sat kulturo
serĉado :
 .  ĉefa paĝo  .  indekso  .  Kontakto  .  ĝisdatigita mardon la 2an de julio 2024 . ĝis nun estas 1312 tekstoj










Vohla : Kristnasko minacas

rimpoemtraduko




Frank Vohla
Kristnasko minacas

Ve, ĝi fatalas, Kristnask’ nin ekminacas.
La nura pens’ pri tio jam min agacas.
Pli terure ol komputila eraro
tuj teroros nin la kristkukaro.

Kie kristanoj regas la regionojn,
perforto naskas hidajn burĝonojn.
Jen plektiĝas al la varofetiĉismo
la religia fanatikismo.

La Nikolaoj, mi celas la vipemajn,
tradraŝas ribelinfanojn, la ekstremajn.
La inoj foje escepte ne malicas.
Nikolaino ne jam komplicas.

Laŭtaj infanoj, la privilegiitaj,
pro la donacoj fariĝas tuj senspitaj.
Tiel oni kun lert’ ilin dresas
kaj obeon ili do promesas.

La Nikolao-vergo mem ne aspektas
tia, kia policul’ ĝin elektas.
Nikolao en ruĝa uniformo
sin distingas de l’ polica normo.

Vualita per barb’ kaj kapuĉotolo,
lin protektas nek kask’ nek granda pistolo.
Sed tamen Nikolao protekton trovos,
ĉar kukviktimoj sin ne plu movos.

La plenŝtopitoj sur la fotela ledo
de Sankta Nikolao estas la predo.
La lumpoluci’ kun rapideco kreskas,
ĉar lumoĉenoj ek-inkandeskas.

Pli da homoj forŝtelas sin suicide :
la Festo de l’ Mort’ nun diboĉas senbride.
Se por bestoj kaj homoj ĉesas la teroro,
la transvivantoj dankas el koro.

el la germana trad. Hans-Georg Kaiser

Sama rubriko :


puce Kaiser : Pacon ne nur je Kristnasko

puce Ringelnatz : Donacado

puce Vohla : Kristnasko minacas

puce Kaiser : Kristnaska aĉetorgio

puce  Kaiser : Ek ! La kristnaskarbon for !

puce Eichendorff : Kristnasko

puce Anonimulo el Brazilo : Ĉiufoje...

puce Geibel : Softe falas la neĝ’

puce Marie Hankel : Sankta nokto




Supren