kaj la registaro pri la ĉesigo de la atomenergia produkto de elektro, ol vi ambaŭ ? Se ili havus tiel malfortan sintenon kontraŭ nuklea politiko, abolo de nukleaj armiloj neniam realiĝus.

Kioto ne uzos lignaĵojn el Rikuzen-Takada
En la raporto de la 10a de aŭgusto mi skribis pri Gozan-okuribi en Kioto, en kiu oni skribas literojn sur la montetoj per fajrego per lignaĵoj de la urbo Rikuzen-Takada. Kioto decidis uzi lignaĵojn el tiu urbo, sed poste oni detektis cezion el la lignaĵoj, kaj redecidis ne uzi tiujn.
Antaŭe oni jam ekzamenis la lignaĵojn kaj trovis neniun cezion, sed strange ĉi-foje oni trovis cezion. Ne komprenebla afero por mi.

 

Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT)

67 av. Gambetta
FR - 75020 Paris

Retadreso : kontakto_ĉe_satesperanto.org
Pri financaĵoj : financoj_ĉe_satesperanto.org
Retejo : http://satesperanto.org/
Tel : (+33) 09 53 50 99 58

Poŝtkonto n-ro 1234-22 K, La Banque Postale, Paris
IBAN : FR41 2004 1000 0101 2342 2K02 064
BIC : PSSTFRPPPAR
Konto de SAT ĉe UEA : satx-s
Konto de SAT ĉe PayPal : financoj_ĉe_satesperanto.org

Por renkontiĝi kun SAT-anoj en Parizo, informiĝu ĉe la sidejo de SAT-Amikaro

Se vi havas demandojn pri SAT, skribu al la SAT-oficejo en Parizo
aŭ al via peranto

Pri teknikaj problemoj sur la paĝo, skribu al paĝo-aranĝulo.

Privata ejo
Danke al spip

fabrikita en esperantio